[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 18-n de septembro 2015 GMT.]
Frue en aŭgusto 2015 la Ĉambro de Deputitoj de Japanio aprobis la leĝproponojn pri nacia sekureco, kaj la 19-an de septembro ankaŭ la Ĉambro de Konsilantoj aprobis ĝin.
Kaoso regis en la japana parlamentejo preskaŭ la tutan semajnon ekde la 14-a de septembro, kiam la koalicia registaro de la ĉefministro Shinzo Abe [Ŝinzo Abe] komencis procedon por leĝigi la disputatajn proponojn, kiuj permesus al Japanio militi.
Abe jam diris, ke li volas vidi la leĝproponojn aprobitaj de la Ĉambro de Konsilantoj, nome la Supera Ĉambro de la du-ĉambra japana parlamento, plej malfrue en la vespero de vendredo, la 18-an de septembro.
Opoziciaj partioj klopodis por malsukcesigi la planojn de la regantaj partioj, kaj ilin kuraĝigis dekmiloj da manifestaciantoj sur la stratoj tuj apud la parlamentejo en la centro de Tokio.
【New】安保法案、大詰め 与野党が激しく対立、国会前は抗議デモ http://t.co/KG6NSke1ho pic.twitter.com/4F5XqjLZGg
— ハフィントンポスト日本版 (@HuffPostJapan) septiembre 16, 2015
【Nova】La leĝproponoj pri nacia sekureco baldaŭ aprobiĝos. Regantaj partioj kaj opoziciaj partioj arde interbatalas, dum homoj manifestacias antaŭ la japana parlamentejo.
Milito kaj paco
Se aprobita, la leĝaro pri nacia sekureco disvastigos la rolon de la japana defendokorpuso mondskale, kaj permesos al Japanio apliki sian rajton pri kolektiva memdefendo kaj partopreni en militaj operacoj kun aliaj landoj kiel Usono.
Iuj opinias, ke la proponita leĝaro povas esti kontraŭkonstitucia en la strikta senco kaj malakordas kun Artikolo 9 de la japana “Paca Konstitucio” proklamita post la Dua mondmilito.
La registaro komencis la procedon por leĝigi la proponojn en merkredo, la 16-an de septembro. Komence, kunsido de la speciala komitato de la Supera Ĉambro ne povis komenciĝi pro tio, ke protestantaj parlamentanoj blokis la pordojn kiel videblas jene:
Inter la parlamentanoj blokantaj la vojon al la komitatkunsida halo estis multaj virinoj portantaj ĉekape rozkoloran rubandon, sur kiu estis skribite: “Grupo de virinaj parlamentanoj kolerantaj.” Ili kriis “Ne tuŝu min! Ĉesigu seksmolestadon!” por malhelpi la komitatestron aliri al la komitata kunsidejo.
Ne ĉiuj tviteranoj estis simpatiaj:
【緊迫・安保法案】「触るな!セクハラだ!」の警告に鴻池委員長、入室できない状態つづく 元近鉄の石井議員も“冤罪”被害か-産経 http://t.co/yZzCon4CPt セクハラの意味も痴漢との違いも分からない哀れなピンク鉢巻! pic.twitter.com/xN4p8ehbWR — Atsuo Kawasaki (@Atsuo_Kawasaki) septiembre 16, 2015
Laŭ la ĵurnalo Sankei:【streĉiteco pri la leĝproponoj】Minacoj per seksmolestaj akuzoj malhelpadas la komitatestron Konoike [Kounoike] eniri en la komitatan kunsidejon. Ankaŭ komitatano Ishii [Iŝii], iama basbala ludanto de la teamo Kintetsu [Kintecu], ŝajne suferis falsan akuzon.
… Ĉi tiuj kompatindaj rozkolor-rubandulinoj ne konas la signifon de seksmolestado, nek diferencon inter seksa ĝenado en laborejo kaj korpopalpado en homplena trajno!
Parlamentanoj interbatiĝas
Finfine parlamentanoj de la regantaj partioj elpensis ruzan planon por aprobigi la reĝproponojn en la komitato: ili subite malfermis la estraran kunsidon en la komitata kusidejo, por ke ili tuj komencu tie la komitatkunsidon. Trovinte sin trompitaj, parlamentanoj de opoziciaj partioj rapidis al la komitatestro, kaj sekvis bataleto en la kunsidejo.
Opoziciaj partioj provis ĉiujn laŭregulajn taktikojn por prokrasti la komitatan voĉdonon necesan por leĝigi la proponojn. Ili eĉ proponis la malkonfidon kontraŭ la komitatestro Konoike Yoshitada [Yoŝitada], sed vane.
紙面【一面】強行採決再び。安保法案 参院委で可決。野党 内閣不信任案案提出へ。反対聞こえた 野党「引けない」ほか 詳しくは本日(9月18日付)東京新聞朝刊にて。 pic.twitter.com/l8IVRuZc5K — 東京新聞ほっとWeb オフィシャル (@tokyohotweb) septiembre 17, 2015
【Frontpaĝo de la papera eldono】Denove okazis perforta aprobo. Leĝproponoj pri nacia sekureco estis aprobitaj en la komitata kunsido de la Ĉambro de Konsilantoj. Opoziciaj partioj proponos malkonfidon kontraŭ la kabineto. Aŭdinte la popolan voĉon kontraŭ la leĝproponoj, opoziciaj partioj diras: “Ni ne povas retiriĝi.” Pri pliaj detaloj legu en la hodiaŭa (la 18-an de septembro) matena eldono de la ĵurnalo Tokyo [Tokio].
“Japanio proklamis adiaŭon al demokratio”
La viro kun lipharoj en la dekstro de la bildo speciale kaŭzis intereson de multaj japanoj. Tio estas eksa kolonelo Masahisa Sato kaj nun li sidas en la Ĉambro de Konsilantoj kiel membro de la registara partio. Sato gvidis la japanan defendokorpuson en Irako por helpi rekonstruadon de la lando en januaro kaj februaro 2004. Tio estis la unua eksterlanda dislokado de japana armeo post la Dua mondmilito.
Antaŭ la kverelo, Sato uzis Tviteron por plendi pri la laborkondiĉoj en la japana parlamentejo:
夕方からずっと理事会室に缶詰め状態。委員会室に委員長共々移動出来ず。トイレに行くのもバリケード中の野党議員の許可制状態。 — 佐藤正久 (@SatoMasahisa) septiembre 16, 2015
Ekde la vespero daŭre ni estas enfermitaj en la estrara ĉambro kaj ne povas iri al la komitata kunsidejo. Eĉ por iri al necesejo, ni devas peti permeson de la blokantaj parlamentanoj de opoziciaj partioj.
Ne ĉiuj kompatis Sato, nek aliajn parlamentanojn, kiuj suferis ĝenadojn de opoziciaj partioj:
@SatoMasahisa @emi_mumemo わかっているね佐藤正久、すべてあんたらが憲法違反をしているからだよ。
— washiroh (@alexbk09) septiembre 16, 2015
Vi devas scii, Sato Masahisa, ke ĉion kaŭzis via kontraŭkonstitucia ago.
Intertempe, aro da multaj policanoj baris la protestantojn for de la parlamentejo en la centro de Tokio.
しかし、非暴力なデモに対して、この異常でヒステリックな弾圧の絵を作って見せたことは、世界に対しては「日本は民主主義やめます宣言」にしか見えないのでは。 pic.twitter.com/11N93WfrGY
— emi kiyomizu (@kiyomizu5) septiembre 17, 2015
Al la senperfortaj manifestacioj la registaro, tamen, reagis per la subpremo nenormala kaj freneza. La mondo vidos en ĝi la proklamon: “Japanio adiaŭis demokration.