Japanio: Mape registri la lastajn spurojn de viktimoj de cunamo en 2011

Ekrankopio el la jutuba filmeto pri interaga mapo de la lastaj spuroj de cunamviktimoj.

Ekrankopio el la jutuba filmeto pri interaga mapo de la lastaj spuroj de cunamviktimoj.

Novteknologia mapiga projekto spuras la lastajn momentojn de viktimoj de cunamo en Japanio, en marto 2011.

La laboratorio de WATANAVE Hidenori [Ŭatanabe Hidenori] en la Metropola Universitato Tokio kaj la Ĵurnalo Iwate-Nippo [Iŭate-Nippo] kunlabore kreis la ciferecan arkivon “Ni neniam forgesu: Registrado de la lastaj spuroj de viktimoj de cunamo.” Ili esploris la lastajn momentojn de 1 326 viktimoj en la gubernio Iwate [Iŭate], intervjuinte iliajn familianojn postvivantajn.

Vendrede la 11-an de marto 2011 je 2:46 ptm okazis grandega tertremo ĉe la marfundo oriente de la regiono Tohoku en Japanio. La tertremego kaŭzis grandegan cunamon, kiu detruis multajn urbojn laŭlonge de la marbordo je pli ol 500 kilometroj.

La tertremego pereigis 15 894 homojn, kaj aliaj 2 561 homoj ankoraŭ estas netrovitaj, eventuale jam pereintaj [laŭ la raporto de la Subministerio pri Polico, la 10-an de marto 2016].

En la gubernio Iwate 5 797 loĝantoj pereis aŭ malaperis. Iwate havas marbordon kun malvastaj fjordoj, kiuj koncentras energion de cunamo. Ĝi spertis aparte altajn ondojn; kelkaj el ili laŭraporte atingis la alton de 40 metroj.

“Ni neniam forgesu: Registrado de la lastaj spuroj de viktimoj de cunamo” montras la absolutan forton kaj teruron de la cunamo.

La cifereca arkivo “Ni neniam forgesu: Registrado de la lastaj spuroj de cunamo-viktimoj” videbligas la lastajn paŝojn de loĝantoj, antaŭ ol la cunamo atakis iliajn loĝejojn. La reta interaga mapo malkovras, kiel homoj reagas al naturaj katastrofoj, kaj promesas helpi la registaron pli bone agi kaj savi homojn en naturaj katastrofoj.

Scenojn de la interaga mapo en kelkaj urboj oni povas spekti ĉi tie.

La tutan mapon oni povas spekti per Digital Earth [Cifereca Terglobo] ĉi tie. Manipulante la maldekstran menuon, oni povas elekti urbojn sur la marbordo de la gubernio Iwate.

Bluaj punktoj indikas virajn viktimojn, kaj ruĝaj punktoj indikas inajn viktimojn. Linioj malantaŭ la punktoj montras la spurojn de la viktimo dum dek minutoj ĝis la cunama atako. Iuj fuĝis piede, dum aliaj en aŭtoj. Longa linio montras longan fuĝdistancon, supozigante fuĝon per aŭto. La glitpeco ĉe la malsupro de la ekrano iras dekstren laŭ la tempopaso. Oni povas ĝin manipuli tien kaj reen.

Ekrankopio el la reta interaga mapo de la cifereca arkivo

Ekrankopio el la reta interaga mapo de la cifereca arkivo “Ni neniam forgesu: Registrado de la lastaj spuroj de cunamow-viktimoj.”

Post alklako sur la punkto, aperas dekstre de la ekrano informoj pri la viktimo, inkluzive de la nomo, aĝo kaj kiel li pasigis la lastajn dek minutojn.

Kvankam forpasintoj ne rakontas, evidentiĝis per intervjuoj kun familianoj postvivantaj, kie ili estis, kiun vojon ili iris kaj kion ili faris. Verŝajne familianoj parolis kun ili poŝtelefone, dum la cunamo alproksimiĝis.

La mapo ankaŭ enhavas ligilojn al Guglo-Stratvido. Oni povas spekti panoramajn bildojn de la loko post la cunama katastrofo.

La cifereca arkivo ankaŭ evidentigas la fakton, ke eĉ kiam sonoris cunama alarmo, multaj viktimoj tuj iris al sia komunuma rifuĝejo, anstataŭ iri al alta loko, kie ili havus pli bonan ŝancon pluvivi.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.