Nepalo: Floroj de jakarando kolorigis la ĉefurbon bele blueta

Ekrankopio el la Instagramo de Ananda Maharjan.

Ekrankopio el la Instagramo de Ananda Maharjan.

Nuntempe la urbo Katmanduo aspektas pompe ŝminkita kiel novedzino, danke al bluaj jakarandoj en plena florado. La printempo tamen baldaŭ finiĝos. Vi do havas la lastan ŝancon vidi ĉi tiujn florojn en la ĉefurbo de Nepalo.

Feliĉe, katmanduanoj neniam tediĝas kunhavigi fotojn de sia bela urbo per sociaj retoj.

Durbarmarg en Katmanduo hodiaŭ; tre malofte la bulvardo aspektas tiel pompa, kiel kiam floras jakarandoj.

Se estus iom malpli da polvo kaj fumo, la jakarando certe ridetus pli multe en Katmanduo.

Ĉefe du specoj de jakarando kreskas en Nepalo — Jacaranda mimosifolia kaj Jacaranda ovalifolia.

La plejparto de fontoj diras, ke la jakarandoj trovataj en Nepalo estas Jacaranda mimosifolia kaj Jacaranda ovalifolia. Sed haveblas multe pli da specoj.

Rigardu pli da belaj fotoj de jakarandoj en plena florado:

Jakarando sub la lumfosto.

Somero, Katmanduo kaj jakaranda arbo en plena florado, vere ebriigaj.

Multaj nepalanoj erare nomas la jakarandon “shirish”:

Floroj de shirish jam floras, kaj [mia] koro ne floras.

Longdaŭra konfuzo de jakarando kaj shirish inter nepalanoj devenas de la fama romano “Shirish ko Phool” (Floro de Shirish) verkita de la konata nepala verkisto Parijat.

Karaj, mi esperas ke vi scias, ke la jakarando kaj la shirish (albizia speco) estas malsamaj plantoj.
Katmanduaj amaskomunikiloj, ne nomu plu jakarandon kiel shirish.

En sia blogo, Kabi Raj Khatiwada esploris la devenon de ĉi tiu misidentigo:

One of the finest book ever written in Nepali literature….Shirish Ko Phool… and one of my personal favorite…. is able to change the identity of the tree…. Seems crazy but the fact is true…… Shiris Ko Phool is a novel written by prominent Nepali writer Parijat (Bishnu Kumari Waiwa) and also published in English language as “The Blue Mimosa”.
While doing translation… I don’t know why… did they took that name… the blue mimosa… and the cover page image… but this was enough to give the false identify of a beautiful tree of Kathmandu.

Unu el la plej bonaj libroj ĝis nun verkitaj en la nepala literaturo… Shiris Ko Phool… kaj unu el la miaj plej ŝatataj libroj…. povas ŝanĝi la identecon de la arbo…. Ŝajnas freneze, sed la fakto estas vera…… Shirish Ko Phool estas la romano verkita de eminenta nepala verkisto Parijat (Bishnu Kumari Waiwa) kaj ankaŭ publikigita en la angla kun la titolo “The Blue Mimosa” [La Blua Mimozo].
Dum la tradukado… mi ne scias, kial… ili prenis la nomon… the blue mimosa… kaj la bildon sur la kovrilo… sed ĉi tio sufiĉis por doni la falsan identecon al la bela arbo en Katmanduo.

Malrapide sed tutcerte, katmanduanoj fine rimarkas la diferencon kaj konstatas, ke ili estas jakarandaj arboj.

La floro de shirish estis fakte jakarando. Kio povas esti pli misgvida ol ĉi tio?

Dum Katmanduo estas blua kaj bela kun florantaj jakarandoj, la suda ebenaĵo de la lando estas inundita per agrabla ruĝkoloro pro florantaj deloniksoj [Delonix regia], plantitaj laŭ la vojflankoj.

Post la pluvo la ĉirkaŭo estas agrabla kun la deloniksoj florantaj sub la klara ĉielo. Mi nur timas, ke la varmo turmentos.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.