- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ĉu finiĝis la “Paca konstitucio” de Japanio?

Kategorioj: Orienta Azio, Japanio, Civitanaj komunikiloj, Internaciaj rilatoj, Juro, Milito kaj konflikto, Politiko, Protesto, Regado

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 18-n de septembro 2015 GMT.]

Interbatiĝo ekestis en la komitatkunsido de la japana parlamentejo

Interbatiĝo okazis dum la komitatkunsido de la japana parlamentejo. Ekrankopio el la oficiala kanalo de ANN en Jutubo [1].

Frue en aŭgusto 2015 la Ĉambro de Deputitoj de Japanio aprobis la leĝproponojn pri nacia sekureco [2], kaj la 19-an de septembro ankaŭ la Ĉambro de Konsilantoj aprobis ĝin.

Kaoso regis en la japana parlamentejo preskaŭ la tutan semajnon ekde la 14-a de septembro, kiam la koalicia registaro de la ĉefministro Shinzo Abe [Ŝinzo Abe] komencis procedon por leĝigi la disputatajn proponojn, kiuj permesus al Japanio militi.

Abe jam diris, ke li volas vidi la leĝproponojn aprobitaj de la Ĉambro de Konsilantoj, nome la Supera Ĉambro de la du-ĉambra japana parlamento, plej malfrue en la vespero de vendredo, la 18-an de septembro.

Opoziciaj partioj klopodis por malsukcesigi la planojn de la regantaj partioj, kaj ilin kuraĝigis dekmiloj da manifestaciantoj sur la stratoj tuj apud la parlamentejo en la centro de Tokio.

【Nova】La leĝproponoj pri nacia sekureco baldaŭ aprobiĝos. Regantaj partioj kaj opoziciaj partioj arde interbatalas, dum homoj manifestacias antaŭ la japana parlamentejo.

Milito kaj paco

Se aprobita, la leĝaro pri nacia sekureco disvastigos la rolon de la japana defendokorpuso mondskale [6], kaj permesos al Japanio apliki sian rajton pri kolektiva memdefendo kaj partopreni en militaj operacoj kun aliaj landoj kiel Usono.

Iuj [7] opinias, ke la proponita leĝaro povas esti kontraŭkonstitucia en la strikta senco kaj malakordas kun Artikolo 9 de la japana “Paca Konstitucio” proklamita post la Dua mondmilito.

La registaro komencis la procedon por leĝigi la proponojn en merkredo, la 16-an de septembro. Komence, kunsido de la speciala komitato de la Supera Ĉambro ne povis komenciĝi pro tio, ke protestantaj parlamentanoj blokis la pordojn kiel videblas jene:

Inter la parlamentanoj blokantaj la vojon al la komitatkunsida halo estis multaj virinoj portantaj ĉekape rozkoloran rubandon, sur kiu estis skribite: “Grupo de virinaj parlamentanoj kolerantaj.” Ili kriis “Ne tuŝu min! Ĉesigu seksmolestadon!” por malhelpi la komitatestron aliri al la komitata kunsidejo.

Ne ĉiuj tviteranoj estis simpatiaj:

Laŭ la ĵurnalo Sankei:【streĉiteco pri la leĝproponoj】Minacoj per seksmolestaj akuzoj malhelpadas la komitatestron Konoike [Kounoike] eniri en la komitatan kunsidejon. Ankaŭ komitatano Ishii [Iŝii], iama basbala ludanto de la teamo Kintetsu [Kintecu], ŝajne suferis falsan akuzon.

… Ĉi tiuj kompatindaj rozkolor-rubandulinoj ne konas la signifon de seksmolestado, nek diferencon inter seksa ĝenado en laborejo kaj korpopalpado en homplena trajno!

Parlamentanoj interbatiĝas

Finfine parlamentanoj de la regantaj partioj elpensis ruzan planon [11] por aprobigi la reĝproponojn en la komitato: ili subite malfermis la estraran kunsidon en la komitata kusidejo, por ke ili tuj komencu tie la komitatkunsidon. Trovinte sin trompitaj, parlamentanoj de opoziciaj partioj rapidis al la komitatestro, kaj sekvis bataleto en la kunsidejo.

Opoziciaj partioj provis ĉiujn laŭregulajn taktikojn por prokrasti la komitatan voĉdonon necesan por leĝigi la proponojn. Ili eĉ proponis la malkonfidon kontraŭ la komitatestro Konoike Yoshitada [Yoŝitada], sed vane.

【Frontpaĝo de la papera eldono】Denove okazis perforta aprobo. Leĝproponoj pri nacia sekureco estis aprobitaj en la komitata kunsido de la Ĉambro de Konsilantoj. Opoziciaj partioj proponos malkonfidon kontraŭ la kabineto. Aŭdinte la popolan voĉon kontraŭ la leĝproponoj, opoziciaj partioj diras: “Ni ne povas retiriĝi.” Pri pliaj detaloj legu en la hodiaŭa (la 18-an de septembro) matena eldono de la ĵurnalo Tokyo [Tokio].

“Japanio proklamis adiaŭon al demokratio”

La viro kun lipharoj en la dekstro de la bildo speciale kaŭzis intereson de multaj japanoj. Tio estas eksa kolonelo Masahisa Sato [14] kaj nun li sidas en la Ĉambro de Konsilantoj kiel membro de la registara partio. Sato gvidis la japanan defendokorpuson en Irako por helpi rekonstruadon de la lando [15] en januaro kaj februaro 2004. Tio estis la unua eksterlanda dislokado de japana armeo post la Dua mondmilito.

Antaŭ la kverelo, Sato uzis Tviteron por plendi pri la laborkondiĉoj en la japana parlamentejo:

Ekde la vespero daŭre ni estas enfermitaj en la estrara ĉambro kaj ne povas iri al la komitata kunsidejo. Eĉ por iri al necesejo, ni devas peti permeson de la blokantaj parlamentanoj de opoziciaj partioj.

Ne ĉiuj kompatis Sato, nek aliajn parlamentanojn, kiuj suferis ĝenadojn de opoziciaj partioj:

Vi devas scii, Sato Masahisa, ke ĉion kaŭzis via kontraŭkonstitucia ago.

Intertempe, aro da multaj policanoj baris la protestantojn for de la parlamentejo en la centro de Tokio.

Al la senperfortaj manifestacioj la registaro, tamen, reagis per la subpremo nenormala kaj freneza. La mondo vidos en ĝi la proklamon: “Japanio adiaŭis demokration.