Japanio: Fulmobando, moda maniero por peti geedziĝon

Fulmobando, moda maniero por peti geedziĝon en Japanio. Ekrankopio el filmeto.

Fulmobando, moda maniero por peti geedziĝon en Japanio. Ekrankopio el filmeto.

Por reteni larmojn, vi palpebrumu dum spekti ĉi tiun fulmobandon [eo] ĉe la stacidomo Osako. Tio estas moda maniero por peti geedziĝon. Fine vi demandos vin, ĉu ŝi akceptos lian peton.

Titolo de la filmeto tradukiĝas “Surpriza geedziĝpeto per fulmobando ĉe la JR-linia stacidomo Osako.” La filmeto jam estas spektita ĉirkaŭ milionon da fojoj post ĝia alŝuto al Jutubo.

La filmeto komenciĝas kun paro, kiuj sidas ĉe tablo sur la placo antaŭ la stacidomo Osako. Amaso da homoj preterpasas, dum la paro trankvile babilas. Subite, preterpasantoj frostiĝas surloke unu post la alia, kaptante la atenton de ĉiuj en la placo.

Baldaŭ, aro da homoj dancas akorde al la melodioj de la kanto “Louder” [Pli laŭte] de filipina popkantistino Charice.

Kiam la viro sidanta ĉe la tablo aliĝas al la aro, lia akompanantino miras, ĝis ŝi mem estas kondukita al la ruĝa tapiŝo.

La viro petas de ŝi geedziĝon kaj ŝi (averto: sekvas malkaŝo de la rezulto!) akceptas lian peton, dum ploras multaj spektantoj, eĉ inkluzive de anoj de la antaŭpreparita fulmobando.

Ĉi tiu revolucia metodo de geedziĝpeto estis elpensita de “Emotion Rise” [Leviĝo de Emocio] [ja], kompanio pri eventoj kaj promocioj en Osako. Ĝis nun ĝi organizis pli ol 300 fulmobandoj [ja].

Vi povas spekti multajn fulmobandojn organizitajn de “Emotion Rise” por geedziĝpetoj kaj aliaj eventoj en ĝia jutuba kanalo.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.