Civitana Tapiŝo, cifereca iniciato, kiu prizorgigas multajn en Kolombio

Foto en Flickr de la uzanto Kevin Labianco (CC BY 2.0).

Foto en Flickr de la uzanto Kevin Labianco (CC BY 2.0).

[Atentu ke tiu ĉi artikolo aperis unue en la hispana la 10-an de okobro 2014]

Per la plano Vive Digital 2 (2014-2018), la ministro pri informadika kaj komunikada teknologioj de Kolombio, Diego Molano iniciatis novan politikon nomatan ‘publika nubo’ aŭ civitana tapiŝo.

Por konkretigi tiun ĉi proponon, ĉiu civitano havos “ciferecan monujon” kiu enhavos ĉiujn liajn personajn datumojn, kiel identigilnumeron, pasporton, medicinan historion, atestilojn kaj publikajn kaj privatajn dokumentojn. La ŝtato havos aliron al ĉiuj tiuj informoj per unika elektronika adreso. Kvankam la originala ideo estis pliefikigi la komunikadon inter la registaraj organizaĵoj kaj malpliigi la uzon de papero, zorgigis homojn ke ĉiuj civitanoj povus iĝi vundeblaj pro pli granda observado fare de la registaro, aŭ pro informadika piratado [eo].

Unu el tiuj zorgitaj civitanoj, la kolombia inĝeniero Pedro Rivera, verkis dokumenton per kiu li petis informojn pri la projekto de la Ministerio pri informadiko. La inĝeniero esperas pri la subteno de la kolektivo RedPatodos, kiu pledas por absoluta travidebleco de publika politiko. Rivera argumentas ke la iniciato povus esti malfarata, replanata aŭ ke oni petu la aprobon de la societo por realigi ĝin.

En la portalo de Pastebin, Rivera agnoskas la funkciojn, kiujn la sistemo ofertas, sed kritikas ke la maniero, en kiu ĝi estis planita, povus instigi je ĉiu ajn misuzo kaj atako kontraŭ homaj rajtoj. En tiu ĉi paragrafo li memorigas la revelaciojn de Edward Snowden rilate al Google.

Todo esto significa que básicamente toda tu existencia ante el estado se reduce a una cuenta de “Google”. Como sabemos por las revelaciones de Edward Snowden, “Google” tiene pleno poder de leer información, analizarla, copiarla, venderla o cerrar cuentas sin más ni más. Si sustituimos a “Google” por una empresa privada controlada a través de concesiones por el gobierno colombiano, que nos podemos esperar?

Ĉio ĉi signifas ke via tuta ekzisto por la ŝtato reduktiĝas al Google-konto. Kiel ni scias el la revelacioj de Edward Snowden, Google havas la kompletan povon legi informojn, analizi ilin, kopii ilin, vendi ilin aŭ haltigi kontojn sen iu ajn kialo. Se ni anstataŭigas Google per privata entrepreno kontrolata per la permeso de la kolombia registaro, kion ni atendu?

La kolektivo RedPatodos mem publikigis la tekston “Zorgoj kaj proponoj pri la “Civitana Tapiŝo” [es], konfirmante sian partoprenon per la rajto de peticio kaj la neceso revizii la iniciaton. Jen la konkludo:

Es claro que tenemos demasiadas preocupaciones y pocas claridades, algunas de estas preguntas vienen de la poca información concreta sobre el proyecto y otras más sobre la existencia de contratos que parecieran estar relacionados. Obvio, si ya hay contratos el margen de incidencia es mucho menor que si es una  propuesta abierta para el debate y su mejoramiento. Hemos realizado una recopilación de la información que creemos está relacionada con el proyecto pero sabemos que está incompleta. Ante la falta de certezas e información pública y veraz sobre este proyecto, hemos decidido presentar un derecho de petición a MinTIC solicitando más información y con esta definir una ruta posible para afectar esta propuesta buscando la garantía de nuestros derechos un espacio de diálogo inicialmente de nosotros, la idea es que pueda la sociedad involucrarse en la medida de lo posible y también otros colectivos y sectores.

Estas klare ke ni havas tro da zorgoj kaj maltro da klarigoj, kelkaj el tiuj demandoj venas pro la malmulteco de konkretaj informoj pri la projekto kaj aliaj pli pro la ekzisto de kontraktoj kiuj ŝajnas rilati al ĝi. Kompreneble, se ekzistas jam kontraktoj, la agadkampo estas multe pli malgranda ol se temas pri malferma propono al diskuto kaj plibonigado.
Ni konstatis ke rekompilado de la informoj kiujn ni kreas rilatas al la projekto, sed ni scias ke ĝi estas nekompleta. Pro la manko de certeco kaj fidindaj informoj pri la projekto, ni decidis prezenti nian rajton peticii al la Ministerio pri Informadiko, petante pli da informoj. Per tiuj informoj ni difinu eblan vojon por influi la proponon, serĉante garantion de niaj rajtoj, spacon por dialogo. La ideo estas ke la socio povu engaĝiĝi laŭeble plej baldaŭ en la medio kaj ankaŭ aliaj kolektivoj kaj sektoroj.

Carolina Botero, rubriko-verkantino por El Espectador [es], esprimas sian zorgon kaj indikas la silenton de la Ministerio de Informadikp  konfrontite kun komentoj publikigitaj en la portalo de Karisma [es]:

[…] “el Proyecto Carpeta Digital se llevará a cabo mediante una alianza público-privada. Esta metodología no solo es imprecisa, sino que revela una de las mayores preocupaciones que tiene la sociedad civil respecto al derecho a la intimidad”. Como el propio plan decía poco del proyecto, nos quedamos pendientes de la respuesta del MinTic a los comentarios (que aún esperamos) y, sobre todo, a la presentación del documento final que se haga revisando el plan con base en los comentarios de la ciudadanía para analizarlo integralmente.

[…] “la Projekto Cifereca Tapiŝo estos realigata per privat-publika alianco. Tiu ĉi metodologio estas ne nur malpreciza, sed ankaŭ videbligas unu el la grandaj zorgoj kiujn la civila socio havas rilate al la rajto je privateco”. Ĉar la plano malmulton diris pri la projekto, ni dependas de la respondo (kiun ni ankoraŭ atendas) de la ministerio al la komentoj kaj, plej grave, al la prezento de la fina dokumento kiu estu kreata post revizio de la plano surbaze de la komentoj de la civitanoj por komplete analizi ĝin.

Ĝis nun ne ekzistas respondo de la nacia registaro kaj la civitanoj daŭre atendas.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.