Kiel El-Ninjo influas birman altaĵon

Knabo piediras sur la elsekiĝinta riverfundo de la akvobaraĵo de Thaminekham apud la urbo Aung Ban la 28an de aprilo 2016. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Knabo piediras sur la sekiĝinta riverfundo de la akvobaraĵo de Thaminekham apud la urbo Aung Ban la 28-an de aprilo 2016. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Ĉi tiu artikolo origine aperis la 29-an de aprilo 2016 en The Irrawaddy [La Iravadio], politika sendependa novaĵretejo en Birmo, kaj reaperis en Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] laŭ interkonsento pri kundivido de enhavoj.

Altaĵo en la subŝtato Ŝan estas kutime pli malvarmeta ol sekaj regionoj en la centra, pli malalta parto de Birmo. Ĉi-jare tamen, preskaŭ same kiel la aliaj lokoj en la lando, ĝi suferas de vetera situacio pro eksterordinare fortega El-Ninjo.

En la suda parto de la subŝtato Ŝan, ekde la februaro sekiĝis fontoj kaj lagoj, kiujn lokaj komunumoj uzis por konservado de pluvakvo, dommastrumado kaj agrikulturo. Multaj vilaĝanoj alfrontas akvomankon, kiu estas eĉ pli serioza ol tiuj en la lastaj jaroj. Tun kyi, la estro de la vilaĝo Le Gaung en la municipo Kalaw, klarigas situacion en sia vilaĝo:

The lake near our village dried up two months ago. Last year, we were able to use water from there until March.

La lago apud nia vilaĝo sekiĝis antaŭ du monatoj. Lastjare, ni povis uzi ĝian akvon ĝis marto.

Kontraŭstare al la akvomanko, kelkaj lokaj bonfaraj organizaĵoj kiel Brighter Future Myanmar Foundation [Fondaĵo por Pli Brila Estonteco de Birmo] komencis disdoni trinkakvon al vilaĝoj. La fondaĵo, kiu sola en la subŝtato Ŝan fosas putojn en multaj damaĝitaj lokoj, kunlaboras kun la birma registaro ekde 2014, ricevinte maŝinojn por bori precipe kalkoŝtonan altebenaĵon de Ŝan. La fondaĵo diras, ke ĝi lastatempe elspezis 1,5 milionojn da usonaj dolaroj por aĉeti sian propran, novan borilon kaj fosis pli ol 100 putojn ĝis nun en la subŝtato Ŝan.

Sekiĝinta lageto en la municipo Pindaya en la suda parto de la subŝtato Ŝan en la 28a de aprilo. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Sekiĝinta lageto en la municipo Pindaya en la suda parto de la subŝtato Ŝan la 28-an de aprilo. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Vilaĝanoj de Lel Gaung en la suda parto de la subŝtato Ŝan, kiuj ricevas akvon el la cisterna kamiono patronita de la akvoprojekto de Brighter Future Myanmar Foundation. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Vilaĝanoj de Lel Gaung en la suda parto de la subŝtato Ŝan, kiuj ricevas akvon el la cisterna kamiono patronita de la akvoprojekto de Brighter Future Myanmar Foundation. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Membroj de Brighter Future Myanmar Foundation disdonis akvon en la vilaĝo Naung Bote ĉirkaŭ la urbo Taunggyi. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Membroj de Brighter Future Myanmar Foundation disdonis akvon en la vilaĝo Naung Bote apud la urbo Taunggyi. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Viro plenigas ujojn per akvo ĉe komunuma akvocisterno en la urbo Aung Ban. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Viro plenigas ujojn per akvo ĉe komunuma akvocisterno en la urbo Aung Ban. (Foto farita de Jpaing / The Irrawaddy)

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.