Japanio: Lumon al vespera ĉielo per eluzita manĝoleo

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 21-an de novembro 2014. Ĉiuj ligiloj kondukas al japanlingvaj paĝoj.]

Iluminado en Kejaki-zaka, Tokio. Foto farita de Dick Thomas Johnson, uzanto de Flickr. CC-BY-2.0.

Iluminado en Kejaki-zaka, Tokio. Foto farita de Dick Thomas Johnson, uzanto de Flickr. CC-BY-2.0.

Ĉi-sezone iluminado pompe kolorigas vesperajn urbojn. Kune kun la koloriĝo de folioj kaj, kompreneble, Kristnasko, nun ĝi estas speciala allogaĵo de aŭtuno kaj vintro en Japanio.

Lastsabate mi vizitis vesperan ekspozicion de la templo Kijomizu-dera! Ĝi estis belega! Ĝi okazos ĝis ĉi tiu semajnfino.

Post la Granda Tertremo en Orienta Japanio la 11-an de marto 2011, kreskis kritikoj kontraŭ atomcentralo kaj postuloj rezigni je atomenergio. Nun multaj homoj ne ŝatas iluminadon pro tio, ke ĝi malŝparas elektron. Ĉar mankis elektro tuj post la tertremo, oni klopodis ŝpari elektron per “laŭvica elektrorompo” (“planita elektrorompo”), laŭ kiu oni cirkuligis elektrorompon de unuj lokoj al aliaj. Krome, oni ŝparis elektron en firmaoj, lernejoj kaj ĉiuj aliaj lokoj. Oni aplikis diversajn rimedojn, ekzemple, minimumigis uzadon de klimatiziloj, rekomendis uzi ŝtuparon anstataŭ lifton, malaltigis lumnivelon en vendejoj ktp. Multaj homoj verŝajne vidis literojn “Elektro Ŝparata” sur muroj kaj fenestroj.

Kun la tempopaso reviviĝis diversaj eventoj, kiujn oni mem rezignis okazigi post la tertremo. Aŭdiĝas multaj voĉoj, ke ni devas unue stabiligi provizon de elektro bezonata por ĉiutaga vivo, antaŭ ol revivigi eventojn.

Ĉu nun estas la tempo verŝi elektron en iluminaĵojn?
Se tiel abundas elektro, ĉesu ŝparigi al ni elektron.

Alia tvitera uzanto rimarkigis malakordon inter alvoko al elektroŝparado kaj invito per iluminado.

“Ĉar mi mem pagas la elektron, nenio estas problema!” — tiel defias intermitaj iluminadoj, kion mi neniel povas aprobi. RT: La tria jaro post la tertremo. Ĉie estas iluminaĵoj brilantaj. Neniu atomcentralo funkcias nun, ĉu? Pro kio ja estis la planitaj elektrorompoj kaj la elektroŝparado?

Inter homoj kreskas konscio pri la elĉerpeblo de naturaj riĉfontoj kaj la bezono de alternativaj energioj. Al ĉi tiuj longe pritraktataj problemoj oni ankoraŭ ne trovis bonan solvon. Kaj nun aperis bona kompromiso inter la kritiko kontraŭ iluminado kaj la deziro ĝui eventojn, kiu espereble ĵetos strion da “lumo” en la estontan utiligadon de energioj. Temas pri la evento “Rivero Meguro — Iluminado por ĉiuj“, kiu okazos la 21-an de novembro.

Rivero Meguro — Iluminado por ĉiuj. Iluminado per originalaj sakurkoloraj lumeligantaj diodoj (LED-oj) sur la sakurarba aleo laŭ Rivero Meguro, ĉefe en Gotanda Hureai Mizube Hiroba [Gotanda Interkona Riverborda Parko]

En ĉi tiu evento oni kolektas eluzitan manĝoleon el lokaj hejmoj kaj restoracioj kaj recikligas ĝin kiel biodizeloleon por lumigi LED-ojn en la iluminaĵoj. Ankaŭ la kamionoj uzataj por kolekti eluzitan manĝoleon veturas per eluzita manĝoleo. Laŭ la Ministerio pri la Medio, 0,45 milionoj da tunoj da eluzita manĝoleo estis forĵetitaj en 2006 enlande.

日本を例にとると、230万トンの食用油脂が消費され、45万トン程度が廃食用油として回収・処理されている。食品工場や飲食店から排出される廃食用油の回収率は高く、飼料や肥料、石けん、インク原料、ボイラー燃料などとして有効利用されている。一般家庭からの廃食用油はその殆どは、そのまま排水として一緒に流される、または燃やす、埋めるといった形で処分されており、家庭からの回収率は低い。

Ekzemple en Japanio 2,3 milionoj da tunoj da manĝoleo estas konsumataj, kaj el ili ĉirkaŭ 0,45 milionoj da tunoj estas kolektataj kaj prilaborataj kiel eluzita manĝoleo. Manĝoleo eluzita en restoracioj kaj manĝaĵfabrikoj estas kolektata altprocente kaj utiligata kiel bestnutraĵo, sterko, sapo, inkmaterialo, brulaĵo por kaldronego ktp. Manĝoleo eluzita en ordinaraj hejmoj estas kolektata malaltprocente. La plejparto estas forfluigata en kloakon kiel rubakvo aŭ bruligata aŭ enterigata kiel rubaĵo.

La organizantoj de la evento “Rivero Meguro — Iluminado por ĉiuj” turnis sian atenton al la fakto, ke manĝoleo eluzita en ordinaraj hejmoj ne estis bone recikligata, kaj decidis alpreni brulaĵon faratan el eluzita manĝoleo, nome biodizeloleon. Lastatempe, kun populariĝo de dizelaj aŭtomobiloj, biodizeloleo altiras vastan atenton pro siaj praktikeco kaj mediamikeco. Gravas ankaŭ, ke ĝi ne ellasas sulfuran oksidon, kiu kaŭzus aerpoluadon. La evento nomis biodizeloleon “mediamika pura energio por sekva generacio” kaj praktikas “lokan produkton kaj lokan konsumon de energio” kaj “100-procentan memproduktadon de elektro.”

☆Rivero Meguro — Iluminado por ĉiuj☆
Laŭ Rivero Meguro floregas vintraj sakurfloroj♪

Laŭ Rivero Meguro staras belaj sakurarboj. Per la kunlaboro de ni ĉiuj la evento kolektas energion kaj florigas “sakurflorojn” en senflora vintro. Ĝi komenciĝis en 2010 kaj eniris sian kvinan jaron.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.