See all those languages up there? We translate Global Voices stories to make the world's citizen media available to everyone.

Ĉu Bejruto estas la ĉefurbo por lingvoalternigo de la mondo?

Poŝtkarto kun miksaĵo de la franca, la araba kaj la angla, sur kiu legiĝas “Mi amas vin, mia kara, tiel multe.” Trovita ĉe la restoracio Tawlet Souk el Tayeb en la kvartalo Mar Mkhael, Bejruto. Foto de Flickr-uzanto Ted Swedenburg. CC BY-NC 2.0

Poŝtkarto kun miksaĵo de la franca, la araba kaj la angla, sur kiu legiĝas “Mi amas vin, mia kara, tiel multe.” Trovita ĉe la restoracio Tawlet Souk el Tayeb en la kvartalo Mar Mkhael, Bejruto. Foto de Flickr-uzanto Ted Swedenburg. CC BY-NC 2.0

Tiu ĉi artikolo kaj radioraporto de Dalia Mortada por The World originale aperis ĉe PRI.org en la 5-a de oktobro 2015, kaj estas reeldonita ĉi tie kiel parton de enhavo-interŝanĝa konsento.

En ĉi tiu altkvalita bazaro de organikaj terkultivistoj en la urbocentro de Bejruto, aĉetantoj kaj vendistoj parolas miksaĵon de lingvoj, kutime de la araba kaj la angla aŭ la franca.

Listen to this story on PRI.org »

Nur provante pagi por suko, mi devas alternigi la anglan kaj la araban. La komizo komencas la parolon en la araba, “Jen vi estas,” kaj ŝanĝas ĝin al la angla, “tiujn du [sukojn]?”

Pia Bou Khater estas ĉe la bazaro kun mi. Ĉe la suko-budo ankaŭ ŝi alternigas. “Ho, mi pensas ke mi havas la ŝanĝmonon,” ŝi diras en la angla, kaj ŝi daŭrigas en la araba, “3000.”

Lingvoalternigo en tia maniero estas unu el la karakterizaĵoj, kiuj difinas vivon en Bejruto por vizitantoj kaj multaj libananoj.

“Kiam mi interagas kun homoj, aĉetante aĵojn aŭ provante marĉandi, mi alternigas malofte,” Pia klarigas. “Mi ofte provas eltrovi la vorton, ekzemple, kiu signifas tiun verdan foliriĉan aĵon. Ho, ĉu tiu ĉi aĵo estas sama kiel tiu en la angla? Kaj tiam la vorto en la franca aperas,” ŝi ridas, “kaj mi pensas, ke, ho ne, mi ne scias, kio ĝi estas en la franca. Bonvolu ne malfaciligi la aferon.”

Multlingvismo, en la maniero, kiun Pia konas, ne estas malkutima en Bejruto. Multaj homoj ĉi tie lingvoalternigas grandamezure, diras lingvisto Loubna Dimachki. “Lingvoalternigo, kion ĝi signifas? Kiam vi kombinas du lingvojn en unu frazon aŭ en la tuta interagado,” ŝi diras, kaj ŝi senjunte uzas la francan vorton “merci” por diri dankon al nia kelnero. Dimachki estas konsiderata “franclingvano” – tio signifas, ke ŝia ĉefa dua lingvo estas la franca.

Sed tio ne estas la sola kaŭzo, kial ŝi uzis “merci.” En Libano oni ofte diras la frazojn “saluton”, “dankon” kaj “kiel vi fartas” en la franca. La araba estas la ĉefa lingvo, sed infanoj lernas en la franca aŭ en la angla ĉe lernejo. Franca- kaj angla-lingvaj lernejoj estis fonditaj ĉi tie ekde la 1800aj jaroj, kiam katolikaj kaj anglikanaj misiistoj alvenis en la regionon. Tiam, post la Unua Monda Milito, la francoj regis Libanon ĝis la 1940aj jaroj.

Sed alia lingvisto, Lina Choueri, diras ke la kutima miksado de la tri lingvoj en ĉiutaga vivo fakte ne okazis ĝis multe poste. “Mi simple memoras ke ĝi okazis kaj mia patro estis tre ĉagrenita,” ŝi rememoras.

La generacio de la patro de Choueri nur komunikis en la araba. Choueri – kiu venis al lernejo en la 1980aj jaroj – lingvoalternigis. “Mia patro malamis ĝin! Li dirus, ‘Kiam vi komencas kun iu lingvo, simple daŭrigu! Ne ŝanĝu al alia lingvo!'”

Ĉe la bazaro Pia konsentas kun la patro de Choueri. Ŝi ne ŝatas la ideon, ke homoj devas scipovi la anglan aŭ la francan. “Kaj se vi ne scipovas la aliajn du ekstrajn lingvojn en la lando? Ĝi estas kiel lingva rasismo,” Pia diras. Des pli, ke la angla kaj la franca estis truditaj per koloniismo kaj okupado, kaj ili estas restaĵoj de tiu komplika historio.

Sed la lingvisto Dimachki vidas ĉi tiun lingvoalternigon en alia maniero. La maniero, en kiu homoj lingvoalternigas en Bejruto, estas unika. Ĝi ne estas nepre difinita per aĝo aŭ etneco, ŝi diras, kaj ĝi ne estas apartenigita al hejmo aŭ lernejo aŭ la suko-budo ĉe la bazaro. Multlingvismo vere estas ĉie. Strato-ŝildoj enhavas la araban kaj la francan. Registaraj retejoj ofte inkluzivas la anglan. Menuoj en multaj restoracioj aŭ kafejoj havas ĉiujn tri lingvojn, kaj oni povas aŭdi homojn ŝanĝi inter ili.

Tial Bejruto malsamas de Barcelono, Jerusalemo aŭ Los-Anĝeleso. Homoj en Los-Anĝeleso povus paroli la hispanan hejme kaj la anglan laboreje. Sed en Bejruto, “Ili ĉiuj estas libananoj parolantaj kun libananoj, do kial tiom da lingvoalternigo?” Dimachki demandas. “Oni neniam vidus du francojn kune paroli en la germana aŭ en la hispana aŭ la ĉina, krom se eble estas kaŭzo. Sed ĉi tie ĝi estas, iusence, maniero de parolado.”

La libananoj ŝercas ke tiu miksaĵo de lingvoj estas la “gepatra lingvo de libananoj.” “Kiam oni havas ‘gepatran lingvon de libananoj’, ĝi estas kvazaŭ parto de onia identeco,” Dimachki diras. “Aŭ tio estas, oni asertas, parto de onia identeco.”

Estas eĉ T-ĉemizo kun la “gepatra lingvo de libananoj”: “Hi. Keefak? Ça va?” [Saluton. Kiel vi fartas? Bone?] – salutoj en la angla, la araba kaj la franca.

Mia amikino Pia nomas ĝin “la bastarda frazo, kiu sumigas ĉion.”

1 komento

  • Saluton! Keefak? OK ? Ĉu vi jam ‘kajmanis’ (->vidu sub reptiliumi en vikipedio ) en Esperanto ?
    Ne nur en Libano eblas aŭdi miksitan lingvo-uzon, sed ankaŭ ekzemple en Belgio kie Flandroj oficiale parolas nederlande, sed kie inter si iuj ne malofte uzas miksitan lingvaĵon kun influoj ĉefe el la franca kaj angla. Vortumo kia “ça va ? ok ? salut”, signifante “kiel vi fartas?bone ?ĝis (la revido)” estas ne malofta esprimmaniero.
    Samkiel en Bejruto tiuj flandroj spertas tian lingvo-uzon kvazaŭ kiel parto de ilia identeco. Kvankam flandroj estas lingvosentemaj rilate al la uzo de la franca pro iama subpremo de sia propra lingvo dum multaj jardekoj en la pasinta jarcento, tamen tion ili ne etikedas kiel ‘lingva diskriminacio’ aŭ ‘lingvismo’ (->vidu sub Vikipedio)
    Gratulon al Jefferson Scott Davis por la traduko de tiu interesa artikolo.

Partopreni en la konversacio

Aŭtoroj, Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bv. respekti al la aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.