Ni ne permesos al vi militi: Leĝpropono pri nacia sekureco kaŭzis manifestaciojn landskale en Japanio

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis en la 1a de septembro 2015.]

Manifestacio kontraŭ la leĝpropono pri nacia sekureco.

Manifestacio kontraŭ la leĝpropono pri nacia sekureco. Afiŝoj legiĝas “Ni ne permesos al vi militi” kaj “Abe eksiĝu.” Ekrankopio el la oficiala kanalo de FNN en Jutubo.

Dekoj da miloj da homoj denove kolektiĝis en la centro de Tokio la 30an de aŭgusto por protesti kontraŭ pridisputata leĝaro, kiu permesus al Japanio partopreni en militaj operacioj kun aliaj landoj kiel Usono.

La nova leĝaro pri nacia sekureco, kiu povas esti kontraŭkonstitucia en la strikta senco, malakordas kun la spirito de Artikolo 9 de la japana “Paca Konstitucio” proklamita post la dua mondmilito.

La Ĉambro de Deputitoj en Japanio aprobis la leĝproponon frue en aŭgusto, kaj la Ĉambro de Konsilantoj laŭŝajne aprobos ĝin oficiale en la 27a de septembro.

Manifestacio kontraŭ la leĝpropono pri nacia sekureco. Afiŝoj legiĝas “Ni ne permesos al vi militi” kaj “Abe eksiĝu.” La oficiala kanalo de FNN en Jutubo. [La filmeto jam ne videblas. Ĉi tiu kanalo ĉesis elsendi ordinarajn novaĵojn en la fino de aŭgusto.]

Organizantoj afiŝis la kunvenon kiel la plej grandan manifestacion kontraŭ la leĝpropono, kaj laŭtakse 120 000 protestantoj plenigis la stratojn antaŭ la japana parlamentejo en la centro de Tokio.

Tviteraĵo de japana ĵurnalisto Ryuji Morita  [Rjuĵi Morita] kaptis la scenon:

Speciala fotoraporto de la ĵurnalo Mainichi [Mainiĉi]:
Homoj ĉirkaŭas la japanan parlamentejon kriante “kontraŭ la leĝpropono pri nacia sekureco!”
【Filmeto】Nepre spektu ankaŭ la scenon filmitan de sur helikoptero!

SEALDs (Students Emergency Action for Liberal Democracy -s) [Studenta Urĝ-Agado por Libero kaj Demokratio -j] ankaŭ afiŝis bildojn de la protestado, taksante la nombron de la ĉeestantoj je 350 000:

Ĉirkaŭ 350 000 homoj partoprenis en la protestado hodiaŭ! Mirinde!

SEALDs estas organizo gvidata de studentoj. Ĝi aperis dum ĉi tiu unu jaro, ĉefe kun la celo kontraŭstari al laŭpercepte dekstraj politikoj de la koalicia registaro gvidata de la ĉefministro Shinzo Abe [Ŝinzo Abe]. Tiuj, kiuj diras ke 350 000 homoj partoprenis en la manifestacio, verŝajne kalkulas ankaŭ homojn, kiuj partoprenis en aliaj manifestacioj tra la tuta Japanio, ĉiuj organizitaj samtage en la 30a de aŭgusto.

30 000 homoj protestis en Osaka.

Eĉ en la fora provinca urbo Tokushima [Tokuŝima] protestantoj manifestaciis:

Mi renkontis manifestacion en Tokushima! Mi havas tempon antaŭ la laboro, do, mi partoprenu!

Estas malfacile kalkuli la manifestaciojn tutlande okazintajn, ĉar ili ne estis protestadoj nur de junuloj marŝantaj en japanaj urboj:

Ĉi tiu foto larmigas min.

Ĝenerale, protestantoj diras, ke ili kontraŭas la provon aboli aŭ ĉirkaŭiri Artikolon 9 de la Konstitucio de Japanio, kiu klare malpermesas al Japanio militi.

Por eviti longedaŭran proceduron por konstitucia revizio, kiu influus la rezulton de la venontjara elektado de la Ĉambro de Konsilantoj, la koalicia registaro provis “redifini” militan deplojon per esprimoj iel akordigeblaj kun la Paca Konstitucio de Japanio.

Artikolo 9 de la Konstitucio de Japanio malpermesas militon kiel rimedon por solvi internaciajn konfliktojn, tamen la japana registaro sub Shinzo Abe diras, ke la lando devas havi la kapablon partopreni en militaj agadoj kun ĉefaj aliancanoj, precipe Usono.

Praktike, kolektiva memdefendo probable signifus, ke Japanio povas plenumi senminigajn operaciojn, deploji siajn Egid-krozoŝipojn por aerdefendo kaj eskorti cisternajn ŝipojn. Kaj estas ankaŭ la ebleco, ke Usono kaj Japanio kunlaboros por gardi teritorion pretendatan de Japanio en la plej okcidenta regiono de la insularo, precipe Senkaku-Insulojn [Diaoyu-Insuloj laŭ Ĉinio, Tiaoyutai laŭ Tajvano], kiujn pretendas ankaŭ Ĉinio kaj Tajvano.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.