Japanio, Ĉinio kaj Koreio estu feliĉaj: deziro de grupo de universitataj studentoj en Kioto

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 13-an de septembro 2014.]

Ekrankopio el la filmeto "Japan China Korea Happy" afiŝita en Jutubo la 18an de Julio 2014

Ekrankopio el la filmeto “Japan China Korea Happy” afiŝita en Jutubo la 18-an de julio 2014.

Inspirite de la muzika filmeto Happy [Feliĉa] de usona kantisto Pharrell Williams, grupo de universitataj studentoj en Kioto, Japanio, nun etendas la manon al junuloj en Ĉinio kaj Koreio kun mesaĝo pri paco kaj amikeco, por kiuj la registaroj de la tri landoj longe baraktas.

Laŭ la reta ĵurnalo The Huffington Post Japan [La Huffington Poŝto en Japanio] [japane], Sumireko Tomita ludis la gvidan rolon en farado de la filmeto Japan China Korea Happy [Japanio Ĉinio Koreio Feliĉaj]. Ŝi, survoje al sia lernejo, propraokule vidis rasistajn, malamajn parolojn kontraŭ la loĝantoj en koreaj kvartaloj en Osako, kaj tio instigis ŝin progresigi amikecon inter orient-aziaj landoj. La filmeto alŝutita al Jutubo meze de julio jam estis spektita pli ol 161 000 fojojn.

Laŭ la klarigo pri la filmeto en Jutubo:

“Japan-China-Korea HAPPY” was made by Japanese university students wishing for the peace between the three countries. These three countries may have sensitive historical relations, but younger generations are willing to work on to fix and have better relations for the better future. The ‘HAPPY’ music video makes people smile and happy. That's why we made this video with young people from the three countries. This video was mainly filmed in Japan, but also some clips were filmed in South Korea and China. We hope that this video helps to spread smiles and encourages ever bettering futures for these three countries.

“Japan-China-Korea HAPPY” [Japanio-Ĉinio-Koreio FELIĈAJ] estis farita de japanaj universitataj studentoj, kiuj deziras pacon inter la tri landoj. Ĉi tiuj tri landoj ŝajnas havi delikatajn historiajn rilatojn, sed pli junaj generacioj nun volonte laboras por ripari kaj plibonigi la rilatojn por pli bona estonteco. La muzika filmeto HAPPY ridetigas kaj feliĉigas homojn. Jen kial ni decidis fari ĉi tiun filmeton kun junuloj el la tri landoj. Ĉi tiu filmeto estis registrita ĉefe en Japanio, sed kelkaj scenoj el ĝi estis registritaj ankaŭ en Sud-Koreio kaj Ĉinio. Ni esperas, ke ĉi tiu filmeto utilos por disvastigi ridetojn kaj bone efikos al estontecoj de ĉi tiuj tri landoj.

Inter ne-japanaj loĝantoj en Japanio, la korea etno okupas la plej grandan parton de la loĝantaro tra la tuta Japanio, kaj precipe en Osako kaj Kioto la proporcio de koreaj loĝantoj estas alta, kompare al aliaj gubernioj. Kioto, kiel turisma celloko, kiu lastjare allogis pli ol milionon da alilandanoj [japane], certe ne dezirus pliigi rasismon kaj malamon kontraŭ alilandanoj.

La filmeto estis farita kun helpo de studentoj el eksterlando. Pli ol cent studentoj partoprenis en la farado de la filmeto, inkluzive de tiuj, kiuj studas eksterlande, krom tiuj en Kioto.

Muwa Yamada, japano provizore loĝanta en Novjorko, spektis la filmeton kaj komentis [angle]:

Those college kids showing us that we have a constructive positive way to deal with the many issues we have. I think the bottom line is that we're all breathing the same air.

Tiuj universitataj studentoj montras al ni, ke ni havas pozitivan kaj aktivan manieron por solvi multajn problemojn, kiujn ni havas. Mi pensas, ke la plej grava afero estas, ke ni ĉiuj spiras la saman aeron.

Jam pli ol du jaroj pasis, post kiam la registaraj oficistoj de Japanio, Sud-Koreio kaj Ĉinio havis altrangan kunsidon (kaj finfine, ĉi-semajne en Seulo, ili rompis la silenton [angle] ĉe la vicministro-nivela kunsido por ripari iliajn rilatojn). La rilatoj inter la tri landoj estas streĉitaj pro disputoj teritoriaj [japane, angle, hispane, itale] kaj historiaj [angle, hispane]. Japanio kaj Ĉinio disputas pro tio, kiu posedas Senkaku-Insulojn (Diaoyu-Insuloj laŭ Ĉinio, Tiaoyutai laŭ Tajvano), kaj same Japanio kaj Sud-Koreio kontraŭstaras pri la posedrajto de la insuletoj Takeshima (Dokdo laŭ Koreio) [angle, hispane]. Kontraŭ-japanaj kaj kontraŭ-koreaj protestoj kreskigas malbonajn impresojn reciproke inter la du landoj.

Alia jutuba uzanto “矢神悠希” [YAGAMI Haruki] emfazis [japane], ke junularo povas okazigi ŝanĝojn:

みんな政府からの影響ですぎでしょ。
若い世代がhappyになれば、”政府の”友好関係も変わるんじゃない?
それを変えようとせずいがみ合うだけなら解決はないと思う。
自分達でやる前に否定はよくないな。

Ĉiuj ekstreme estas influataj de la registaroj.
Se juna generacio fariĝos feliĉa, ankaŭ la rilatoj inter “registaroj” ŝanĝiĝos, ĉu ne?
Se ni klopodos ŝanĝi nenion kaj nur disputos, nenio solviĝos.
Estas mallaŭdinde, se vi malakceptos la filmeton, antaŭ ol vi mem faros ion.

La filmeto, kiu celas progresigi amikecon inter la tri landoj, ankaŭ renkontis kritikojn, foje eĉ malicajn komentojn. Plejparto de tiuj komentoj estingas la feliĉan etoson, enportante historiajn temojn kaj diplomatiajn problemojn inter la nacioj.

Des Moore, jutuba uzanto naskiĝinta en Usono kaj kreskinta en Japanio laŭ sia profilo, responde komentis, ke estas sensence enporti politikon en la aferon.

日中韓の一般市民レベルの交流を促進してる動画なのに、外交問題や歴史問題を持ち出してる人は何事? 本質を見失ってるような。向こうの国で普通に生きてる人は、そんな反日に燃えた人でもないだろうよ。こっちにニュースとして届いてるってことは、そういった活動は向こうの目から見てもイレギュラーな事態ってことだし、全員が全員反日じゃないっつうの。肩の力抜けよみんな。

La filmeto nur celas profundigi komunikadon inter civitanoj en Japanio, Ĉinio kaj Koreio. Nu, ja kion postulas tiuj homoj, kiuj enportis diplomatiajn kaj historiajn problemojn? Ŝajnas, ke ili maltrafas la esencon de la afero. Ordinaraj homoj loĝantaj en Koreio kaj Ĉinio ne povas esti ĉiuj tiel ardaj kontraŭ-japanaj protestantoj. Novaĵoj pri kontraŭ-japanaj protestoj atingas nin, do, tio signifas, ke tiuj agoj estas neordinaraj aferoj ankaŭ por tiuj landoj. Ne ĉiuj estas kontraŭ-japanaj. Restreĉiĝu, ĉiuj.

Novembre okazos en Pekino la konferenco de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK), kaj en Birmo la pintkunveno de Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) [angle], en kiu ĉeestos ankaŭ Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Tiuj du okazoj estus bona ŝanco por nacianoj sub la registaroj mildigi la rilatojn inter si.

Skribita kun helpo aldonita de Aparna Ray kaj L. Finch.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.