Tuniziaj retumantoj nun kune kolektas la plej amuzajn kaj plej ridindajn momentojn de la balota kampanjo en Tumblr-blogo nomata #TnElecFails.
La kampanjo por la tuniziaj parlamentaj balotadoj komenciĝis la 4-an de oktobro. Pli ol 5 milionoj da registritaj voĉdonantoj elektos 217 membrojn de la Asembleo de la Deputitoj de la Popolo la 26-an de oktobro.
Du el la plej fortaj konkurantoj ĉi-jare estas la islamista movado Ennahda, kiu gajnis la balotadon en 2011, kaj Nidaa Tounes, kiu estis fondita en 2012 kaj kies estro estas 86-jaraĝa Beji Caid Essebsi, kiu laboris antaŭe por la aŭtokratoj Habib Bourguiba kaj Zine el-Abidin Ben Ali.
Sed ekzistas pli ol 1300 balotaj listoj kaj pli ol 13 000 kandidatoj, do oni trovas multajn ridindaĵojn en ĉi-jara kampanjo, inkluzive de la emblemoj, nomoj kaj sloganoj de la balotaj listoj.
Jen kelkaj fotoj:
Sed kial oni ridindigas la tunizian balotadon?Nu, verdire ĝi ne estas elekto. Kiu ne priridus la “mizerulojn, esperon por la generacioj” aŭ partion, kiu volas “cirkumcidi la sekurecan kaj juĝistaran instituciojn kaj la administracion”?
“Une journée sans rire est une journée perdue” — devise de nos politiciens qui l'appliquent pour le bien du peuple.. #tnelec2014 [3]
— Fhtagn! (@Fhtagn) October 8, 2014 [4]
“Tago sen ridoj estas perdita tago”, jen la slogano efektivigita de niaj politikistoj por la bono de la popolo.
Sed samtempe ĉi tiu mokado spegulas la malkontenton de la popolo [5] pri la politika klaso en Tunizio, kiu nun, jam kvar jarojn post la faligo de la reĝimo de Ben Ali, faris nur malmulton por respondi al la urĝaj soci-ekonomiaj aspiroj de tunizianoj.
Tion spegulis la protesto de grupo da senlaboraj universitataj diplomitoj en Metlaoui, malriĉiĝinta urbo en la provinco Gafsa en la sudokcidenta Tunizio. Ili skribis “por vendo” sur siaj universitataj diplomoj kaj afiŝis ilin sur muro por balotaj listoj.