Makedonio: Neakcepteblaj kondiĉoj en studentaj dormejoj malboniĝas

La kolektivo Plena Studentaro, popola movado, kiu luktas por la rajtoj de universitataj studentoj en Makedonio, publikigis novajn fotojn pri la neakcepteblaj kondiĉoj, en kiuj loĝas studentoj en la ĉefurbo de Makedonio, Skopjo. La movado sekvas senhalte la situacion en la ŝtataj dormejoj por studentoj, kaj postulis plurfoje, ke la ŝtato plibonigu bazan higienon kaj sekurecajn kondiĉojn en la studentaj loĝejoj. Plena Studentaro lastatempe informis la publikon, ke la vivkondiĉoj kaj sekureco en almenaŭ unu el la plej grandaj studentaj dormejoj en Skopjo malboniĝis, kaj memorigis, ke la registaro promesis antaŭ pli ol unu jaro komplete rekonstrui la dormejojn, post kiam la internaciaj komunikiloj hontigis ĝin.

12027701_1680075205556095_5865933752732667760_n 12036458_1680075198889429_8700357373653010949_n

En la akompana teksto, Plena Studentaro nerekte mencias la novan institucion de speciala prokuroro, kiu devas pritrakti kazojn de korupteco, kiujn la ordinara prokuroro en Makedonio aktive ignoras.

Домовите се распаѓаат исто како и системот во државата, но ние сè уште немаме добиено нов специјален студентски дом за да се спасат студентите живи од бедата во која живеат и која се руши околу нив.

Ова е блокот В во студентскиот дом “Гоце Делчев”, во кој пред некој ден како што може да се види на сликите се срушил дел од кровот во еден од ходниците.

Овојпат немало повредени. Дали и наредниот пат нашите колеги ќе бидат еднакво среќни или пак до тогаш ќе добијат нов (специјален) студентски дом?

Studentaj dormejoj kadukiĝas, same kiel la tuta ŝtata sistemo, kaj ni ne ricevis novan specialan studentan dormejon por savi la studentojn el la mizero, en kiu ili vivas kaj kiu multiĝas ĉirkaŭ ili.

Tio estas la Bloko V de la studenta dormejo “Goce Delchev”. La plafono falis en unu el la koridoroj antaŭ kelkaj tagoj.

Ĉi-foje neniu estis vundita. Ĉu niaj kolegoj havos tioman bonŝancon venontfoje aŭ ĉu ili ricevos novan, (specialan) studentan dormejon?

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.