Armita grupo de la registaro atakis sabate (12-an de septembro) akompanantaron de RENAMO, kiu sekvis sian gvidanton Afonso Dhlakama, kaŭzante kvin vunditojn. Laŭ novaĵagentejo Lusa, kiu estis en la loko, “Dhlakama eskapis senvunde el la atako efektivigita de viroj de Trupo por Rapida Interveno de defenda kaj sekureca fortoj de Mozambiko (UIR).”
La lastaj agadoj de RENAMO, kiu anoncis krei sian propran policon kaj alian militan kazernon en la provinco de Zambezio, kreis maltrankvilon en la lando:
#Renamo : own #police +2nd #military headquarters @ Milange #Mozambique #CPLP #SADC http://t.co/cTJk9gOukb pic.twitter.com/5t8vvgfsUd
— Club of Mozambique (@clubOmozambique) September 8, 2015
RENAMO: Propra polico + dua armea kazerno (…)
La brita alta komisaro por Mozambiko, Joanna Kuenssberg, reagis al tiu atako per sia tvitera konto:
@szkamm @TomBowk @tomqueface @AdrienBarbier @LeMozambicain @Lusa_noticias Hope injuries not serious and details clearer tomorrow.
— Joanna Kuenssberg (@HCJKuenssberg) September 12, 2015
Mi esperas ke la vundoj estos ne gravaj kaj detaloj estos pli klaraj morgaŭ.