Sud-Afriko: Uzi poŝtelefonojn por kuraĝigi al legado

Lauri skribas [angle] pri projekto en Sud-Afriko, ‘FunDza Literacy Trust’, kiu utiligas poŝtelefonojn por kuraĝigi infanojn legi:

What I find lovely, though, is when Africans sort out innovative solutions to their problems. FunDza Literacy Trust is one such solution. Cellphones have taken off big in Southern Africa and FunDza has latched on to that to get kids reading. I'm proud to be writing regularly for them.

How it works is a story begins on a Friday. Each story has seven chapters and one chapter goes out on the kids’ cellphones each day. Here is my author's page with all of the stories I've written at FunDza. Click on any story and see the comments the readers leave. The kids are reading and seriously engaging with the stories! I think this is wonderful!

Kion mi trovas ŝatinda, tamen, estas kiam afrikanoj kreas pionirajn solvojn de siaj problemoj. ‘FunDza Literacy Trust’ estas unu el tiaj solvoj. Poŝtelefonoj eksplode populariĝis en Sud-Afriko kaj FunDza kaptis la okazon por igi infanojn legi. Mi fieras, ke mi regule verkas por ili.

Kiel tio funkcias? Rakonto komenciĝas en vendredo. Ĉiu rakonto havas sep ĉapitrojn kaj unu ĉapitro aperas ĉiutage en poŝtelefonoj de infanoj. Ĉi tie estas mia aŭtora retpaĝo kun ĉiuj rakontoj, kiujn mi verkis ĉe FunDza. Musklaku ajnan rakonton kaj vidu la komentojn lasitajn de la legantoj. La infanoj legas kaj serioze interesiĝas pri la rakontoj. Mi pensas, ke tio estas mirinda!

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.