Ĉu irana televido povas forlogi spektantojn al la lando de ‘telenoveloj'?

Hispan TV, a program of Islamic Republic of Iran Broadcasting (IRIB) tries to reach Spanish speaking audiences, and as of recent, is trying to compete with popular Telenovelas for the attention of Latin American audiences.

Hispan TV, programo de la Irana Islama Respubliko (IRIB) provas atingi hispanparolantan spektantaron, kaj lastatempe provas konkurenci kun popularaj telenoveloj por latinamerikaj spektantaroj. Ekrankopio de YouTube.

Por provi proksimigi Iranon al la latinamerika regiono, Hispan TV [es], hispanlingva televidkanalo de la Islama Respubliko de Irano (IRIB) kaj alirebla ĉe YouTube, dissendas dublitajn [eo] iranajn televidajn seriegojn [eo] por latinamerikaj spektantaroj. Diversaj rakontoj pri irananoj estas inkluzivitaj en ĉi tiuj elsendoj, inkluzive de enamiĝoj kiuj celas konkurenci kun la konataj latinamerikaj televidaj seriegoj.

Global Voices antaŭe skribis pri la diferencoj inter Irano kaj la venezuela kulturo [en] kies normoj kaj estetikoj tre malsamas de la iranaj televidaj seriegoj kiuj disvastigas moralon tre proksiman al la tradiciaj kaj konservativaj iranaj valoroj antaŭenigitaj de la registaro. Malgraŭ tio, ŝajnas ke ambaŭ landoj faras ĉion eblan por subteni aktivan kulturan interŝanĝon. Tion montras ankaŭ la alfluo de irananoj kiuj vojaĝas al Karakaso [eo] por plenumi registarajn projektojn kiel parto de la rilato.

PerSoap

Longitude 0” estas la hispana nomo de la irana televida seriego, kiu rakontas la historion de Habib, juna irana studento, kiu enamiĝas kun juda junulino nomata Sara. Ekrankopio de la YouTube-filmeto havebla ĉe la kanalo HispanTV.

En sociaj retejoj, ne estas multaj komentoj pri Hispan TV. La troveblaj komentoj indikas reziston kaj ŝajnas eĉ ripeti tipajn stereotipojn pri Irano.

Ili publikigos televidajn seriegojn nomatajn “La ŝtonumita virino”, “La sinjorino de la burko“, “Mia bela burko” kaj “Kovrita vizaĝo”.

— Marco T. Socorro (@MarcoSocorro), la 30-an de majo 2013.

Irana televida programado en Latin-Ameriko iru ankoraŭ longan vojon antaŭ ol ĝi povas konkuri kun la pli establitaj distrofilmoj ekzemple el Turkio.

La iranaj televidaj seriegoj ligitaj al familiaj kaj tradiciaj valoroj malfacile vendeblas kontraŭ la latinamerikaj telenovelas. Malgraŭ ĉi tiuj kontrastoj la kultura interŝanĝo estas nekontestebla, kaj la kontrastoj en televido produktitaj en ĉi tiuj du kulturoj multon diras pri la malsamaj roloj kaj reprezentaĵoj de virinoj, familio, romanco kaj pli.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.