See all those languages up there? We translate Global Voices stories to make the world's citizen media available to everyone.

“Malami ne estas ago de homoj”: Rete vivas vortoj de murdita japana ĵurnalisto Kenji Goto

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis en la 7a de februaro 2015.
Ĉiuj ligiloj kondukas al japanlingvaj paĝoj, krom kiam alie notite.]

Kenji Goto raportanta ekster la urbo Kobani, Sirio, en 2014. Ekrankopio el la ĉefpaĝo de SnapcastNews en Jutubo.

Kenji Goto raportanta ekster la urbo Kobani, Sirio, en 2014. Ekrankopio el la ĉefpaĝo de SnapcastNews en Jutubo.

Japana sendependa ĵurnalisto Kenji Goto [Gotoo Kenĝi] [angle k.a.] raportis konfliktojn en Mezoriento kaj Afriko, antaŭ ol li estis murdita de “ISIS[eo] en Sirio la 30an de januaro 2015.

Antaŭ ol li estis kaptita kaj murdita, Goto plenigis sian retpaĝaron “Independent Press” [“Sendependa eldonejo”] per pensoj pri siaj spertoj dum raportado en la tuta mondo. Li skribis pri sia vojaĝo al Sinajo en julio 2014. La artikolo titolita “Ĉu esti aŭ ne esti” probable malkovros al vi, kial li laboris kiel ĵurnalisto:

[To be or not to be]
世界各地で、なぜ、こうも衝突が絶えないのだろう?
その一方で、全世界中にに漂うグローバル化の疲れや失望-「私たちには正直わからない」「私たちだけは安全なはず・・・」「自分の家族が一番大事」といったある種開き直った意識。
“What can I do?”

Kial sinsekve okazas kaj ne ĉesas konfliktoj tra la tuta mondo?
Aliflanke, en la tuta mondo ŝvebas laciĝo kaj malespero pro tutmondiĝo. Inter homoj aperas ĉi tiaj pensoj kun iuspeca sinpravigo: “Honeste dirite, kompreni la aferon superas nian kapablon”, “Almenaŭ ni estas sekuraj…”, “Plej grava estas mia familio.”
Mi demandas min: “Kion mi povas fari?” 

Eĉ antaŭ ol Japanio sendis sian defendkorpuson al Irako por helpi rekonstruadon de la lando [angle k.a.] en januaro 2004, Goto jam komencis aperigi siajn artikolojn en sia retpaĝaro el Irako en novembro 2003.

Goto klarigis, kial li pensas, ke estas grave labori en Irako kiel japana ĵurnalisto.

自衛隊を送っているというのに、国民はイラクの実情を知る機会がなくなっていく。材料がなくて、どうやって延長の是非や撤退するか否かの議論を進めていくのか?
イラクは現在進行形だ。「ベルリンの壁崩壊」のような一言で記される史実ではなく、日本の戦後と同じように、戦争-占領-復興(新国家建設)というひとつのサイクルだ。歴史が今生まれていっているのに、それを映像で記録しておきたい、書き記しておきたいと思わないのだろうか。われわれは、過去の記録映像を見て人間の歴史を考察したり、歴史から学んだり、感嘆したり、するのではないか。それが、われわれが後の時代に生きる子どもたちに残してあげられるものではないか。

Malgraŭ la fakto, ke la japana registaro sendis sian defendkorpuson al Irako, japanaj civitanoj pli kaj pli perdas okazon informiĝi, kio fakte okazas en Irako. Se ni ne havas informojn, kiel ni diskutu pri retiriĝo aŭ restado de la korpuso?
Irako nun ŝanĝiĝas. Oni ne povas priskribi ĝin unuvorte kiel historian eventon kiel la falo de la Berlina Muro. Irako nun estas en la procedo milito-okupado-rekonstruado (konstruado de nova lando), same kiel Japanio post la dua mondmilito.
Historio nun naskiĝas. Ĉu oni ne deziras registri ĝin per filmoj aŭ skriboj? El filmoj registritaj en la pasinteco, ni pripensas homan historion, lernas el historio aŭ miras, ĉu ne? Tio estas io, kion ni povas postlasi al la estontaj generacioj, ĉu ne?

Post kiam la enlanda milito eksplodis en Sirio en 2011, Goto vojaĝis al la lando por intervjui loĝantojn en la milita zono. Goto en sia retpaĝaro raportis jene:

街に残るスンニ派の住民と出会いました。
電気や水道を止められ、わき水をくみ、廃材やまきで火をおこし生活していました。
この男性は、妻や子どもを遠くの街に避難させ、家や家畜を守るために、ひとり街に残ったと言います。
「ヘリコプターがこない時に水をくむ。
畑仕事をしているだけなのに攻撃される。」
子供たちが国外に逃れ、家族がばらばらになってしまったと嘆く夫婦もいました。
「こんな生活、もう限界です。
皆追い出されて、息子たちは国外へ逃げました。」

Mi renkontis sunaismajn loĝantojn, kiuj restis en la urbo.
Oni haltigis provizon de elektro kaj akvo. Pro tio ili devis ĉerpi akvon el fonto kaj fari fajron per rubligno aŭ brulligno.
Ĉi tiu viro rifuĝigis siajn edzinon kaj infanojn al fora urbo. Li decidis resti sola en la urbo por protekti siajn domon kaj dombestojn. Li diris:
“Ni ĉerpas akvon, kiam milithelikoptero ne estas en nia vido. Oni atakas nin, kvankam ni nur kultivas kampon.”
Iu geedza paro malĝojas, ke la familio disiĝis. Iliaj infanoj rifuĝis eksterlanden. Ili diris:
“Ni ne povas plu elteni ĉi tiun vivon. Oni forpelis nin ĉiujn, kaj niaj filoj rifuĝis eksterlanden.”

Goto ankaŭ priskribis, kiel sirianoj provas protekti sin:

政府軍は、戦車中心の地上戦から戦闘機による空爆に戦いの方法を大きく転換。兵士たちの姿は街から消え、基地の中から迫撃砲で周辺の町や村を攻撃する。24時間、東西南北で砲撃音や空爆の音が続く。
「一枚ではない」と揶揄される自由シリア軍。町や村あるいは家族や親戚といった小さな単位でグループを構成し、血の結束の強さと信仰心にもとづくまとまりの良さは政府軍とは違った独特の結束強さがある。しかし、彼らの戦いは「進軍する」というものではない。任務は、あくまでも自分の町や村を「守る」ことなのだ。

La registara armeo ŝanĝis taktikon – ĝi ĉesigis surteran atakon per tanko kaj komencis aeratakon per batalaviadilo. Soldatoj retiriĝis el la urbo kaj atakas ĉirkaŭajn urbojn kaj vilaĝojn el la militbazo per bombokanono. Dudek kvar horojn ĉiutage aŭdiĝas sonoj de bombardoj kaj aeratakoj el ĉiuj direktoj.
Oni mokas la Liberan Sirian Armeon: “Ili ne akordas inter si.” La Libera Siria Armeo konsistas el malgrandaj grupoj kiel samurbanoj, samvilaĝanoj, familianoj aŭ parencoj, kaj ili estas forte ligitaj per sango kaj kunagantaj surbaze de komuna kredo. Ilia ligiteco estas forta, malsame kiel en la registara armeo. Kaj ilia celo ne estas antaŭenmarŝi, sed protekti sian urbon aŭ vilaĝon.

En la milita zono, Goto devis alfronti mortojn de siaj amikoj tieaj. Li esprimis, kiom li estis malĝoja:

なぜ、彼らは死ななくてはならなかったのか?希望の光射す未来と無限の才能を持っていたのに。これから好きな女性ができて、結婚して、子どもを産み、家族を持てる十分な機会があったはずなのに。戦いに疲れ果てた人たちは口々に言う。「死んだ者は幸いだ。もう苦しむ必要はなく、安らかに眠れる。生きている方がよっぽど悲惨で苦しい」と。皮肉だが、本音だ。[…]
そして、ハムザ。戦争孤児や貧しい家庭1,000世帯に、毎朝パンを届ける慈善団体を切り盛りする天才肌の若者だった。7月10日、空爆の犠牲になった。
彼らは、いつも笑顔でこちらの頼みを聞いてくれた。一緒にお茶を飲み、甘いお菓子を食べた。感謝のしるしに日本製の時計を、コンデジを、プレゼントした。戦時下では、プレゼントできること自体が嬉しいものだ。
世界各地の紛争地帯で、私の仕事を手伝ってくれた人たちが、もう何人亡くなっただろうか?
でも、私はまだ生きている。生きて自国に戻り、「伝える」仕事に集中することができる。
彼らが死ぬなどと真にイメージしたことは正直なかった。
鮮烈に蘇る(在腦帶中可以清楚回憶起)彼らの優しい笑顔。
ボー然としたところで、「なぜ?」と考えたところで、彼らはもう戻って来ない。
どうか、神様。彼らに安らかなる日々をお与えください。

Kial ili devis esti mortigitaj? Ili havis esperplenan estontecon kaj senliman kapablon. Ili havus la okazon renkonti amatinon, edziĝi al ŝi, havi infanojn kaj vivi kun la familio. Homoj laciĝis de la milito kaj diras: “Feliĉaj estas mortintoj. Ili jam ne suferos kaj pace dormos. Vivi estas multe pli mizere kaj kruele”. Ĉi tiuj vortoj estas ironiaj, sed sinceraj. […]
Kaj ankaŭ estis Hamza. Li estis saĝa junulo kaj mastrumis bonfaran organizon, kiu liveris panon ĉiumatene al milo da militorfoj kaj malriĉaj familioj. La 10an de julio aeratako forprenis lian vivon.
Ili ĉiam plenumis mian peton kun rideto. Ni kune trinkis teon kaj manĝis dolĉaĵojn. Por danki ilin, mi donacis brakhorloĝon kaj ciferecan fotileton fabrikitajn en Japanio. Dummilite, estas ĝoje havi okazon donaci ion al iu.
En militaj zonoj tra la tuta mondo, kiom da homoj, kiuj helpis min en mia laboro, jam pereis?
Sed mi ankoraŭ vivas. Mi povas vivante reveni al mia hejmlando kaj dediĉi min al mia laboro — raportado.
Mi ja neniam imagis, ke ili estos mortigitaj.
Mi klare memoras ilian mildan rideton.
Kiom ajn mi ŝokiĝos, kiom ajn mi demandos min “kial?”, ili neniam revenos.
Dio, donu pacon al ili. 

Propraokule vidinte multajn malĝojajn aferojn, Goto pepis en decembro 2010, ke ĉio, kion li povas fari, estas daŭre labori kiel ĵurnalisto:

Ni ne bezonas larmojn, kiam ni surloke kolektas informojn. Ni nur devas klare registri tion, kion ni vidas, kaj raporti homajn stultecon, malbelecon, maljustecon, malĝojon kaj vivdanĝeron. Sed doloro estas tamen doloro. Mia koro turmentiĝas. Mi devas voĉe komprenigi tion al mi – se ne, mi ne povus daŭrigi mian laboron.

Post la morto de Goto, unu el liaj pepaĵoj estis plusendita ĉirkaŭ 40 000 fojojn por rememorigi lian laboron en Mezoriento kaj lian kredon al paco: 

Fermu la okulojn kaj eltenu. Se ni koleriĝos, kriegos, ĉio finiĝos vane. Ĉi tio estas preskaŭ preĝo. Malami ne estas ago de homoj, juĝi estas laboro de Dio – tion mi lernis de arabaj fratoj.

Komenci konversacion

Aŭtoroj, Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bv. respekti al la aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.