La perua edukministerio oficialigas 24 indiĝenajn alfabetojn

Alumnos nivel inicial. Comunidad asháninka de Pamaquiari. Foto en Flicker del usuario Global Humanitaria (CC BY-NC-ND 2.0).

Infanĝardenaj studentoj. Ashaninka komunumo en Pamaquiari. Foto en Flickr de uzanto Global Humanitaria (CC BY-NC-ND 2.0).

En Peruo la alfabetoj de 24 indiĝenaj lingvoj estis oficialigitaj kiel rezulto de komunaj klopodoj de la edukministerio kaj multaj indiĝenaj komunumoj. La dokumentoj estis adoptitaj per konsento kaj estos uzataj por helpi konservi kaj plibonigi la uzadon de tiuj lingvoj, kaj en iliaj skribaj kaj en parolataj formoj.

De ese modo, los 24 alfabetos deberán ser usados por las entidades públicas cuando tengan que emitir información escrita dirigida a esos grupos étnicos, en concordancia con lo dispuesto también por la Ley 29735 que regula el uso, preservación, desarrollo, recuperación, fomento y difusión de las lenguas originarias del Perú.
[…]
De esa manera, se respeta el derecho de los niños y adolescentes a recibir educación en su lengua materna. Está comprobado que así aprenden mejor porque se sienten más motivados y porque se respeta su identidad cultural, fortaleciéndose su autoestima.

Tiel, ĉi tiuj 24 alfabetoj devus esti uzataj de publikaj entoj ĉiufoje kiam ili devas distribui skribajn informojn adresitajn al ĉi tiuj etnoj, kiel ĝi estas establita de la Leĝo 29735 , kiu reguligas la uzadon, konservadon, disvolviĝon, reakiron, kreskigadon kaj disvastigon de la indiĝenaj lingvoj de Peruo.
[…]
Tiamaniere oni respektas la rajton de infanoj kaj adoleskantoj por esti edukataj en sia propra gepatra lingvo. Estas pruvite, ke tiel ili povas lerni pli bone, ĉar ili sentas sin pli motivataj, ilia kultura identeco estas respektata kaj ilia memestimo plifortiĝas.

Kiel kutime, Twitter ripetis la novaĵon:

La edukministerio oficialigas la alfabetojn de 24 indiĝenaj lingvoj, kiuj estos uzataj de ĉiuj publikaj entoj.

Peruo rekonas 24 indiĝenajn alfabetojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.