La unua preĝejo de la Fluganta Spagetmonstro en Rusio

Image edited by Kevin Rothrock.

Grafikaĵo redaktis per Kevin Rothrock.

La Preĝejo de la Kompatema Savinto staras en Niĵnij Novgorod de pli ol jarcento. Ĝi estis konstruita por honori la miraklan saviĝon de la caro Aleksandro la 3-a en trajna dereliĝo ĉe vilaĝo Borki en 1888, kiam la caro laŭdire tenis kolapsintan plafonon sur siaj ŝultroj, dum lia familio eskapis el la vrako. La katastrofo estis uzita en propaganda kampanjo, en kiu oni argumentis, ke la estro de Rusio estis savita per dia interveno.

Pasintsemajne, la preĝejo ricevis novan najbaron, lokitan tuj malantaŭ la angulo: la unuan preĝejon de la Fluganta Spagetmonstro en Rusio. La pastafarismanoj” (kiel la anoj estas konataj) okazigis gazetaran konferencon la 25-an de marto por anonci la malfermon de sia preĝejo, kiu gastigos en vendredoj publikajn kunvenojn. (Vi povas vidi multajn fotojn de la okazaĵo ĉi tie.)

“Ni povas diri kun absoluta certeco, ke tio estas la unua preĝejo de la Fluganta Spagetmonstro en Rusio. Eble ĝi estas la unua en la mondo, sed ni ne povas tion konfirmi. Kutime, pastafarismanoj renkontiĝas en sociaj retoj, ne havante specialan lokon [por kunveni persone],” diris Dmitrij Znamenskij, unu el la ĉefaj anoj de la eklezio.

“Religious” artwork decorating Nizhny Novgorod's newest church. Image: Petr Kuznetsov / YouTube

“Religiaj” artaĵoj ornamantaj la plej novan preĝejon en Niĵnij Novgorod. Grafikaĵo: Pjotr Kuznecov / YouTube

La fondinto de la preĝejo en Niĵnij Novgorod, Miĥail Josileviĉ, promesis al la raportistoj, ke pastafarismanoj ne celas “troli” la tradiciajn religiojn de Rusio, insistante, ke lia preĝejo nur deziras egalan traktadon kaj iom da propra spaco. Lia grupo estis krome preta protekti sian terenon en la tago de la malfermo, kontraktinte gardistojn por observi la ceremonion. La organizintoj diris, ke ili ne atendas perfortan reagon de la pli tradiciaj religiaj grupoj en la urbo (aparte nomante la ortodoksajn kristanojn), sed ili esprimis maltrankvilon pri la nova printempa sezono “aktiviganta” homojn kun “diversaj mensaj malsanoj.”

Kelkajn semajnojn antaŭ ol la preĝejo formale estis malfermita, Josileviĉ kaj iuj anoj de lia anaro aranĝis festenon en la ejo, invitante lokan virinan klubon kaj la “Klubon de Liberalaj Gustumantoj” de Niĵnij Novgorod, kies moto estas “Libereco! Egaleco! Malsobreco!” La festo altiris dudekon da homoj, kiuj ripozis sur sofoj de IKEA, trinkante bieron kaj kvason, manĝante krespojn (“La Fluganta Spagetmonstro estas ofendita,” ŝercis virino kiu estis preparanta manĝon sur varma plato), kaj legante poezion. 

La pastafarisma eklezio de la Fluganta Spagetmonstro, la Virina klubo de Niĵnij Novgorod, kaj la Klubo de Liberalaj Gustumantoj komune kunvenas por festi la kompletigon de la ĉefa parto de la preĝejo.

Je certa momento dum la vespero, Josileviĉ ekstaris kaj klarigis, kion pastafarismo signifas por li. (Ŝajne li tiel proksime alproprigis al si la Flugantan Spagetmonstron, ke li preskaŭ forgesis la nomon de la usonano kiu kreis la movadon.) Kun biero en la mano, ridetante kiam lia publiko aŭskultis kaj incitetis, Josileviĉ diris ke pastomonstroj, kribrilaj kapvestoj, kaj serioza porcio da satiro donas al li, kiel al senreligia homo, la rimedojn por kontraŭagi la kriminaligon de blasfemado en Rusio:

“Ekzistas diversaj religioj, kaj ĉiuj estas egalaj [laŭ la rusia juro]. Ĉiu rajtas kredi kion li volas. Krome, ekzistas leĝo defendanta la sentojn de kredantoj. Tiaj leĝoj ekzistas en multaj landoj, inkluzive de Rusio. […] Neniu lando en la mondo, laŭ nia scio, havas leĝon kiu defendas la sentojn de nekredantoj. Ĉiuj scias, ke nekredantoj ne havas sentojn, tiel ofendi ilin ne eblas. Kaj tial estas kazoj ĉie en la mondo, en kiuj la kredantoj estas protektataj de la leĝo, kaj la nekredantoj ĉiam malpravas. […] Se la nekredantoj estas lasitaj sendefendaj, tiam iĝas necese elpensi propran religion, por ebenigi la kampon.”

La rusia leĝo malpermesanta publikajn insultojn al la sentoj de kredantoj estis unue enkondukita la 1-an de julio 2013. Ĉiu kondamnita laŭ tiu leĝo riskas enprizonigon dum ĝis unu jaro. La leĝfaristoj starigis la leĝaron post la proceso kontraŭ la grupo Pussy Riot. Ĝis nun, tribunaloj kondamnis nur unu personon laŭ la leĝo: junulon en Iĵevsko, kiu afiŝis rete foton, kiu ŝokis islamanajn grupojn. (Li estis kondamnita al 200 horoj da laboro por la komunumo.)

Pli frue ĉi-jare komenciĝis proceso kontraŭ  Viktor Krasnov en Stavropol, kiun oni akuzas pri ofendo kontraŭ kristanoj, ĉar li skribis “Dio ne ekzistas” en reta forumo. Antaŭ ol lia proceso komenciĝis, juĝisto devigis lin pasigi tutan monaton en psikiatria kliniko, kie kuracistoj pritaksis lian mensan sanon. Krasnov, kiu krome faris plurajn kontraŭjudajn komentojn rete, rifuzas pardonpeti pro tio, ke li negis la ekziston de Dio. Li alfrontos jaron en malliberejo, se oni trovos lin kulpa. 

En januaro 2016, Andrei Filin iĝis la unua pastafarismano en Rusio, kiu sukcesis ricevi stirpermesilon, en kies foto li surhavas kribrilon sur sia kapo. La kapvesto, konsiderata deviga atributo inter la pastafarismana komunumo, estis farita el fadeno, ne metalo, kaj ĝin trikis la edzino de Filin.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.