Ĉi tiu artikolo verkita de Zaw Zaw origine aperis en La Iravadio (angla eldono: The Irrawaddy / birma eldono: ဧရာဝတီ ) [‘Iravadio’ estis ankaŭ nomo de rivero en Birmo, kiu nun nomiĝas Ajejarvadio], politika sendependa novaĵretejo en Birmo, kaj reaperis en Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] laŭ interkonsento pri kundivido de enhavoj.
Nordoriente de la fosaĵo ĉirkaŭ la palaco Mandalajo troviĝas la samnoma monteto, fama inter turistoj kaj fotistoj dezirantaj kapti tagiĝon en Mandalajo, eksa ĉefurbo de la lasta birma reĝlando. [Ekde 2005 la ĉefurbo estas Nepjido, (birme: နေပြည်တော်မြို့, Naypyitaw), eksa Pjinmano (ပျဉ်းမနားမြို့, Pyinmana, kvankam tiu ŝanĝo de ĉefurbo ne estis agnoskita de ĉiuj landoj kaj internaciaj organizaĵoj en la mondo].
Zaw Zaw, fotisto de The Irrawaddy, atingis la supron de la monteto Mandalajo frumatene la 12-an de januaro 2016 por atendi la sunleviĝon. Ĉe 12 celsiaj gradoj, vetero kaj loko estis perfektaj por kapti la momenton, en kiu la sunradio penetris la matenan nebulon de Mandalajo.
Nu, turistoj atentu! Vi devas atingi la supron antaŭ la 6-a matene, se vi volas ĝui ĉi tiujn memorojn pri la nebulo plenamplekse: