- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Lasu glaciakvon, prenu la defion de indiĝena lingvo anstataŭe

Kategorioj: Aŭstralio, Usono, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Lingvo, Rising Voices
Ekrankopioj el kelkaj filmetoj de partoprenantoj en la defio de indiĝena lingvo.

Ekrankopioj el kelkaj filmetoj de partoprenantoj en “la defio de indiĝena lingvo”.

Plaĉe aŭ malplaĉe [1] [angle k.a.], ekscito kaŭzita de “la defio de glaciakva sitelo” [“the Ice Bucket Challenge”] frue en ĉi tiu jaro en reto pliigis nian konscion pri la malsano nomata amiotrofa lateralsklerozo (ALS) [2] [eo]. Partoprenantoj filmis sin verŝantaj glaciakvon sur la kapon kaj defiantaj aliajn fari la samon aŭ oferi monon por studo pri efika kuracado de ALS.

Simila koncepto celanta levi la konscion pri indiĝenaj lingvoj [3] [eo] nun progresas en Interreto. En “la defio de indiĝena lingvo” [“the Indigenous Language Challenge”] la akceptinto de la defio devas filmi sin parolanta indiĝenan lingvon kaj nomumi alian por pludoni la saman defion. Rezulte de tio diversaj homoj tra la tuta mondo produktas filmetojn por — unuafoje por kelkaj el ili — fiere kundividi sian lingvon rete kaj kuraĝigas pli da homoj fari la samon.

Por kolekti ligilojn al la filmetoj oni kreis fejsbukan grupon [4] [angle], en kiu partoprenantoj en la defio povas kundividi siajn motivojn kaj kontakti inter si. Multaj alŝutas siajn filmetojn rekte al la Fejsbuko, kaj en ili oni povas aŭskulti ekzemple lingvojn el Nordameriko kiel la kvakvalan [5] [angle k.a.] kaj la lakotan [6] [eo] kaj ankaŭ lingvojn el Aŭstralio kiel la mirivungan [7] [angle k.a.].

La originon de ĉi tiu defio oni ankoraŭ ne sukcesis trovi, sed laŭ la administranto de la fejsbuka grupo, inter la unuaj partoprenantoj estis James Gensaw [8], parolanto de la juroka lingvo [9] [angle k.a.].

Kiuj partoprenas en la defio? Kaj kial ĉi tiu aktivado estas tiel grava? Colleen M. Fitzgerald, direktoro de la Laboratorio pri Usonaj Indiĝenaj Lingvoj ĉe la Universitato de Teksaso en Arlington, esprimas siajn pensojn en sia blogo en la ĵurnalo “The Huffington Post” [10] [“La Huffington poŝto”] [angle]:

Many of these videos come from adults who are second language learners. For many years, government-run boarding schools in both the U.S. and Canada took children from Native families. This had an immense effect on Native language acquisition. Children lost priceless years of daily home environments with parents and grandparents communicating to them in their language. Home is where children's language development thrives and grows, and where children acquire the many different speech forms that express the human experience. What gets lost? So much, from the everyday language of instructions, telling jokes, or a recipe, to the ritual language of prayers, ceremonial speeches, or sharing stories of the ancestors.

Multaj el ĉi tiuj filmetoj venas de plenaĝuloj, kiuj lernis indiĝenan lingvon kiel sian duan lingvon. Dum multaj jaroj, ŝtataj pensionlernejoj en Usono kaj en Kanado akceptis infanojn el indiĝenaj familioj. Ĉi tio havis grandan influon sur akiron de indiĝena lingvo. Infanoj perdis valorajn jarojn, en kiuj ili havus ĉiutagan vivon hejme kun siaj gepatroj kaj geavoj komunikante al ili en ilia lingvo. Hejmo estas loko, kie lingvokapablo de infanoj kreskas kaj progresas, kaj kie infanoj akiras diversajn parolmanierojn por esprimi homajn travivaĵojn. Kio perdiĝos? Tro multe, de ĉiutaga lingvaĵo por instrukcioj, ŝercoj kaj receptoj, ĝis rita lingvaĵo por preĝoj, ceremoniaj paroloj kaj rakontoj pri prauloj.

Jen du ekzemploj de partoprenantoj en ĉi tiu defio, kiuj alŝutis siajn filmetojn al Jutubo. Jackelyn Seitcher, parolanto de la nuĉanula lingvo [11] [angle k.a.], eldiras vortojn, akceptinte la defion.

Monica Peters utiligis ĉi tiun okazon por montri tradukojn de verkoj el la mohoka lingvo [12] [eo]. Kaj nun ŝi defias membrojn de la fejsbuka grupo “Keeping the Kanien'kéha language Strong [13]” [“Tenu la mohokan lingvon forta”], gvidantojn kaj instruistojn de la komunumo, kaj studentojn, kiuj ĵus komencis paroli la lingvon.

Haveblas aliaj filmetoj kolektitaj en la blogo “News From Native California [14]” [“Novaĵoj el la indiĝena Kalifornio”] [angle].

Konwennenhon Marion Delaronde ankaŭ afiŝis sian filmeton [15] en la grupo por parolantoj de la mohoka lingvo. Defiita de Kehte Deer, ŝi entuziasme plenumis la taskon kaj post alŝuto de sia filmeto esprimis siajn pensojn:

Already I think I heard all the languages from different nations. I have to tell you all that all your languages are so beautiful. Always speak your own languages if you can. It’s hopeful. I want to encourage all of you to continue to learn, continue to teach other and to really put your life into it, speaking. I’m so happy that I can speak Mohawk. I’m not fluent, a lot is still missing, but I want to thank everyone who has recorded themselves for this challenge, because you inspired me.

Mi jam kredas, ke mi aŭdis ĉiujn lingvojn el diversaj landoj. Mi devas diri al vi ĉiuj, ke ĉiuj viaj lingvoj estas belegaj. Laŭeble ĉiam parolu vian propran lingvon. La afero estas esperplena. Mi volas kuraĝigi vin ĉiujn daŭre lerni, daŭre instrui al aliaj kaj efektive paroli vian lingvon dum via tuta vivo. Mi estas tre feliĉa, ke mi povas paroli la mohokan lingvon. Mi ne povas paroli ĝin flue, ankoraŭ estas multaj mankoj, sed mi volas danki vin ĉiujn, kiuj filmis sin por ĉi tiu defio, ĉar vi inspiris min.