Makedonio: Duopo vojaĝas por “91 tagoj”

La vojaĝoduopo de Jürgen Horn el Germanio kaj Mike Powell el Usono migras tra la mondo, elektante landojn kaj tie restante po tri monatoj, aŭ ĉirkaŭ 91 tagoj. Dum sia restado la du mondvojaĝantoj provas sperti vivon en sia nova loko pli profunde ol ordinara turisto kaj blogas pri siaj spertoj, dirante ke ili planas verki bitlibrojn pri tio.

Horn kaj Powell vizitis lokojn en malsamaj kontinentoj, de Japanio al Jukatano, de Idaho al Islando kaj intertempe Istanbulo, Srilanko kaj multaj aliaj landoj. Nun ili esploras kaj skribas pri Makedonio, ili kundividas aŭdvidajn notojn pri urboj kaj vilaĝoj de la landeto de la sudorienta Eŭropo, pri lokoj ligitaj al la kulturo, historio kaj naturo. Oni povas sekvi la vojaĝon de la duopo ĉe sociaj retejoj kaj ĉe ilia blogo.

Arĝenta filigrano de Marta Pejoska en Ohrid

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.