Tiu klasika ukraina desegnofilmo povas helpi gepatrojn paroli pri homa ŝakrado

Ekrankopio el "Kiel la kozakoj savis siajn fianĉinojn" (1973).

Ekrankopio el “Kiel la kozakoj savis siajn fianĉinojn” (1973).

‘Tradicia’ servuto en Maŭritanio; kontraŭvola prostituado en Eŭropo; kaj forkapto de fianĉino en Kirgizio. En 2016 laŭtakse 45,8 milionoj da homoj estis submetitaj al iu formo de sklaveco en 167 landoj laŭ la Global Slavery Index [Tutmonda Indico pri Sklaveco].

Kvankam sklaveco daŭre plagas nin, diskutoj pri homa ŝakrado aŭ sklaveco estas malofta parto de ĉefaj publikaj diskutoj, kaj ja malofte tiuj konversacioj estas aranĝitaj por infanoj.

Sed epizodo el klasika serio de ukrainaj desegnofilmoj rompis tabuojn je parolado pri homa ŝakrado jam en 1973. Kaj nun danke al YouTube, post preskaŭ duonjarcento, “Kiel la kozakoj savis siajn fianĉinojn” (Как казаки невест выручали) el la serio “Kiel la kozakoj …” prezentas tutmondan revigliĝon. Unuopaj epizodoj el la serio, alŝutitaj al la filmet-kunhaviga retejo, ricevis preskaŭ milionon da vidoj.

La epizodo pri homa ŝakrado estis spektita pli ol 500 mil fojojn, kaj interplektas folkloron kaj socian komenton en maniero uzebla por komenci konversacion pri la vasta areo de forkapto kaj sklaveco.

Ĉi tiu epizodo daŭras iom pli ol 17 minutojn, sed bone valoras vian tempon, ĉar la direktoro Vladimir Dahno kombinis klasikajn desegnofilmajn teknikojn kun ridiga intrigo kaj bonega muzika akompano. Tiu epizodo sekvas tri kozakojn, kiuj ĉasas bandon da knabino-forkaptantaj piratoj tra pluraj landoj, kiuj inkluzivas satire kliŝajn prezentadojn de Grekio, Egiptio kaj Barato. La dialogoj malmultas, kio faras tiun epizodon alirebla de tutmonda publiko de ĉiuj aĝoj.

Se vi ŝatis ĉi tiun artikolon, vi eble volas rigardi tiun liston de “UA Post”: 10 ukrainaj desegnofilmoj, kiuj plibonigos la inteligentecon de viaj infanoj.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.