Latinameriko: Ne ĉiuj fabeloj bezonas princinojn

Princinoj kontraŭ Eksterordinaraj virinoj. Rakontoj inspiritaj de Frida Kahlo kaj Violeta Parra

La argentina eldonejo Sudestada publikigis kolekton de infanaj libroj titolita Antiprincesas [Kontraŭprincinoj], en kiu ĉefrolas la meksika pentristino Frida Kahlo [eo] kaj la ĉilia komponistino Violeta Parra [eo].

La heroinoj de tiuj rakontoj ne loĝas en kasteloj, nek atendas ĉarman princon, kiu ilin savas. Se ili havas ion komunan, tio estas, ke ili estas latinamerikaninoj kaj ke ili eskapis el la kliŝoj siatempaj.

Dum intervjuo por la retejo Verne, Nadia Fink, la aŭtoro de la ilustritaj verkoj diris:

“Las Antiprincesas seguirán siendo latinoamericanas porque decidimos contar la historia de Nuestra América, en un continente que nos late y nos identifica. Un poco es contraponerlos a los relatos de las princesas en un entorno continental de Europa, alejado de nuestra cultura y nuestro paisaje”.

“La kontraŭprincinoj daŭre estos latinamerikaninoj, ĉar ni decidis rakonti la historion de nia Ameriko, la kontinento, kiu pulsas en ni kaj identigas nin. Iomete ili kontrastas kun la rakontoj pri princinoj en Eŭropo, malproksima kontinento for de niaj kulturo kaj pejzaĝo.”

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.