- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La portugala: ĉu tutmonda lingvo?

Kategorioj: Latinameriko, Okcidenta Eŭropo, Orienta Azio, Subsahara Afriko, Angolo, Brazilo, Ekvatora Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Kaboverdo, Makao (Ĉinio), Mozambiko, Orienta Timoro, Portugalio, Santomeo kaj Principeo, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Lingvo

Komunuma paĝo en Fejsbuko, Língua Portuguesa: Uma Língua Global? [1] (La portugala lingvo: ĉu tutmonda lingvo?) sin provizas per diversaj rimedoj por disvastigi la debaton pri la ekspansio de la portugala lingvo kaj ĝiaj konsekvencoj. Rilate la politikojn de ĉi tiu lingvo kun ĉ. 200 milionoj da parolantoj, estas traktataj kelkaj kritikaj temoj kiel minoritataj lingvoj, multlingveco kaj lingva koloniismo.