Kial ĉiuj en Madagaskaro ŝercas pri ananaso?

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 1-an de julio 2016.]

Mi estas ananaso. Publikigita de Mirana (uzata kun permeso).

Mi estas ananaso. Publikigita de Mirana (uzata kun permeso).

Se temas pri interreta furoraĵo, ananaso estas la nova “oranĝo“, almenaŭ en Madagaskaro.

Sociaj retoj en Madagaskaro estas tute gustigitaj je ananaso dum la lastaj tagoj. Kio kaŭzis la subitan entuziasmon por la dorna frukto? Jen iom da kunteksto pri la nuna socia situacio en la ruĝa insulo, Madagaskaro.

Madagaskaro fariĝis la plej malriĉa lando en la mondo laŭ unu el la malriĉecindicoj publikigitaj de la Monda Banko (kaj raportitaj de amaskomunikiloj kiel Radio France Internationale [Radio Francio Internacia]). La kritiko pri la ekonomia stato de la lando ne estis facile akceptebla por la prezidanto de Madagaskaro. Li defiis observantojn, lokajn amaskomunikilojn kaj civitanojn “doni pruvon, ke la lando malriĉiĝas.”

Madagaskaraj retumantoj tuj respondis en akra maniero:

Ĉu ĉi tiu grafikaĵo ne estas sufiĉa pruvo, s-ro prezidanto?

Kool Saina, komunuma blogo en Madagaskaro, afiŝis jenan foton en sia retejo:

Madagaskaraj civitanoj traserĉas montojn da ruboj en la urbo Antananarivo. Publikigita de Kool Saina.

Madagaskaraj civitanoj traserĉas montojn da ruboj en la urbo Antananarivo. Publikigita de Kool Saina.

Post la unua streĉa diskuto inter la prezidanto kaj madagaskaraj retumantoj, alia madagaskara komunuma retejo, TANANEWS, afiŝis foton de la prezidanta edzino Voahangy Rajaonarimampianina portanta verdan robon kun la motivo de ananaso sur la brusto:

La madagaskara prezidanto kaj la prezidantedzino en ceremonio por la tago de sendependiĝo. Publikigita de TANANEWS.

La madagaskara prezidanto kaj la prezidanta edzino en ceremonio por la tago de sendependiĝo. Publikigita de TANANEWS.

TANANEWS aldonis ligilon kaj komenton kun iom da sarkasmo: “Fakte, ne ĉiuj estas malriĉaj en Madagaskaro.” La ligilo malkaŝas, ke la robo estis probable fasonita de la altkvalita mod-kompanio Dolce & Gabbana kaj vendita por 7 745 usonaj dolaroj en la retejo de la magazeno Nieman Marcus. (Estas tamen ne klare, ĉu fakte kostis ĝuste tiom la robo portata de la prezidanta edzino.)

Kolerego ekestis rapide en la madagaskara reto. Sinsekvaj furoraĵoj kun la krad-etikedo #mananasy (ananaso) aperis ene de kelkaj tagoj en diversaj retejoj kaj sociaj retoj en Madagaskaro. Jen kelkaj furoraĵoj, vaste kunhavigitaj:

Parodio temanta pri ananaso en Madagaskaro, aperinta en la fejsbuka profilo de Marc Zuckerberg, la ĉefa kreinto de Fejsbuko. La furoraĵo legiĝas:

Parodio temanta pri ananaso en Madagaskaro, aperinta en la fejsbuka profilo de Marc Zuckerberg, la ĉefa kreinto de Fejsbuko. La furoraĵo legiĝas: “Ĉu vi scias, kiel porti ananason kiel homoj en Antananarivo?” (vortludo kun tradicia popolkanto.) Publikigita de VAOVAO FARANY.

 

Almozulo:

Almozulo: “Ĉu mi povus havi 7 000 usonajn dolarojn?” La prezidanta edzino: “Mi ne havas ananason por vi.” Publikigita en la fejsbuka paĝo de Pov.

“Vidu novan ananas-hararanĝon, ĉar ankaŭ mi volas famiĝi.” Afiŝita de Rivo Francis en Fejsbuko.

“Ĉu vi sciis, ke la mod-kompanio Dolce & Ananas furoras en Madagaskaro?” (“Anana” en la franca signifas ananason.) Afiŝita de Aina Rakotoson en Fejsbuko.

Tragike, ĉiuj ŝercoj pri ananaso ekestis, kelkajn tagojn post kiam la tragedio trafis la ceremonion por la tago de sendependiĝo. Grenado eksplodis en homamaso spektanta la armean paradon en la nacia stadiono kaj mortigis tri homojn kaj vundis 91. Jen filmeto pri la sekvo de la eksplodo:

La tuta konversacio pri la “Ananaso-Pordego” okazas en tia tempo, kiam grava leĝpropono pri libereco de parolado kaj etiko en la reto estas preparata de madagaskaraj aŭtoritatoj. Kia estos la leĝpropono? La unuaj novaĵoj de la koncernatoj aludas, ke ĝi severe limigos liberan esprimon en la reto kaj enhavos pezajn monpunojn por ajnaj materialoj juĝitaj kalumniaj. La leĝproponon oni devas submeti al la parlamento por aprobo en la venontaj semajnoj.

Andriamifidisoa Zo, alinome Jentilisa, redaktoro de Global Voices [Tutmondaj voĉoj] en Madagaskaro, kontribuis al ĉi tiu temo kun ligiloj kaj kun retleteroj al blogantoj cititaj en ĉi tiu artikolo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.