Afriko: “Se viaj manplatoj jukas vin, vi ricevos monon” kaj aliaj popolkredoj

Tripiedaj potoj ĝenerale uzataj en Bocvano. Se junulino manĝos rekte el la poto, onikrede ŝi ne edziniĝos. Foto publikigita de Rach151, krea komunaĵo.

Tripiedaj potoj ĝenerale uzataj en Bocvano. Se junulino manĝos rekte el la poto, onikrede ŝi ne edziniĝos. Foto publikigita de Rach151, krea komunaĵo.

Afrikanoj, same kiel homoj aliloke en la mondo, uzas Tviteron diverscele: foje por ridindigi sin, foje por trovi komunan bazon tra landoj kaj kulturoj kaj foje por ambaŭ.

Ekzemple, Gitz, kenja studento, faris la krad-etikedon #100AfricanMyths por kunhavigi popolkredojn, kiuj estas transprenitaj de generacio al generacio en afrikaj landoj, ĉefe parole.

Popolkredoj en Afriko servas al diversaj soci-kulturaj bezonoj. Gepatroj, ekzemple, uzas popolkredojn por teni siajn junajn infanojn sub kontrolo.

Jen ekzemploj de kelkaj pli ridigaj afrikaj popolkredoj.

Faith Liam Mulungi, uganda radioprezentisto, pepis:

Se viaj manplatoj jukas vin, vi ricevos monon.

Soldier klarigis komunan popolkredon, kiu disvastiĝis en lernejoj, en kiuj okazis vergado:

Metu cepojn en viajn subbrakojn, kaj vi svenos, kiam via instruisto batos vin ??????

Ne tondu viajn ungojn nokte ― laŭ Amanda black en Sud-Afriko:

Vi ne povas tondi viajn ungojn nokte, ĉar sorĉistinoj venos por preni ilin.

Flo Letoaba, prezentisto de sud-afrika radia parolprogramero, aldonis ĉi tion al la miksaĵo:

Se vi manĝos rekte el poto, vi ne edziniĝos.

Fajfado dum nokto povas esti tre danĝera ―  onikrede:

Se vi fajfos nokte, serpento vizitos vian ĉambron.

Infanoj estis edukitaj ne moki handikapitojn ― laŭ ռɨʟօtɨċ en Ugando:

Se vi mokos lamulon, vi naskos laman infanon….

Strigo estas mesaĝisto de morto ― diras Gitz:

Se strigo krietas proksime de via domo, iu estas mortanta.

Ne forbalau fortunon el via domo ― Vinnie el Kenjo avertis:

Neniam forbalau malpuraĵon el via domo nokte, ĉar tion fari estas kiel forĵeti fortunon el via domo.

Popolkredoj estis ankaŭ uzataj por igi infanojn koncentriĝi en klasĉambro:

Sidi unuavice en lernejo garantios al vi sukceson en ekzameno.

Kvankam tiuj popolkredoj eliĝis el diversaj partoj de Afriko, Dickens Jnr, afrik-usonano en la subŝtato Miĉigano en Usono, diris, ke li jam konis ĉiujn ilin:

Se temas pri plejparto de #100AfricanMyths, pepaĵoj estas ĝustaj ?. Mi ĵuras, ke mi jam konis preskaŭ ĉiujn ilin.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.