- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Mozambiko: La ĉefo de RENAMO eskapis senvunde el atako al sia sekvantaro

Kategorioj: Mozambiko, Civitanaj komunikiloj, Milito kaj konflikto, Politiko

La partia emblemo de RENAMOArmita grupo de la registaro atakis [1] sabate (12-an de septembro) akompanantaron de RENAMO [2], kiu sekvis sian gvidanton Afonso Dhlakama, kaŭzante kvin vunditojn. Laŭ novaĵagentejo Lusa, kiu estis en la loko, “Dhlakama eskapis senvunde el la atako efektivigita de viroj de Trupo por Rapida Interveno de defenda kaj sekureca fortoj de Mozambiko (UIR).”

La lastaj agadoj de RENAMO, kiu anoncis krei sian propran policon kaj alian militan kazernon [3] en la provinco de Zambezio [4], kreis maltrankvilon en la lando:

RENAMO: Propra polico + dua armea kazerno (…)

La brita alta komisaro por Mozambiko, Joanna Kuenssberg, reagis al tiu atako per sia tvitera konto:

Mi esperas ke la vundoj estos ne gravaj kaj detaloj estos pli klaraj morgaŭ.