See all those languages up there? We translate Global Voices stories to make the world's citizen media available to everyone.

Turka ‘Lernejo de Naturo’ rememorigas, kion ni forgesis

[Ligiloj, krom kiam alie notite, kondukas al turklingvaj paĝoj.]

farita de Güneş Sönmez

Vido el la teraso de la Lernejo de naturo. Foto fare de Güneş Sönmez, uzata kun permeso. 

Doğa Okulu, aŭ ‘Lernejo de Naturo’  troviĝas en la altaĵoj de Eski Orhanlı, forlasita montara vilaĝo apud la urbeto Seferihisar. Ĝi ne estas ordinara lernejo. Oni tie havas nek fiksitan instruistaron, nek ian instruplanon. Ĉe Doğa Okulu ĉiu estas lernanto de la naturo kaj religas sin al praepokaj scioj propraj al la natura vivo, imitante la naturon mem: oni eksperimentas, spertas kaj evoluas kolektive sen rigidaj horaroj.

Eski Orhanlı, je unu horo distanca de la egea marbordo en la provinco Izmir, staras super fekunda valo. La klimato kaj tero servas kiel hejmo al sovaĝe kreskantaj olivarboj kaj vinberarboj, kaj ankaŭ al regiona famaĵo – kverkoj. La vilaĝo estis loĝata por milo da jaroj, sed en la 1980-aj jaroj ĝi estis forlasita, ĉar la anoj de Eski Orhanlı decidis fondi novan vilaĝon en la valo, por ke ili povu pli facile atingi siajn kampojn.

Unu lernejo anstataŭas alian

Elementa lernejo de ruiniĝinta Eski Orhanlı estis donacita al Doğa Okulu por esploraj celoj. Oni renovigis ĝin helpo de Doğa Derneği [en] (eminenta turka naturprotekta neregistara organizaĵo), de vilaĝanoj de la regiono kaj de la urba estraro de Seferihisar [en]. Ĝuste la starigado de Doğa Okulu mem fariĝis la unua leciono, kiun la lernejo prezentis: volontuloj miksis antikvajn metiojn kun nuntempaj daŭrigeblaj solvoj por rekonstrui la eluzitan domon. Doğa Okulu fine malfermis siajn pordojn en februaro 2014.

Tiu ĉi murartaĵo estis kreita de arkitekto el Doğa Okulu, kaj bildigas la naturon ĉirkaŭ la lernejo.

Tiu ĉi murartaĵo estis kreita de arkitekto el Doğa Okulu, kaj bildigas la naturon ĉirkaŭ la lernejo. Foto farita en Doğa Okulu kaj uzata kun permeso.

Betonan strukturon de la malnova lernejo oni anstataŭigis per teraĵo kaj ŝtonoj el la vilaĝo. Energion ĝi akiras per sunpaneloj kaj per la oleo “prina” el muelitaj olivsemoj. La retpaĝaro de Doğa Okulu priparolas la lernejon kiel “vivantan konstruaĵon”, ĉar ĝi “spiras” tra argila stuko. La loko, kie infanoj de Eski Orhanlı iam lernis legi kaj skribi, nun gastigas diversajn instrukunsidojn kaj metilernajn kursojn, kaj neniam mankas konversacioj. De la novaj loĝantoj de Orhanlı oni povas lerni ekzemple, kiel produkti olivoleon permane, kaj sekve, kiel krei naturan sapon el tiu olivoleo.

Raziye, turka folkloristino kaj volontulo ĉe Doğa Okulu, skribas en sia blogo:

Orhanlı’da köy sakinleri hala kendi sabununu yapmaya devam ediyor. Biz de köy sakinlerinden Pembe Teyze’yle konuşup sabun yapmaya karar verdik. Hem sabun yaptık hem de sabun hakkında değerli bilgiler öğrendik. Mesela öyle her aklına estiğinde sabun yapılmazmış. Sabun, yaz ağzı denilen ilkbaharda ve güzün katımaya (sertleşmeye) uygun zamanlarda yapılırmış. “Sabahın bereketi üzerimize olsun” diyerek erken vakitlerde avluda ateşi yaktık.

La loĝantoj de Orhanlı daŭrigas produkti sian propran sapon. Parolante kun unu el la daŭraj loĝantoj, Onklino Pembe, ni decidis fari tiel same. Nun ni lernis kiel fari ĝin, ni ankaŭ lernas esencajn informojn pri sapo. Ekzemple, oni ne povas fari sapon, kiam ajn oni ekvolas. La taŭga tempo por produkti sapon estas komenco de somero, printempo, kaj kiam aŭtuno ekseveriĝas. Dirante “la abundo de mateno estu sur ni”, ni faras fajron frue en la mateno.

Metilernaj kursoj estas kutime du- aŭ tri-tagaj okazaĵoj kun vasta temaro. Ekzemple, la kurso ‘Unuaj paŝoj en la naturon’, okazinta ekde la 20a ĝis la 21a de junio, estis enkonduka kurso por novaj naturentuziasmuloj. Interesatoj venis por kompreni la ŝlosilajn aferojn de vivado en la naturo kaj rekonis multajn el siaj urbaj kutimoj kiel kontraŭnaturajn kaj nedaŭrigeblajn.

Unu el la partoprenintoj de la kurso, Merve Ozayitgu, raportas per Twitter:

Bonan matenon el Doğa Okulu, Ornahlı! Miaj plantidoj de melongeno, pipro kaj tomato el lokaj semoj atendas la enplantadon.

Alia grava subtenanto de Doğa Okulu estas MAGMA, nova turka geografia magazino. La kunfondintoj de la magazino, Kemal Tayfur kaj Özcan Yüksek, okazigis en julio praktikan kurson pri naturprotektocela verkado kaj redaktado.

En sociaj retoj lernintoj de la lernejo sopiras pri la travivaĵoj en Doğa Okulu ankoraŭ longe post sia foriro.

Ĉi-nokte, vi estas en niaj sonĝoj, Lernejo de Naturo.

Aliaj lastatempaj kursoj inkluzivis ekzemple produktadon de natura argilstuko kaj adobo (de la 5a ĝis la 7a de septembro), dume kurso pri birdobservado sekvos poste en ĉi tiu aŭtuno.

Ordinara leciono/babilado, fare de @doganinaskina

Ordinara leciono/babilado en Doğa Okulu
fare de @doganinaskina

Centro por aktivismo

Krom reinstrui vivlecionojn de anatoliaj prauloj, Doğa Okulu kondukas naturprotektocelajn esplorprojektojn kun subteno de volontuloj kaj akademiuloj de Doğa Derneği. Unu tia estas la projekto pri naturaj heredaĵoj de Seferihisar, celanta listigi la plantaron kaj bestaron de Seferihisar. La estraro de la urbo ekigis la projekton en marto 2013, kaj ekde tiam la partoprenantoj akiris multe da informoj pri la naturo ĉirkaŭ Seferihisar. Ekzemple, en la golfo Sığacık oni trovis kolonion de flavbekaj pufinoj [eo].

Plie, la lernejo gastigas ekologiajn organizaĵojn kiel Alakır Kardeşliği (Frataro de Alakır), kiu staras kontraŭ la konstruado de grandega akvoelektra centralo en la valo de Alakır.

Ozcan Yuksek el MAGMA asertas per Twitter kontraŭ la baraĵo, montrante ke la regiono estas laŭleĝe protektata lando:

Alakır estas unuaklasa protektata natura teritorio! Tiu ĉi projekto kontraŭas naturon kaj devas esti nuligita senprokraste!

Ŝanĝi la vidpunkton

Iuj vizitantoj pasigas sinsekvajn monatojn ĉe Doğa Okulu. Sevcan Gizem Gürüz skribas en sia blogo pri la komenco de sia duonjara vivado en la lernejo:

İlk vardığımda yolun üzerindeki dere yatağında çalışan çocuk ve gençler gördüm. Gülümsüyorlardı. Şehirdekilerin aksine. Bir kısmı fidan dikiyor, bir kısmı çöp topluyordu. Üzerlerinde şalvar ve uzun sarı çizmeler. Oysa benim üzerimde yeni aldığım kot pantolon, ayağımdaysa kırmızı “Converse”ler…

O an fidan dikmek zor geldiği için çöp toplamaya karar verdim. Derenin öte tarafındaki çöplere yöneldim. Bir cesaret, ilk adım… Eyvah! Daha ilk adımda çoraplarıma kadar ıslandım. Neyse dedim ve o anı Instagram’da ölümsüzleştirmek adına telefonuma sarıldım. Olamaz! Hayatında ilk defa inek gören köpeğim Roma avaz avaz havlıyordu, susması için ona doğru hamle yaparken ayağım taşa takıldı ve kendimi derenin soğuk sularında otururken buldum. Hayır! O da ne? Yanımda yüzen telefonum mu yoksa?  Hay aksi… Belli ki buraya alışmam biraz zaman alacak!

Yine derin bir nefes aldım ve  bir solukta geri verdim. İlk iş bir şalvar ve bir çift çizme almam gerekiyordu. Kendime “Onlar gibi olmalıyım” dedim. Şimdi düşünüyordum da… Ne kadar yanılmışım. Onlar ve ben… Her kör nokta bu ayrımla başlıyor zaten. Doğada ayrım yok. Her şey bir. Biz de biriz…

Kiam mi unuafoje alvenis, laŭlonge de la vojo al la vilaĝo mi ekvidis infanojn kaj dekkelkjarulojn laborantajn apud la rivero. Kontraste al la homoj de la urbo, ili ridetis. Iuj plantis arbojn, iuj kolektis rubaĵojn [kiuj falis en la riveron]. Ili havis sur si ŝalvaron [eo] [speco de larĝa pantalono] kaj longajn flavajn botojn, dum mi surhavis mian novan ĝinzon, kaj sube ruĝajn ŝuojn de “Converse”…

Mi decidis kolekti rubaĵojn, ĉar plantado de arboj tiam ŝajnis al mi malfacila. Mi direktiĝis al la rubaĵoj trans la rivero. Kun iom da kuraĝo, unua paŝo… Ve! Miaj ŝtrumpetoj trempiĝis en akvon. “Ne gravas,” mi pensis, ekprenante mian telefonon por eternigi tiun momenton per Instagram. Neeble! Mia hundo Roma, kiu ĵus ekvidis bovon je la unua fojo en sia vivo, senĉese bojadis. Ĝuste kiam mi moviĝis por trankviligi ŝin, mi glitfalis sur malseka ŝtono kaj subite trovis min sidanta en la malvarma fluo de l’ rivero. Ho ne! Kio estas tio? Ĉu tio flosanta estas mia telefono? Damne… Evidente mi bezonos pli da tempo por alkutimiĝi al ĉi tieaj aferoj!

Mi profunde enspiris kaj elspiris. La unua farendaĵo estis akiri ŝalvaron kaj paron da botoj. “Mi bezonas esti kiel ili,” mi diris al mi mem. Nun mi pensas… Kiel mi fuŝis. Ili kaj mi… Ĉiu malfacila situacio komenciĝas kun diskriminacio. Estas nenia diskriminacio en la naturo. Ĉio estas unu. Ni estas unu…

Dank’ al la penado de ĝia loka estraro, Seferihisar iĝis la unua urbo en Turkio, kiu aliĝis al la movado Cittaslow [en] [laŭvorte: urbo malrapida]. ‘Cittaslow’-oj estas kulture kaj ekologie protektataj loĝterenoj celantaj ŝirmi lokajn vivmediojn kaj kuirajn tradiciojn kontraŭ la invadema tutmondiĝo. Ĉiusemajne la estraro de Seferihisar subtenas lokan produktadon faciligante bazarojn de malrapidmanĝaĵoj, kie produktantoj vendas siajn produktaĵojn rekte al konsumantoj. Por pligrandigi la diversecon kaj la kvaliton de la manĝaĵoj, oni okazigas regionajn festivalojn, kie produktantoj renkontiĝas kaj interŝanĝas rikoltaĵojn.

Ĉe Doğa Okulu nek aĝo nek deveno estas baroj. Jen loĝantoj ĝuas babiladon. Foto fare de Güneş Sönmez

Ĉe Doğa Okulu nek aĝo nek deveno estas baroj. Jen loĝantoj ĝuas babiladon. Foto fare de Güneş Sönmez, uzata kun permeso.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Aŭtoroj, Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bv. respekti al la aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.