Butano: Memstara kampanjo donas renovigitajn ŝuojn al miloj da bezonantoj

Volontuloj koncentriĝas en renovigado de la ŝuoj kolektitaj dum la kampanjo. Tiuj estos baldaŭ senditaj al ĉiuj anguloj de Butano por transdono. 500 paroj egalas al 500 ridetantaj vizaĝoj. Bildo uzata kun permeso.

Volontuloj koncentriĝas en renovigado de la ŝuoj kolektitaj dum la kampanjo. Ili estos baldaŭ senditaj al ĉiuj anguloj de Butano por transdono. Bildo de Help Shoe Bhutan. Uzata kun permeso

Kampanjo okazigita de butana entreprenisto kolektas, purigas kaj disdonas uzitajn ŝuojn al tiuj, kiuj ne havas sufiĉe da mono por aĉeti decan paron. Help Shoe Bhutan [Ŝu-Helpo Butana] ĝis nun donis ŝuojn al proksimume 1% de la landa loĝantaro, kiu nombras 740 000.

La historio komenciĝis per Sandeep Gajakas, barata inĝeniero, kiu kreis la koncepton pri ŝulava butiko. Gajakas rimarkis ke kelkaj homoj simple ne zorgas pri purigi siajn proprajn ŝuojn. Kaj se iu atendas ke alia homo faru tion por ili, jen bona negoca oportuno! En 2003, li malfermis en Barato la unuan profesian ŝulavan butikon kaj oferis renovigan servon por ĉiaj piedvestoj en Mumbajo. Ekde tiam lia kompanio ShoeVival jam kreskis ĝis filioj en 10 urboj en 3 landoj.

La juna butana entreprenisto Dawa Drakpa alportis ĝin (ShoeVival) al Butano en 2011. La butana blogisto Passang Tshering skribis pri tio, kio okazis poste:

His parents had sent him to get a degree in BSc Nursing from Bangalore [India], but to their disappointment he returned from Mumbai with a shoe laundry franchise, and without the degree. Unimaginable, but that's the strangeness of destiny. [..]

Overnight he turned what was earlier perceived as ‘dirty job’ into a sexy profession.

Liaj gepatroj sendis lin al Bengaluro (Barato) por akiri bakalaŭran diplomon pri flegado, sed por ilia bedaŭro, li revenis el Mumbajo kun ŝulava butiko, kaj sen diplomo. Tio estis neimagebla situacio, sed ja, la strangeco de destino. […]

Ununokte tion, kion oni antaŭe konsideris kiel “malpuran laboron”, li faris alloga profesio.

help shoe bhutanDawa Drakpa verkas en sia blogo pri la komencaj problemoj kaj kiel lia aŭdaca plano iniciatis establon de la socia organizo nomata Help Shoe Bhutan. Drakpa vidis multajn ŝuojn en rubejo, kaj rimarkis ke multaj el ili estas recikligeblaj kaj reuzeblaj. En kamparaj partoj de Butano multaj infanoj marŝas mejlojn sen decaj ŝuoj por atingi la lernejon. Ankaŭ farmistoj kutime laboras nudpiede, ĉar ili ne povas aĉeti ŝuojn.

La kampanjo por kolekti malnovajn ŝuojn komenciĝis en septembro 2011. Laŭ Drakpa:

The intention was clear-
1. Collect as many old shoes.
2. Revive them.
3. and finally distribute them among the people who cannot afford a decent pair of shoe.

Nia intenco estis klara:
1. Kolekti multajn malnovajn ŝuojn.
2. Renovigi ilin.
3. Kaj fine transdoni ilin al homoj, kiuj ne povas aĉeti decan paron da ŝuoj.

Help-Shoe Bhutan transdonis 500 parojn da ŝuojn ĉe blindula lernejo en Merak. Bildo uzata kun permeso.

Help Shoe Bhutan transdonis 500 parojn da ŝuoj en Merak, vilaĝo en la ekstrema oriento de Butano, en la distrikto Trashigang. Bildo de Help Shoe Bhutan. Uzata kun permeso.

Drakpa rememoras, kiom da butanaj organizoj, entreprenoj kaj individuoj helpis per mono aŭ per laboremaj manoj. La purigado kaj renovigado kostis nur 80 rupiojn (1,30 dolarojn) por paro da ŝuoj, kaj la ŝulava butiko de Drakpka zorgas pri tio. La Butana Motorcickla Klubo Dragons aliĝis al la projekto kiel transdonantoj. Ili alportas la ŝuojn al kamparaj regionoj, kie homoj plej bezonas ilin. Li rakontis, kiel tiu homama karavano vojaĝis dum malvarma kaj nebula vetero por transdoni piedvestojn kaj aliajn aĵojn al loĝantoj de Samtse, distrikto de sudokcidenta Butano.

Knabineto kun paro da renovigitaj ŝuoj dum la transdonado en Ghasa. Bildo uzata kun permeso.

Knabineto kun paro da renovigitaj ŝuoj dum la transdonado. Bildo de Help Shoe Bhutan. Uzata kun permeso.

La unua transdonado okazis en marto 2012. Drakpa skribis:

The distribution team reached there around 3pm. And the children started standing in queue. Even at this moment, i was not very sure how those shoes will be accepted. […] There were different kinds of shoes- adults, kids, flip flops, boots, leather shoes and the list goes on. […] Help-Shoe Bhutan took 221 pairs of cleaned and repaired shoes.

Kids came one at a time to try out shoes… They were very excited, we could clearly see that the kids and adults as well were choosing their shoes even before their turn came to try out their shoes. Soon kids and adults rushed towards the shoes and the view looked more like a fish market. Having said that, it was indeed a honor for us, the distributing team.

La transdona teamo alvenis je la 3-a posttagmeze. Kaj la infanoj faris vicon. Eĉ tiumomente mi ne estis certa pri kiel ili reagos pri la ŝuoj. […] Estis malsamaj tipoj de ŝuoj — por infanoj, por plenkreskuloj, sandaloj, botoj, ledaj ŝuoj, kaj tiel plu. […]

La infanoj venis rapide por provi la ŝuojn… Ili estis tre feliĉaj, ni klare vidis ke la infanoj kaj ankaŭ plenkreskuloj elektis siajn ŝuojn eĉ antaŭ la permeso preni ilin. Subite la infanoj kaj la plenkreskuloj kuris al la ŝuoj kaj la sceno aspektis kiel fiŝvendejo. Tio estis granda honoro por ni, la transdona teamo.

Jen kiom ĝoja estis la sinjorino ricevinte paron da ŝuoj dum transdonado en la distrikto Zhemgang, unu el la plej malriĉaj regionoj de Butano. Bildo de Help Shoe Bhutan. Uzata kun permeso.

Jen kiom ĝoja estis la sinjorino ricevinte paron da ŝuoj dum transdonado en la distrikto Zhemgang, unu el la plej malriĉaj regionoj de Butano. Bildo de Help Shoe Bhutan. Uzata kun permeso.

La teamo Help Shoe Bhutan disdonis ŝuojn ankaŭ en Zhemgang, la plej malriĉa distrikto en Butano. Drakpa rememoras:

We made it a point not to miss a single person leave the room without getting a pair of shoes. The distribution began with Bardo Tshogpa calling the names according to the house hold names. There are 68 households in Bardo gewog. And approximately 300 people. The charity goods include shoes, clothes, toys, New blankets, sweets, biscuits etc.

Ni faris tion celante ke neniu forlasu la ĉambron sen paro da ŝuoj. La transdonado komenciĝis en Bardo Tshogpa kun vokado de la nomoj laŭ la familia listo. Tie estas 68 familioj kaj proksimume 300 homoj. La donacoj inkluzivas ŝuojn, vestojn, ludilojn, novajn lankovrilojn, biskvitojn, ktp.

La unua kampanjo, kiu okazis ĝis majo 2012, transdonis proksimume 1 300 parojn da ŝuoj. La dua kampanjo estis lanĉita de Ŝia Princina Moŝto Chimi Yangzom Wangchuck  en junio 2012, kaj la plano estis transdoni 2 000 parojn. La kampanjo daŭre okazas, kaj ĝis majo 2014, oni jam transdonis 5 996 parojn da ŝuoj.

Kunlaboranta transportisto Butana Motorcikla Klubo Dragons transdonis 742 parojn da ŝuoj en Pemagatshel. Bildo de Help Shoe Bhutan. Uzata kun permeso.

Kunlaboranta transportisto Butana Motorcikla Klubo Dragons transdonis 742 parojn da ŝuoj en Pemagatshel. Bildo de Help Shoe Bhutan. Uzata kun permeso.

Kaj nun, kio okazos pri la kampanjo? Laŭ ĝia fejsbuka paĝo la teamo iros al mezlernejoj por trejni la lernantojn pri kiel purigi kaj renovigi ŝuojn. En la 24-a de julio ili menciis:

We are just trying to empower the students themselves to take care of their own shoes.
It is often said “give a man fish, he will feed for a day. Teach him how to fish, he will start a fish shop and feed his neighbourhood”

Ni simple volas instrui al la lernantoj kuel prizorgi siajn ŝuojn. Oni kutime diras “donu fiŝon al homo, kaj li nutros sin dum tiu tago, instrui al li kiel fiŝkapti, li malfermos fiŝvendejon kaj nutros siajn najbarojn.”

Ĉu vi volas scii pli pri la kampanjo? Sekvu ĝian fejsbukan paĝon.

Feliĉaj infanoj kun renovigitaj ŝuoj. Bildo de Help Shoe Bhutan. Uzata kun permeso.

Feliĉaj infanoj kun renovigitaj ŝuoj. Bildo de Help Shoe Bhutan. Uzata kun permeso.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.