Honkonganoj vidas maldemokratian sistemon. Pekinaj oficialuloj vidas demokration ĉinstilan

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 5-an de septembro, 2014.]

La politika karikaturisto @remonwangxt el la kontinenta Ĉinio proklamas ke tiu decido estas la fino de la 'unu lando, du sistemoj' per sia lasta desegnaĵo en Twitter.

La politika karikaturisto @remonwangxt el la kontinenta Ĉinio proklamas ke tiu decido estas la fino de la “unu lando, du sistemoj” per sia lasta desegnaĵo en Twitter.

Kiam Ĉinio decidis ke komitato favora al Pekino antaŭelektu la kandidatojn por la venonta elekto de la ĉefadministranto de Honkongo, ĝi frakasis la revon de la urbo pri demokratia reformo.

Sed por la ideologoj de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP), tio estas demokratia reformo — ĉinstila.

Kelkaj pruntis la sloganon de eks-estro de la ĈKP Deng Xiaoping “Kelkaj homoj riĉiĝu unue”, per kiu li intencis la ĉinian turnon al merkatfavora politiko, kaj modifis ĝin al “Kelkaj homoj ricevu demokration unue” pledante por la leĝa kadro de universala voĉdonado pri la estro de Honkongo. La uzo de la frazo indikas ke ĉi tiu politika reformo signifus turni Honkongon en eksperimentejon de neokcidenta “demokratia” sistemo, kiu kongruas kun la ĉeflanda sistemo.

Honkongo, kiel eksa brita kolonio, ĝuas certan kvanton da aŭtonomio disde Ĉinio surbaze de la principo de “unu lando, du sistemoj”. Ĝi estas speciala administra regiono. Pekino promesis al la urbo ke la homoj povos elekti la novan ĉefadministranton en 2017, sed nun la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio (NPK) decidis ke kandidatoj devas ricevi almenaŭ 50-procentan subtenon de Nomuma Komitato el 1200 pekin-favoraj membroj, antaŭ ol ili povos partopreni en la balotado.

Al pordemokratiaj aktivuloj en Honkongo, kiuj postulas la rajton elekti la kandidatojn, tio subfosas rektan voĉdonadon. Al la oficialuloj de la kontinenta Ĉinio la Nomuma Komitato per sia “kolektiva volo” protektas la unupartian reĝimon en Ĉinio kaj laboras akorde kun la koncepto de “libera diskuto, unueca agado” sub la sovetstila “demokratia centrismo“. Kelkaj ĉefaj oficialuloj el Pekino malkaŝe malaprobis la postulon pri vera universala voĉdonado kiel provon lanĉi  koloran revolucion kiel minacon al la nacia sekureco.

Retumantoj de la kontinenta Ĉinio diskutis la demokratian eksperimenton post la decido de NPK, kaj kelkaj diris ke ĝi minacas la principon de Honkongo “unu lando, du sistemoj”, kiu garantias la liberecojn de la urbo. La sekva ŝerco viruse disvastiĝis en la sociaj retoj:

香港人一直在桥上走得好好的,非要把人家拽下河来一块儿摸石头

La homoj de Honkongo kutimas marŝi sur ponto kaj vi devas puŝi ilin en la riveron, por ke ili “marŝu trans la riveron kaj palpu la vojon” kun vi.

La esprimo “marŝi trans la riveron kaj palpi la vojon” estis uzata de Deng Xiaoping por antaŭenigi la grandan ekonomian reformon de la 1980-aj jaroj.

La reago de la karikaturisto @remonwangxt estis pli rekta. Li desegnis la decidon de NPK kiel proklamon de la fino de la “unu lando, du sistemoj”:

Kie ajn la regpovo de unupartia ŝtato etendiĝas, tie ne estos vera universala voĉdonado kaj demokratio. Nun restas nur “vera unu lando, unu sistemo”.

La pekina registaro fanfaronis pri la originaleco de la “solvo” per nomuma komitato en la antaŭenigo de neokcidenta demokratio en Honkongo. En la populara Twitter-simila servo Sina Weibo, Huey montris ke tiu sistemo estas kopio de la irana kaj rusia modeloj:

官方的香港普选方案,一点都不新鲜。伊朗的宪法监护委员会听说过吧?起的就是“提名委员会”的作用,里面的人都是哈没内衣亲手挑选的,所以稍微亲西方的候选人跟本不可能出现在选票上。俄罗斯的各“自治”共和国的总统是怎么选的知道吗?由普京提名,再由各共和国的议会“确认“。都是别人玩剩下的啦。

La sistemo de la registaro pri universala voĉdonado en Honkongo ne estas originala. Ĉu vi aŭdis pri la Gardista Konsilantaro en Irano? Ĝi funkcias same kiel la “nomuma komitato”. La membroj estas elektitaj de Hassan Rouhani. Neniu okcident-favora politikisto povas aperi en la elektoj. Ĉu vi scias kiel la prezidantoj de ĉiuj “aŭtonomaj” respublikoj de Rusio estas elektitaj? Ili ĉiuj nomumiĝas de Putin kaj estas “konfirmitaj” de konsilantaroj de la respublikoj. La nuna decido estas nura kopio.

La aŭtoro de Golden House kredis ke tiu decido de la NPK povus ruinigi Honkongon:

香港终归是香港人的香港。话说你军队也驻了,外交也管了,提名委员会普选怎么了,十分之一委员即可提名又怎么了,为何非要把持提名、以党治港,不让一步?好端端的国内政治,非弄得天怒人怨、骑虎难下,搞成国际事件才肯罢休。谁当选都是中国人,究竟怕什么。小事弄成大事,好事弄成坏事,人猪的表现。

Honkongo apartenas al la homoj de Honkongo. Vi [la kontinenta Ĉinio] havas la armeon postenigitan en la teritorioj kaj vi respondecas pri diplomatio. Kial vi ne povas akcepti nomuman komitaton formitan per rekta elekto? Kial vi ne povas akcepti nomumadon per 10-procenta voĉdonado en la nomuma komitato? Kial vi devas manipuli la nomumadon kaj apliki la partian regulon al Honkongo? Ĉi tio estas enlanda politiko kaj vi nur volas kolerigi kaj frustrigi ĉiujn kaj fari el ĝi internacian aferon. Kiu ajn elektiĝas, ili ja ĉiuj estas ĉinoj. Kion vi timas? Malgrandaĵo iĝas granda afero, bona faro iĝas malbona faro. La decido spegulas la naturon de la decidfaranto kaj montras ĉu li estas homo aŭ porko.

Nan Kezhoz pripensis ke la ŝtato neniam akiros sian legitimecon, se ĝi ne donas la elektorajton al la civitanoj:

政权的合法性在于权力来源于何处,古代的皇帝叫“受命于天”,所以常常祭天。现代社会的政权唯一的合法性在于“受命于民”,所以人民有没有普选权,是考验一个政权合法性的标尺,而且是唯一标尺。剩下另一个政治权力来源,即是“受命于枪杆子”,那种政治权力,必是土匪、海盗、流氓的权力之源。

La legitimeco de la ŝtato devenas de la fonto de ĝia aŭtoritato. En malnovaj tempoj la regpovo de la imperiestroj devenis de la ĉielo, do ili devis fari ritojn por la ĉielo. En modernaj socioj la legitimeco devenas de la popolo. La mezurilo de la ŝtata legitimeco estas ĉu la homoj havas aŭ ne la rajton je universala voĉdonado. Alia fonto de legitimeco devenas de armea povo. Tiu speco de aŭtoritato similas al tiu de piratoj, banditoj kaj krimuloj.

He Weifang, profesoro pri juro en Pekino, kredas ke la pekina traktomaniero de la situacio ne nur riskos la principon de “unu lando, du sistemoj” en Honkongo, sed ke ĝi ankaŭ forpelos Tajvanon de paca reunuiĝo kun Ĉinio. Lia pepo en Weibo estis cenzurita, sed reakirita per la kontraŭ-cenzura retejo FreeWeibo.com:

可虑者,这个政府在国际社会之中大庭广众之下变成人见人厌的角色。当年还设想通过一国两制为港澳树个榜样,为台湾人树一范本。眼下这种干法,明明是将台湾往外推!

Tio, kio zorgigas min, estas ke la registaro nun agas kvazaŭ ĉikanulo en la internacia socio. Antaŭ jaroj la principo de “unu lando, du sistemoj” estis instalita en Honkongo kaj Makao kiel ekzemplo por Tajvano [kaj por prepari la reunuiĝon]. La nuna metodo forpelas Tajvanon.

Tajvano kaj Ĉinio disiĝis en 1949 post la interna milito. Ĉinio konsideras demokratian Tajvanon kiel disigitan teritorion kaj ne agnoskas ĝian sendependecon.

Dum la pekinaj aŭtoritatuloj antaŭenigas siajn planojn por ĉinstila demokratio en Honkongo, leĝdonantoj en Honkongo, kiuj malsame komprenas veran demokration, kreas koalicion por vetoi la reformon de la elektosistemo.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.