Kamboĝo: Laboristoj de vestfabrikoj postulas de mondskalaj vestfirmaoj altigi minimuman salajron

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 21-an de septembro 2014.]

Kamboĝaj laboristoj postulas de mondskalaj vestfirmaoj pagi 177 usonajn dolarojn monate kiel minimuman salajron. Foto el LICADHO.

Kamboĝaj laboristoj postulas de mondskalaj vestfirmaoj pagi 177 usonajn dolarojn monate kiel minimuman salajron. Foto el LICADHO.

Laboristoj de kamboĝaj vestfabrikoj, kiuj okazigis tutlandan strikon en la lasta decembro, nun denove estas surstrate postulante monatan minimuman salajron je 177 usonaj dolaroj.

La lastjara striko [angle k.a.] celis premi la registaron, ke ĝi altigu monatan salajron, kiu tiam estis 80 usonaj dolaroj. Laboristoj de vestfabrikoj deziris duobligi la salajron, sed la registaro nur akceptis aldonon de 15 al 20 usonaj dolaroj. La striko mobilizis dekmilojn da laboristoj tra la tuta lando, sed ĝi, en la lasta januaro, estis perforte disigita [angle k.a.] de ŝtataj fortoj kaj rezultigis la mortojn de kvin laboristoj.

La minimuma salajro de kamboĝaj vestfabrikaj laboristoj nun estas fiksita je 100 usonaj dolaroj monate. La eksporta enspezo de la vestfabrika sektoro lastjare okupis [angle] ĉirkaŭ trionon de la landa MEP (malneta enlanda produkto) je 15,25 miliardoj da usonaj dolaroj. En Kamboĝo troviĝas pli ol 600 000 vestfabrikaj laboristoj, kaj plej multaj el ili estas virinoj. Krom la malalta salajro, laboristoj ankaŭ suferas de aĉaj laborkondiĉoj. Ofte okazas amasa sveno de laboristoj  [angle k.a.] en diversaj ŝvitlaborejoj.

Ĉi-semajne, denove, laboristoj de vestfabrikoj okazigis kampanjon por postuli altigon de salajro, sed ĉi-foje, ili direktis [angle] sian apelacion al mondskalaj vestfirmaoj, kiuj subkontraktas kun kamboĝaj liverantoj kaj aĉetadas varojn de ili. La kampanjo nomiĝas “La aĉetistoj donu bazan salajron de 177 usonaj dolaroj” kaj celas premi mondskalajn firmaojn kiel H&M, Walmart, Levi's, Gap, Puma, C&A, Adidas kaj Zara, ke ili traktu rekte kun siaj liverantoj pri altigo de salajro de vestfabrikaj laboristoj.

Algluu ĉi tiun verdan etikedon al ĉiuj varoj liveritaj el Kamboĝo, kaj postulu de vestfirmaoj altigi minimuman salajron de laboristoj ĝis 177 usonaj dolaroj.

Pli ol 500 vestfabrikaj laboristoj kolektiĝis [angle] ĉe la industria parko Canadia en Pnompeno, ĉefurbo de la lando, por postuli pli altan salajron. Laŭ vestfabrikistaj sindikatoj, ĉirkaŭ 300 fabrikoj tra la tuta lando partoprenis en la protestado.

En ĉi tiu filmeto laboristoj tenas banderolojn postulante de internaciaj firmaoj ne malsatmortigi vestfabrikajn laboristojn en Kamboĝo.

Gvidantoj de la sindikato klarigis, ke la postulo de la minimuma salajro je 177 usonaj dolaroj baziĝas sur la meznombro de monata vivkosto de vestfabrikaj laboristoj. Unu el la laboristoj, kiu partoprenis en la protestado, eĥis [angle] senton de siaj kamaradoj en la anglalingva ĵurnalo “The Cambodia Daily” [La Kamboĝa Ĵurnalo]:

We want a higher wage because today we don’t have enough money to support ourselves because everything is very expensive, like rent, electricity, water and food.

Ni volas pli altan salajron, ĉar hodiaŭ ni ne havas sufiĉe da mono por vivteni nin, ĉar ĉio estas tre multekosta, nome lupago, elektro, akvo kaj manĝaĵo.

Kamboĝaj laboristoj postulas monatan minimuman salajron de 177 usonaj dolaroj. Foto el LICADHO.

Kamboĝaj laboristoj postulas monatan minimuman salajron je 177 usonaj dolaroj. Foto el LICADHO.

Loka grupo pri homaj rajtoj “The Community Legal Education Center” [La Komunuma Centro de Edukado pri Leĝo] subtenas [angle] la kampanjon. Ĝi instigis vestfirmaojn kaj ties liverantojn “plenumi sian respondecon kaj sekurigi homan dignon por siaj laboristoj en Kamboĝo.”

La registaro reagis al la protestado kaj dismetis [angle] policajn kaj armejn trupojn ĉe la aktuala loko de la protestado. Dume, la opoziciantoj promesis [angle], ke ili diskutigos la salajrokampanjon en la parlamento.

Soldato filmas vestfabrikajn laboristojn protestantajn, kiuj postulas altigon de salajro en Pnompeno.

Ĉi tiu kampanjo pri altigo de salajro estas subtenata de laboristaj sindikatoj en multaj landoj. En Kanado troviĝas reta petskribo, kiu instigas [angle] konsumantojn ne aĉeti vestaĵojn “malpurigitajn per ekspluatado kaj subpremado.”

Espereble, la planita serio de protestadoj ĉiam okazos pace kaj la registaro respektos la rajton de la laboristoj postuli pli bonajn viv- kaj laborkondiĉojn. Estas ankaŭ grave por mondskalaj vestfirmaoj pruvi sian strebon al plibonigo de bonfarto de vestfabrikaj laboristoj en Kamboĝo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.