Ĉiuj plej feliĉaj landoj en la mondo troviĝas en Latinameriko

La plej feliĉaj (kaj malplej feliĉaj) landoj en la mondo, taksitaj en http://t.co/4EccwDNBp7

Gallup intervjuis 150 000 plenkreskulojn en 148 landoj kun demandoj kiel “Ĉu vi ridetis aŭ ridis hieraŭ?” kaj “Ĉu vi lernis aŭ faris ion interesan hieraŭ?” por krei indicon de pozitivaj spertoj. Surprize, laŭ Quartz, la ĉefaj landoj kun pozitivaj emocioj estis ĉiuj en Latinameriko, de Paragvajo ĝis Nikaragvo.

La esploro uzis skalon de 0 ĝis 100, kaj trovis ke la monda averaĝo de la indico de pozitivaj spertoj por 2014 estis 71/100 — “same kiel por 2013 kaj ankaŭ por la jaroj ekde 2006.”

La lando kun la plej malalta poento pri pozitivaj emocioj estis Sudano (47/100). Niveloj de feliĉo estas malalta ankaŭ en Tunizio, Serbio, Turkio, kaj aliaj, evidente pro milito kaj aliaj formoj de politika malstabileco.

En Bolivio kaj Salvadoro, ekzemple, 59 procentoj de intervjuitoj respondis “jes” al ĉiuj demandoj pri ambaŭ pozitivaj kaj negativaj emocioj, kio donis al ĉi tiuj nacioj aparte altajn “emociajn” poentojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.