- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Tanzanianoj rememoras la patron de la nacio Mwalimu Nyerere

Kategorioj: Subsahara Afriko, Tanzanio, Civitanaj komunikiloj, Elektado, Historio, Politiko

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 16-an de oktobro 2015.]

Mwalimu Nyerere kun eksprezidanto de Okcidenta Germanio Richard von Weizsäcker en 1985. Foto publikigita de la Federacia Arkivo de Germanio laŭ la permesilo de Krea Komunaĵo.

Mwalimu Nyerere kun eks-prezidanto de Okcidenta Germanio Richard von Weizsäcker en 1985. Foto publikigita de la Federacia Arkivo de Germanio laŭ la permesilo de Krea Komunaĵo.

Tanzanio havis kvar prezidantojn post la sendependiĝo de Britio en 1961. La unua prezidanto Julius Kambarage Nyerere [1], plej ofte honore titolita kiel “Mwalimu Nyerere”, estas la plej respektata kaj amata politikisto en la tanzania historio. [La svahila vorto “mwalimu” tradukiĝas kiel instruisto.]

Oni atribuas al Nyerere, ankaŭ estime nomata “Baba wa Taifa” [“la patro de la nacio”], interalie, la konstruadon de forta sento pri unuiĝo kaj identeco de la nacio en la lando kun pli ol 120 etnaj grupoj — rara sukceso en afrika politiko — kaj la disvastigon de la svahila, la plej vaste parolata, sengenta lingvo en Afriko.

Li estis forta subtenanto de la liberiga movado en la afrika kontinento kaj de kontraŭimperiisma movado en la tuta mondo. Estas ne mirinde, ke [2] politikaj organizoj kiel FRELIMO [Fronto Liberiga de Mozambiko] de Mozambiko, ANC [Afrika Nacia Kongreso] kaj PAC [Tut-Afrikanisma Kongreso] de Sud-Afriko, ZANU [Zimbabva Afrik-Nacia Unio] kaj ZAPU [Zimbabva Afrik-Popola Unio] de Zimbabvo, MPLA [Movado Popola de Liberigo de Angolo] de Angolo kaj SWAPO [Sud-Okcident-Afrika Popola Organizo] de Namibio ĉiuj havis oficejojn kaj tendojn en Tanzanio. Aldone al tio, la lando donis sekurajn rifuĝejojn [2] al usonaj civilrajtaj aktivuloj, membroj de Black Panther Party [Partio Nigraj Panteroj] kiel Pete O'Neal [3] kaj Geronimo Pratt [4] kaj protestantoj kontraŭ la vjetnama milito [5].

Dek ses jarojn post lia morto la 14-an de oktobro 1999, nun tanzanianoj pepas en Tvitero kun la krad-etikedo #DearNyerere [6] [#_Kara_Nyerere] por rememori lin, precipe, koncerne al la ĝenerala elektado en Tanzanio, okazonta la 25-an de oktobro 2015.

‘Vi ne povus kredi, ke via lando hodiaŭ fieras esti almozulo’

La plejparto de la tvitaĵoj esprimas senton de nostalgio, senesperiĝo kaj totala malkontento pri la situacio en la lando post lia morto.

Glady Shao resumis sian malkontenton pri la nuna politika gvidantaro en la lando:

Kara Nyerere, se vi revenus al nia lando hodiaŭ, vi sendube ekhavus koratakon kaj denove mortus vidante, kion kelkaj gvidantoj faris ĝis nun.

Nabil Omar plendis pri misadministrado de naturaj riĉfontoj kiel tanzanito [8]:

Kara Nyerere, tanzanito ne plu estas tanzania aĵo. Vi konservis ĝin por ni, sed la popolo nun profitas tre malmulte de ĝi. Ĉie estas ŝtelistoj.

Tanzanito estas rara mineralo, kiun oni povas trovi nur en Tanzanio. Tamen Barato estas konsiderata kiel la plej granda eksportanto de la mineralo spite la partan eksport-malpermeson fare de la tanzania registaro [10].

James Ngonyani pepis en la svahila:

Kara Nyerere, vi ne povus kredi, ke via lando hodiaŭ fieras esti almozulo, estante la tria granda produktanto de oro en la mondo. [Ne en la mondo, sed en Afriko, Tanzanio estas la tria granda produktanto de oro laŭ la preciza informo.]

W. Quiyenga skribis pri populara opinio kontraŭ la reganta partio Chama Cha Mapinduzi (CCM) [12] [Partio de Revolucio], kiu fondiĝis helpe de Nyerere:

Kara Nyerere, tanzanianoj diras, ke ili preferas voĉdoni por ŝtono ol por CCM.

‘En via tempo, famo baziĝis sur bonfaro’

Steve Ole Moruo plendis:

Kara Nyerere, en via tempo, famo baziĝis sur bonfaro por konstruado de la nacio, sed nuntempe, sur la nombro de la sekvantoj de Instagramo kaj Tvitero.

David Nguma opiniesprimis:

Kara Nyerere, opoziciaj partioj pli ofte citas viajn vortojn [en la elektokampanjo]. CCM hontas citi vin en sia kampanjo, ĉar ĝi perfidis vin.

Albert Secha deziris:

Kara Nyerere, se vi revenus por gvidi Tanzanion almenaŭ unu jaron! Nur unu jaron! … Ni sopiras vian honestecon!

The Van Official pepis pri kontrabando de bestoj en la lando:

Kara Nyerere, vi postlasis al ni elefantojn, kiuj ne plu haveblas, kaj ĝirafoj veturas per aviadilo. [Ĉi tio estas ŝerco pri kontrabando de ĝirafoj el la lando.]

Tanzanio malpermesis eksporton de sovaĝaj bestoj, post kiam ĉirkaŭ 130 bestoj kaj birdoj, inkluzive de ĝirafoj, estis kontrabanditaj el la lando [20]. Oni transportis ilin per kargoaviadilo el Tanzanio al Kataro.

Koncerne al la ĝenerala elektado en Tanzanio, Othman rimarkis:

Kara Nyerere, eĉ se vi estus en CCM, tio ne donus al tanzanianoj la kialon ami CCM.

‘Tanzanio nur pliboniĝos’

Ne ĉiuj tviteranoj uzas la krad-etikedon por plendi pri la situacio en la lando. Michael Paul Baruti, ekzemple, pepis:

Ni ankoraŭ estas ĉi tie, pli forte ol antaŭe… Travidebleco kaj respondeco komencis regi… Tanzanio nur pliboniĝos… Kara Nyerere.

Kaj Kibibi skribis:

Kara Nyerere, nia lando pli kaj pli progresas.

Legu ĉi tiun intervjuon [26] kun Nyerere, faritan de Ikaweba Bunting kiam li ankoraŭ vivis, por ekscii pli multe pri la vidpunkto de Nyerere rilate Tanzanion.

[En la elektado 2015, John Magufuli [27] de CCM venkis kaj fariĝis la kvina prezidanto de Tanzanio.]