Tanzanio: Lerneja instruado ne en la angla, sed en la svahila

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 24-an de februaro 2015. Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj, krom kiam alie notite, kaj ĉiuj ligitaj fejsbukaj artikoloj estas malfermitaj ne por ĉiuj.]

Lernejanoj en Arusha, Tanzanio. Foto publikigita de Colin J. McMechan, uzanto de Flicker, laŭ la permesilo de Krea Komunaĵo.

Lernejanoj en Arusha, Tanzanio. Foto publikigita de Colin J. McMechan, uzanto de Flicker, laŭ la permesilo de Krea Komunaĵo.

Tanzanio decidis fari historian ŝanĝon: ĝi forlasos la anglan kaj anstataŭigos ĝin per la svahila [eo] kiel instrulingvo en lernejoj.

La nova eduksistemo lanĉita de la prezidanto Jakaya Kikwete la 13-an de februaro 2015 laŭ la Nacia Perspektivo 2025 ankaŭ longigos bazan edukadon de 7 jaroj ĝis 11 jaroj, donos senpagan edukadon en elementaj kaj mezaj lernejoj kaj abolos ŝtatajn ekzamenojn en elementaj lernejoj.

Ĉi tio ŝajne estas la unua fojo, ke afrika lando instruos lernejanojn je ĉiuj niveloj ne en fremda lingvo, sed en afrika lingvo.

Pri ĉi tiu ŝanĝo de instrulingvo, Atetaulwa Ngatara, la vic-direktoro pri politiko en la Ministerio pri Eduko kaj Metia Trejnado, diris, ke la angla estos daŭre instruata kiel lernobjekto, sed ne estas necese, ke ĉiuj lernobjektoj estu instruataj en la angla, por ke studentoj lernu la anglan.

Oliver Stegen, germandevena svahilparolanto kaj lingvistika konsilanto de Lingva Disvolvado en la neprofitocela organizaĵo SIL Internacia, afiŝis en Fejsbuko artikolon pri ĉi tiu politika ŝanĝo. Ĝi elvokis diversajn reagojn.

Nancy Petruzzi Maurer ŝercis:

“Goood mauning teacha!” No more

Ne plu “Guud mooning tiĉa!”

Paul A Kijuu komentis en la svahila, ke la angla ŝanĝis intelektulojn en robotojn.

Kwa upande wangu, Oliver Stegen mimi naona hii ni hatua nzuri sana. Shida yetu ni kulalamika. Elimu inapaswa itolewe kwa lugha inayoeleweka kwa mtumiaji. Kiingereza hakitusaidii zaidi ya kutufanya maroboti. Wasomi wetu hawafikiri kwa kujitegemea kwa sababu hakuna walichojifunza wanachokielewa.

Miaflanke, Oliver Stegen, mi pensas, ke ĉi tio estas tre bona paŝo. Estas malfacile por ni plendi. En edukado oni devas uzi lingvon, kiun la uzantoj komprenas. La angla ne helpas nin krom ŝanĝi nin en robotojn. Niaj intelektuloj ne pensas sendepende, ĉar ili ne komprenas, kion ili lernis.

Vera Wilhelmsen diris, ke ne ĉiuj bezonas iri al universitato, sed ĉiuj rajtas ricevi bonan bazan edukon:

I think it is important to consider what kind of basic education will benefit the most people. It is clear that per today not very many people make it to secondary school, and even fewer graduate from it. There is a problem when neither students not teachers are equipped to make the switch from Swahili to English in secondary school. Of course we have to watch for the effects, but I also do think it is a good step forward. Not everyone needs to go to university, but everyone deserves a good basic education!

Mi pensas, ke estas grave konsideri, kia baza edukado profitigos plej multe da homoj. Estas klare, ke hodiaŭ ne tre multaj homoj eniras en mezlernejojn kaj eĉ malpli multaj homoj finas ilin. Se en mezlernejoj nek lernantoj nek instruistoj pretas ŝanĝi la lingvon de la svahila al la angla, tio estas problemo. Kompreneble ni devas ekzameni efikojn, sed mi ankaŭ ja pensas, ke ĉi tio estas bona progreso. Ne ĉiuj bezonas iri al universitato, sed ĉiuj rajtas ricevi bonan bazan edukon!

Sed ne ĉiuj akceptis la novan eduksistemon. Steve Nicolle rimarkigis unu eblan efikon de la nova politiko:

I suspect one effect of this legislation will be an increase in enrollments in private schools that continue to offer tuition in English. Keep an eye open for politicians opening new English medium schools in the near future!

Mi suspektas, ke unu el la efikoj de ĉi tiu leĝo estos multiĝo de lernantoj en privataj lernejoj, kiuj daŭre instruos en la angla. Atente observu kaj trovu politikistojn, kiuj baldaŭ konstruos novajn anglalingvajn mezlernejojn!

Elly Gudo konsentis kun Steve Nicole, argumentante, ke ĉefe politikistoj profitos el ĉi tiu politiko:

I totally agree with Steve Nicolle. Having lived in Tanzania, I can tell you for sure that politicians are the highest beneficiaries of this new policy. Majority of Tanzanian middle and all upper classes who have identified with the global village will do anything to take their children to English Medium Schools. The common man's child will then be highly disadvantaged when it comes to University admission and by extension job acquisition. After 2 decades, the country will be highly classified. Tanzania needs a French-type Revolution in many facets.

Mi tute konsentas kun Steve Nicolle. Loĝinte en Tanzanio, mi klare povas diri al vi, ke politikistoj plej profitos el ĉi tiu nova politiko. La plejmulto de la meza klaso kaj la tuto de la alta klaso de Tanzanio, kiuj simpatias al “tutmonda vilaĝo”, faros ĉion por sendi siajn infanojn al anglalingvaj mezlernejoj. Infanoj de ordinaraj homoj suferos gravan malavantaĝon, kiam venos al ili la tempo eniri en universitaton kaj poste trovi laboron. Post dudeko da jaroj, la lando estos severe dividita en klasojn. Tanzanio bezonas francstilan revolucion je diversaj facetoj.

Kontraŭante la politikon, Muddyb Mwanaharakati diris jene en la svahila:

Oliver Stegen usichekelee. Wametia siasa ndani yake. Watoto zao wanasoma international schools. Sisi akina kajamba nani tutasoma zilezile S.t vichochoroni ili tubaki na Kiingereza chetu cha ya, ya, yes no yes no. Wakati watoto wao wanamwaga ngeli ya maana. Sijaifurahia hatua hii. Kwetu bado sana Oliver hata matangazo na sehemu nyingi ya masuala ya serikali yapo Kiingereza.

Oliver Stegen, ne ridindigu tion. Ili nur politikigis la temon. Iliaj infanoj lernas en internacia lernejo [kie la instrulingvo estas la angla]. Ni, malriĉuloj, daŭre lernos tute same en la “sankta subĉiela lernejo” kaj ni daŭre nur parolas anglaĉe “ya, ya, yes no yes no” [“jes, jes, jes ne jes ne”], dum iliaj infanoj elbuŝigas sencohavajn vortojn. Ĉi tiu paŝo ne kontentigas min. Ankoraŭ restas ĉe ni multaj problemoj, Oliver. Eĉ publikaj anoncoj kaj registaraj informoj en multaj lokoj ankoraŭ estas en la angla.

Josephat Rugemalira rimarkigis, ke la nova politiko estas ne tiel radikala, kiel homoj opinias:

You need to read carefully what the policy says: it says Swahili will be used at all levels and ALSO says English will be used at all levels (that means including primary level). So my interpretation is that the only NEW thing made possible by such statements is that it is possible now for some people to establish Swahili medium secondary schools, and it is now official that local government authorities can convert existing primary schools to become English medium.

Vi bezonas atente legi, kion diras la politiko: ĝi diras, ke la svahila estos uzata je ĉiuj niveloj, kaj ANKAŬ diras, ke la angla estos uzata je ĉiuj niveloj (ĉi tio signifas, inkluzive de elementlerneja nivelo). Do, laŭ mia kompreno, unusola NOVA afero ebligita de la proklamo estas, ke nun eblas por kelkaj homoj establi svahillingvajn mezlernejojn, kaj ke nun estas oficiale, ke lokaj registaraj instancoj povas konverti jam ekzistantajn elementajn lernejojn en anglalingvajn mezlernejojn.

Kontraŭ la sama artikolo afiŝita en Trending Kenya [Tendenca Kenjo], Margaret Njeru klarigis, ke la nova sistemo ne forpelos fremdajn aŭ duajn lingvojn, sed metos ilin en la ĝustan lokon en la lernoprocedo:

Indeed, bold and in the right direction. Education is about development, and that development can only come through a language a people make sense of. The world over, none of the so-called developed economies operates in a foreign language, and the use of the former colonial languages in many African countries has definitely contributed to the marginalization of the majority in the development process. If we have to define “our” development path, then the language choice must go hand-in-hand with it. And this does not in any way mean kicking out the foreign (or second languages), rather putting them in their appropriate place in the learning process.

Vere, brava kaj ĝustadirekta sistemo. La esenco de edukado estas disvolvado, kaj la disvolvado povas okazi nur per lingvo, kiun la popolo komprenas. En la tuta mondo, neniu el la tiel nomataj evoluintaj ekonomioj funkcias en fremdaj lingvoj, kaj la uzado de ekskoloniaj lingvoj en multaj afrikaj landoj klare kontribuis al marĝenigo de la plejmulto en la procedo de disvolvado. Se ni bezonas difini “nian” vojon de disvolvado, tiam la elekto de lingvo devas iri man-en-mane kun ĝi. Kaj ĉi tio neniel signifas forpeli fremdajn (aŭ duajn) lingvojn, sed meti ilin en la ĝustan lokon en la lernoprocedo.

Kwame Aboagye diris, ke estas tempo, ke afrikanoj parolu siajn lingvojn:

It is about time that our African countries should speak our own dialects such as Twi, Yoruba, Swahili and Mandingo. English wasn't our original language in the first place and we need to wake-up and go back to our principals with pride.

Estas tempo, ke niaj afrikaj landoj parolu niajn proprajn dialektojn kiel la tvia, la joruba, la svahila kaj la mandinga. La angla ne estis nia origina lingvo kaj ni bezonas vekiĝi kaj fiere reiri al niaj principoj.

Chirstina Higgins diris, ke la ŝanĝo estas monumenta, sed ĝi enhavas sufiĉe grandajn defiojn:

What good news indeed. Now the big test will be how to transition to Swahili in terms of materials, exams, and more. Despite challenges, this shift is truly monumental.

Ja kia bona novaĵo! Nun la demando estos kiel transiri al la svahila, koncerne al instrumaterialoj, ekzamenoj kaj tiel plu. Malgraŭ la defioj, ĉi tiu ŝanĝo estas vere monumenta.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.