See all those languages up there? We translate Global Voices stories to make the world's citizen media available to everyone.

Lasu glaciakvon, prenu la defion de indiĝena lingvo anstataŭe

Ekrankopioj el kelkaj filmetoj de partoprenantoj en la defio de indiĝena lingvo.

Ekrankopioj el kelkaj filmetoj de partoprenantoj en “la defio de indiĝena lingvo”.

Plaĉe aŭ malplaĉe [angle k.a.], ekscito kaŭzita de “la defio de glaciakva sitelo” [“the Ice Bucket Challenge”] frue en ĉi tiu jaro en reto pliigis nian konscion pri la malsano nomata amiotrofa lateralsklerozo (ALS) [eo]. Partoprenantoj filmis sin verŝantaj glaciakvon sur la kapon kaj defiantaj aliajn fari la samon aŭ oferi monon por studo pri efika kuracado de ALS. 

Simila koncepto celanta levi konscion pri indiĝenaj lingvoj [eo] nun progresas en reto. En “la defio de indiĝena lingvo” [“the Indigenous Language Challenge”] la akceptinto de la defio devas filmi sin parolanta indiĝenan lingvon kaj nomumi alian por pludoni la saman defion. Rezulte diversaj homoj tra la tuta mondo produktas filmeton por – unuafoje por kelkaj el ili – fiere kundividi sian lingvon rete kaj kuraĝigas pli da homoj fari la samon. 

Por kolekti ligilojn al la filmetoj oni kreis fejsbukan grupon [angle], en kiu partoprenantoj en la defio povas kundividi sian motivon kaj havi kontakton inter si. Multaj alŝutas sian filmeton rekte al la Fejsbuko, kaj en ĝi oni povas aŭskulti ekzemple lingvojn en Nord-Ameriko kiel la kvakvalan [angle k.a.] kaj la lakotan [eo] kaj ankaŭ lingvon en Aŭstralio kiel la mirivungan [angle k.a.]

La originon de ĉi tiu defio oni ankoraŭ ne sukcesis trovi, sed laŭ la administranto de la fejsbuka grupo, unu el la unuaj partoprenantoj estis James Gensaw, parolanto de la juroka lingvo [angle k.a.]

Kiuj partoprenas en la defio? Kaj kial ĉi tiu aktivado estas tiel grava? Colleen M. Fitzgerald, direktoro de la Laboratorio pri Usonaj Indiĝenaj Lingvoj ĉe la Universitato de Teksaso en Arlington, esprimas siajn pensojn en sia blogo en la ĵurnalo “The Huffington Post” [“La Huffington poŝto”] [angle]

Many of these videos come from adults who are second language learners. For many years, government-run boarding schools in both the U.S. and Canada took children from Native families. This had an immense effect on Native language acquisition. Children lost priceless years of daily home environments with parents and grandparents communicating to them in their language. Home is where children's language development thrives and grows, and where children acquire the many different speech forms that express the human experience. What gets lost? So much, from the everyday language of instructions, telling jokes, or a recipe, to the ritual language of prayers, ceremonial speeches, or sharing stories of the ancestors.

Multaj el ĉi tiuj filmetoj venas el plenaĝuloj, kiuj lernis indiĝenan lingvon kiel sian duan lingvon. Dum multaj jaroj, ŝtataj pensionlernejoj kaj en Usono kaj en Kanado akceptis infanojn el indiĝenaj familioj. Ĉi tio havis grandan influon sur akiro de indiĝena lingvo. Infanoj perdis valorajn jarojn, en kiuj ili havus ĉiutagan vivon hejme kun siaj gepatroj kaj geavoj komunikante al ili en ilia lingvo. Hejmo estas loko, kie lingvokapablo de infanoj kreskas kaj progresas, kaj kie infanoj akiras diversajn parolmanierojn por esprimi homajn travivaĵojn. Kio perdiĝos? Tro multe, de ĉiutaga lingvo por instrukcioj, ŝercoj kaj receptoj, ĝis rita lingvo por preĝoj, ceremoniaj paroloj kaj rakontoj pri prauloj. 

Jen du ekzemploj de partoprenantoj en ĉi tiu defio, kiuj alŝutis sian filmeton al Jutubo. Jackelyn Seitcher, parolanto de la nuĉanula lingvo [angle k.a.], eldiras vortojn, akceptinte la defion. 

Monica Peters utiligis ĉi tiun okazon por montri tradukojn de verkoj el la mohoka lingvo [eo]. Kaj nun ŝi defias membrojn de la fejsbuka grupo “Keeping the Kanien'kéha language Strong” [“Tenu la mohokan lingvon forta”], gvidantojn kaj instruistojn de la komunumo, kaj studentojn, kiuj ĵus komencis paroli la lingvon. 

Troviĝas aliaj filmetoj kolektitaj en la blogo “News From Native California” [“Novaĵoj el indiĝena Kalifornio”] [angle]

Konwennenhon Marion Delaronde ankaŭ afiŝis sian filmeton en la grupo por parolantoj de la mohoka lingvo. Defiite de Kehte Deer, ŝi entuziasme plenumis la taskon kaj post alŝuto de sia filmeto esprimis siajn pensojn: 

Already I think I heard all the languages from different nations. I have to tell you all that all your languages are so beautiful. Always speak your own languages if you can. It’s hopeful. I want to encourage all of you to continue to learn, continue to teach other and to really put your life into it, speaking. I’m so happy that I can speak Mohawk. I’m not fluent, a lot is still missing, but I want to thank everyone who has recorded themselves for this challenge, because you inspired me.

Mi jam kredas, ke mi aŭdis ĉiujn lingvojn el diversaj landoj. Mi devas diri al vi ĉiuj, ke viaj lingvoj estas ĉiuj belegaj. Laŭeble ĉiam parolu vian propran lingvon. La afero estas esperplena. Mi volas kuraĝigi vin ĉiujn daŭre lerni, daŭre instrui al aliaj kaj efektive paroli vian lingvon dum via tuta vivo. Mi estas tre feliĉa, ke mi povas paroli la mohokan lingvon. Mi ne povas paroli ĝin flue, ankoraŭ estas multaj mankoj, sed mi volas danki vin ĉiujn, kiuj filmis sin por ĉi tiu defio, ĉar vi inspiris min. 

Komenci konversacion

Aŭtoroj, Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bv. respekti al la aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.