- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Listo de 100 pintaj dokumentaj filmoj “kiuj povas ŝanĝi la mondon”

Kategorioj: Arto kaj kulturo, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Edukado, Ekonomio kaj komerco, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Medio, Milito kaj konflikto, Politiko, Protesto, Religio, Teknikaro, Virinoj kaj genro

Post jaroj da disfamigo kaj recenzado de dokumentaj filmoj dediĉitaj al socia ŝanĝo, la retejo Films for Action [Filmoj por Agado] publikigis liston de 100 filmoj, kiujn ĝi konsideras la plej influaj kaj provokaj [1]. Tiu ĉi filmolisto ĵetas larĝan vidon sur ideoj, kiujn multaj homoj konsideras kiel decidaj por pridiskuto. La filmoj povas temi pri kritikoj rilate al la amaskomunikilaro kaj al la entreprena mondo, samkiel rilate al ideoj kaj solvoj proponataj en kaj fare de grandaj partoj de la monda loĝantaro [2] [t.e. loĝantaro de evolulandoj].

La listo inkludas dokumentajn filmojn kiel The Economics of Happiness [3] [La ekonomiko de feliĉo] (2011), kiu estas havebla senpage, kaj The Crisis of Civilization [4] [La krizo de civilizacio] (2011) bazita sur la libro de Nafeez Mosaddeq Ahmed [5].

Documentaries have an incredible power to raise awareness and create transformative changes in consciousness both at the personal and global levels […] All of the films have been selected because they are either free to watch online, or can be rented online. There are several films we would have loved to add to this list, but they currently don't have an accessible way to view them. As that changes, we'll be updating this list over time. Enjoy!

Dokumentaj filmoj havas nekredeblan potencon intensigi la homan konscion kaj ŝanĝi ĝin kaj sur la persona kaj sur tutmonda niveloj […] Ĉiuj tiuj filmoj estis elektitaj, ĉar ili estas aŭ libere spekteblaj aŭ lueblaj enrete. Ekzistas pluraj filmoj, kiujn ni ŝatus aldoni al tiu ĉi listo, sed nuntempe ili estas nealireblaj. Kiam novaj filmoj aldoneblos, ni ĝustatempe ĝisdatigos la liston. Ĝuu!