Birmo: Memfoto-kampanjo disvastigas interreligian toleremon kaj etnan diversecon

Foto el la fejsbuka paĝo de la kampanjo #myfriend

Foto el la fejsbuka paĝo de la kampanjo #myfriend.

La memfoto-kampanjo en Birmo disvastigas toleremon kaj amikecon tra la lando, kie multiĝas okazoj de malamparolo, diskriminacio kaj intergenta perforto.

La fejsbuka kampanjo estas gvidata de junularo el Jangono, la plej granda urbo en la lando. Ĝi komenĉiĝis en la lasta aprilo kaj alvokas la publikon pozi por memfotoj kun siaj amikoj, kiuj apartenas al malsamaj etnoj aŭ religioj.

La kampanjo uzas la krad-etikedojn #myfriend [mia amiko] kaj #friendshiphasnoboundaries [amikeco havas neniajn limojn].

Ekde 2012, daŭre okazas kolizioj inter budhanoj kaj minoritataj islamanoj en la centra, okcidenta kaj la norda partoj de Birmo, inkluzive de la urbo Meikhtila en Centra Birmo, kie la domoj de komunumoj kaj de budhanoj kaj de islamanoj estis forbruligitaj kaj miloj da homoj estis forpelitaj. La plej serioza intergenta perforto okazis en oktobro 2012 en la subŝtato Raĥine en Okcidenta Birmo, kie rohinĝoj-islamanoj daŭre loĝas en rifuĝejoj proksime de la urbo Sitŭe. La registaro de Birmo konsideras la rohinĝojn kontraŭleĝaj enmigrintoj.

Samtempe, retaj malamparoloj kaj molestoj disvastiĝis en sociaj retoj de Birmo, kreante la atmosferon de netoleremo kaj rasismo.

Sube estas kelkaj fotoj el la kampanjo #myfriend, kiuj pruvas, ke la popolo en Birmo, precipe la junularo, decidis fini malamon, montrante respekton kaj amikecon.

Han Seth Lu, budhano, alŝutis sian foton kun sia islamana amikino:

Mi estas budhano kaj mia amikino estas islamano

Mi estas budhano kaj mia amikino estas islamano. 
Mi estas knabo kaj ŝi estas knabino. 
Ni estas malsamaj, sed ni akceptas unu la alian. 
Vivo ne estas eterna, ĝuu ĝin ĝuste nun, 
ĉar amikeco havas neniajn limojn.

Rody Dim, kristano, kundividas sian foton kun budhana amikino el Tajlando:

Mi estas kristano/birmano_etna ĉin kaj mia amikino estas budhano/tajo

“Mi estas kristano/birmano — etna ĉin kaj mia amikino estas budhano kaj tajo.”

Su Yadanar Myint, islamano, estas fiera pri sia amikeco kun siko:

Li estas siko kaj mi estas islamano

Li estas siko kaj mi estas islamano. 
Sed ni estas amikoj. 
Kvankam ni havas malsamecojn, 
ni kundividas niajn proprajn opiniojn kaj kredojn, 
ni akceptas kaj respektas niajn malsamajn identecojn, 
ĉar amikeco havas nenian kialon 
kaj neniajn limojn. 
Do, ni amikiĝu kaj pacigu nian mondon per amo. 

1 komento

  • Tiu artikolo estas naiva. Ŝajnas ke tiuj junoj ne konas sian propran religion. Miaflanke, mi ne plu zorgas pri la religio. Sufiĉas legi la komencon de la Libroj por scii ke la scienco tute kontraŭdiras per pruvoj. Do, ĉar mi havas simplan kaj logikan penson en malsimpla korpo, mi nur zorgas pri la individua libereco. Mi rigardis ĉu la Libroj kongruas kun la libereco. Mi vidis ke ne. Do, mi ĵetis tiujn stultaĵojn kun la akvo de la banujo. Ĝis!

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.