La Kamboĝa Centro pri Homaj Rajtoj lanĉis portalon por dokumenti la atencojn kontraŭ homaj rajtoj, spertitajn de kamboĝaj ĵurnalistoj. La kamboĝa konstitucio garantias liberecon de parolo sed ĵurnalistoj ankoraŭ estas turmentataj kaj mortigataj, precipe tiuj, kiuj raportas pri la misuzoj faritaj de lokaj funkciuloj kaj komercaj profitoj rilataj al potenculoj.