- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Peruo: Vidi naskiĝurbon tra okuloj de infanoj

Kategorioj: Latinameriko, Peruo, Civitanaj komunikiloj, Ideoj, Junuloj, Literaturo
Bildo en Flickr farita de uzanto iñaki de luis (CC BY-NC-ND 2.0).

Bildo en Flickr farita de uzanto iñaki de luis [1] (CC BY-NC-ND 2.0).

Chapacoco [2], perua vilaĝo, kiu troviĝas je alteco de 3000 metroj, parto de la distrikto Chilcaymarca [3] en la provinco Castilla [4] de la departemento Arekipa [5], aperas en novaĵoj dank’al siaj infanoj.

La 10-an de oktobro, 2014, la libro “Chapacoco vidata de la infanoj” estis lanĉita [6]. Lernantoj de la 4-a kaj 5-a klasoj de la Baza Lernejo 40351 verkis la libron. Sub la gvido de sia instruisto Ronny Durand, zorganto de la projekto “Fari sciencon ludo”, la lernantoj esploris dum pli ol unu jaro [7] la morojn kaj riĉaĵojn de la regiono.

El libro resulta de Proyecto de Innovación Pedagógica “Haciendo Ciencia Como Jugando”, que tiene como objetivo que los niños desarrollen competencias y capacidades utilizando el conocimiento de la realidad, promoviendo la identidad cultural, la conciencia ambiental y la participación comunitaria. Resultado de esta es que la obra contiene: los datos generales (ubicación, población, servicios y geografía); costumbres y tradiciones, como mitos, cuentos y leyendas; la gastronomía, artesanía, paisajes turísticos y restos arqueológicos del lugar; y la riqueza natural de la flora y fauna.

La libro rezultas de la Projekto de Eduka Novigo “Fari sciencon ludo”, kiu celas ke infanoj evoluigu kompetentojn kaj kapablojn uzi konon de la realo, stimuli kulturan identecon, naturmedian konscion kaj komunuman partoprenon. Rezulte la libro enhavas ĝeneralajn informojn (lokon, loĝantaron, servojn kaj geografion); morojn kaj tradiciojn kiel mitoj, fabeloj kaj legendoj; gastronomion, metiojn, turismajn pejzaĝojn kaj arkeologiajn elfosaĵojn; kaj la naturan riĉecon de la plantaro kaj bestaro.

 

Reviziita de Vastalto