Bloga Agotago, la 16-an de oktobro: Se mi diras #malegaleco, vi diros…?

Rigardo el la marbordo Chowpatty en Mumbajo trans la golfeton al la plej muletkosta teritorio en la mondo. Foto farita de Flickr-uzanto Shreyans Bhansali la 9an de januaro 2007. (CC BY-NC-SA 2.0) https://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/2.0/ Image by Shreyans Bhansali (CC BY-NC-SA 2.0)

Rigardo el la marbordo Chowpatty en Mumbajo trans la golfeton al la plej muletkosta tereno en la mondo. Foto farita de Flickr-uzanto Shreyans Bhansali la 9-an de januaro 2007. (CC BY-NC-SA 2.0)

Diru al la mondo kion signifas malegaleco por vi. Rakontu vian historion, kundividu vian vidpunkton, diskutu kaj argumentu. Ĉi-ĵaŭde, la 16-an de oktobro, partoprenu en la Bloga Agotago (Blog Action Day) kune kun miloj da aliaj blogistoj.

Bloga Agotago – Blog Action Day 2014

Blogistoj, unuiĝu!

Ekde 2007, la Bloga Agotago kunigas blogistojn el la tuta mondo por surtabligi gravajn tutmondajn temojn. Ni masive frapis la blogosferon per miloj da artikoloj pri akvo, klimatoŝanĝo, malriĉeco, manĝaĵo kaj la povo de ‘ni’. Temas pri brila iniciato kiu kreas tutmondan agadon, tutmondan komunumon kaj bonegan dialogon. Ĉi-jare ankoraŭfoje Global Voices Online fieras esti oficiala partnero.

Se mi diras ‘malegaleco’, vi diros…?

La vorto ‘malegaleco’ povas pensigi vin pri multaj aferoj. Eble tro multaj; ĝuste pro tio ĝi estas kerna temo, kiu devas aperi en la titoloj de artikoloj. Malegaleco povus rilati al sansistema malegaleco, ekonomia malegaleco, tutmonda malegaleco, eduka malegaleco, rasa malegaleco, seksa malegaleco, socia malegaleco, kaj multaj pliaj malegalaĵoj. Esprimu viajn vidpunkton kaj spertojn en via blogo, kaj ni staru kune por diskuti malegalecon en ĉiuj ĝiaj formoj.

Aliĝu al #Blogaction14

Por partopreni en la Bloga Agotago vi povas registri vian propran blogon en la retejo de Blog Action Day — kaj notu, ke vi povas verki vian artikolon en iu ajn lingvo, el ajna lando. Kiam ĉi tiu artikolo estis verkata [la 13-an de oktobro], 1230 partoprenantoj el 109 landoj jam aliĝis. En Twitter, atentu la etikedojn #Blogaction14, #malegaleco, #Oct16.

La 16-an de oktobro, ni listigos la artikolojn de la kontribuantoj de Global Voices el la tuta mondo – daŭre vizitu nian retejon!

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.