La unua rusa pastafarismano faris foton por sia stirpermesilo kun kribrilo surkape

Pastafarian Andrei Filin got his wish: here he is getting his driver's license photo taken wearing a colander. Screencap from YouTube.

Pastafarismano Andrei Filin ricevis sian deziron: li faras foton por sia stirpermesilo kun kribrilo surkape. Ekrankopio de YouTube.

Andrei Filin, ano de la Preĝejo de la Fluganta Spagetmonstro kaj de la religio konata kiel pastafarismo, iĝis la unua pastafarismano en Rusio kiu sukcesis fari foton por sia stirpermesilo kun kribrilo sur sia kapo.

La kapvesto, konsiderata deviga vestaĵo en la pastafarismana komunumo, estis el fadeno, ne el metalo, kaj la edzino de Filin trikis ĝin.

Filin kunhavigis la novaĵon pri sia sukceso en Tvitero, uzante la etikedon #Ramen — la pastaĵrilata variaĵo uzata de la pastafarismanoj anstataŭ la pli konvencia “Amen.”

Triumfo por pastafarismo en Rusio! Ramen, gefratoj!!! La unua stirpermesilo kun kribrilo en Rusio! Kia grandega tago! #Ramen

Krom bombardo de demandoj (kaj kelkaj provoj eltondi la trikitan ilon el la foto), Filin alfrontis ne multajn protestojn farante la foton kaj ricevante sian permesilon, kiel oni povas vidi en la video kiun li alŝutis al YouTube, kiel gvidilon por dokumenti la procezon por aliaj pastafarismanoj.

En la video, Filin mallonge eksplikas la principojn de la idiosinkrazia religio kaj parolas antaŭ la rusia pastafarismana komunumo, klarigante kiel li sukcesis atingi sian celon.

Timante malbonon, Filin venis preparita por ebla konfrontiĝo kun policanoj, alportante kopiojn de la tutaj tekstoj de la rusiaj Leĝo pri la Libereco de Konscienco kaj Religiaj Asocioj kaj la Krima Kodekso.

Kvankam la Eklezio de la Fluganta Spagetmonstro ne estas rekonita oficiale kiel organizita religio en Rusio, la leĝo pri religiaj asocioj protektas la rajtojn de civitanoj, kies religiaj kredoj ne permesas al ili eliri al publika loko sen ia tipo de vualo.

Inverse, direktivo eldonita en 2009 de la rusia ministro pri internaj aferoj, klariganta la gvidliniojn por stirpermesilaj fotoj, permesas “fotojn kun kapvestoj kiuj ne obskuras la vizaĝon” por civitanoj kies religiaj kredoj ne permesas ke ili montru sin publike sen ia kapvesto.

Konfliktantaj regularoj estis eldonitaj kun la nova fasono de la stirpermesiloj, aprobita en Rusio en aprilo 2014: tiuj reguloj malpermesas surhavi ajnan ĉapelon aŭ alian kapveston sur la foto. Sed ŝajne la direktivo de 2009 havas prioritaton super la novaj fasonadaj gvidlinioj.

La reago estis rapida: mallonge post la tre publika triumfo de Filin, la ĉefa departemento en Moskvo de la Trafika Inspektejo rimarkis ke la kazo estas diskutata en la amaskomunikiloj. La 12-an de januaro, ĝia ĉefa oficejo anoncis ke ĝi komencas enketi pri la foto de moskvano, kiu surhavas “nekutiman kapveston” kaj ĝi decidos ĉu lia stirpermesilo devus esti nuligita.

Post du tagoj kaj unu enketo, Filin restis venkinto. La pastfarismano rajtis teni sian permesilon sub unu kondiĉo: li devas stiri nur surhavante sian trikitan kribrilon. Se oni trovos lin sen ĝi, la stiristo perdis sian permesilon, laŭ la vic-direktoro de la Moskva Ŝtata Trafika Inspektejo, Vladimir Kuzin. Filin mem ŝajne ne emos sekvi tiujn instrukciojn.

Jen ni estas. R'amen!
[…]
Internaj ordonoj de la ministro pri internaj aferoj ne koncernas min. […] Mi stiros kun kribrilo, aŭ kun ĉapelo farita el gazetoj, kun basbala ĉapo. Mi estos senhara aŭ barba dum mi stiros.

Krom esti fervora pastafarismano, Filin estas civitana aktivulo kaj la fondinto de “Dviĵenje” (rusa vorto kiu signifas samtempe “La movado” kaj “La trafiko”) — civitana projekto kiu observas la laboron de trafikaj policanoj en Moskvo.

La Eklezio de la Fluganta Spagetmonstro estis fondita en 2005 de Bobby Henderson de Oregono en Usono. Filin asertas ke en Rusio estas proksimume 170 000 homoj kiuj konsideras sin adeptoj de la religio. La eklezio deklaras ke ĝia misio estas protekti liberecon de elekto, kaj kultivi kritikan pensadon, ironion kaj mem-ironion. Dum la adeptoj de pastafarismo asertas ke ili fervore kredas je la religio, multaj aliaj konsideras ĝin kiel renversitan religion, kiu funkcias kiel humura komento al la organizitaj religioj, ties tradicioj, ritoj kaj vestoj.

JES!

Niko Alm, aŭstra parlamenta deputito, estis la unua pastafarismano en la mondo kiu gajnis post trijara konflikto kun la reguligistoj kaj rajtis uzi foton kun kribrilo sur sia kapo en 2011. Filin diras ke lia trikita kribrilo estas simila laŭ la formo kaj la koloro al la plasta kribrilo, kiun Alm aŭtografis dum persona renkontiĝo en 2014.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.