- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

UN: Junuloj volas partopreni en la konstruado de paco

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Junuloj, Lingvo, Milito kaj konflikto, Unuiĝitaj Nacioj (UN)

Junulara organizo lanĉis peticion al Unuiĝintaj Nacioj por akiri pli vastan partoprenon de junuloj en nacia kaj internacia klopodoj pri konstruado de paco. Junaj esperantistoj kunlabore kun ili provizis tradukojn kaj disvastigas la peticion.

En la retejo Esperanto Bilinguismo Suficiente [1] Fernando Maia, Komisiito pri Eksteraj Rilatoj de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), raportas [2]:

TEJO-membroj jam aperigis tradukojn en Esperanton, la portugalan, la ĉinan kaj la francan, ĉiuj akceptitaj de UNOY Peacebuilders, kiuj cetere elektis Esperanton kiel sian duan laborlingvon en tiu peticia agado. Tio estas malofta okazo en kiu neesperantista organizo akceptas agadi oficiale pere de la internacia neŭtrala lingvo kaj agnoskas la gravecon uzi aliajn naciajn lingvojn krom la angla.

En la peticio [3] ĉe change.org, en kiu esperanta teksto troviĝas tuj sub la angla teksto, la junulara organizo UNOY [4] alvokas precipe:

Junuloj estas la plimulto de la loĝantaro en plimulto da landoj tuŝitaj de armitaj konfliktoj, kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj agnoskas, ke ili estas misproporcie tuŝitaj de perfortaj konfliktoj. Malgraŭ tio, al la junularo ne estas donita la ŝanco por engaĝiĝo ĉe decidantoj pri aferoj de paco kaj sekureco.

La peticio [3] jam kolektis 770 subskribojn je la 9-a de majo. Oni atendas 230 pliajn subskribojn por atingi 1000.