The happiest (and least happy) countries in the world, ranked http://t.co/4EccwDNBp7
— Quartz (@qz) August 27, 2015
La plej feliĉaj (kaj malplej feliĉaj) landoj en la mondo, taksitaj en http://t.co/4EccwDNBp7
Gallup intervjuis 150 000 plenkreskulojn en 148 landoj kun demandoj kiel “Ĉu vi ridetis aŭ ridis hieraŭ?” kaj “Ĉu vi lernis aŭ faris ion interesan hieraŭ?” por krei indicon de pozitivaj spertoj. Surprize, laŭ Quartz, la ĉefaj landoj kun pozitivaj emocioj estis ĉiuj en Latinameriko, de Paragvajo ĝis Nikaragvo.
La esploro uzis skalon de 0 ĝis 100, kaj trovis ke la monda averaĝo de la indico de pozitivaj spertoj por 2014 estis 71/100 — “same kiel por 2013 kaj ankaŭ por la jaroj ekde 2006.”
La lando kun la plej malalta poento pri pozitivaj emocioj estis Sudano (47/100). Niveloj de feliĉo estas malalta ankaŭ en Tunizio, Serbio, Turkio, kaj aliaj, evidente pro milito kaj aliaj formoj de politika malstabileco.
En Bolivio kaj Salvadoro, ekzemple, 59 procentoj de intervjuitoj respondis “jes” al ĉiuj demandoj pri ambaŭ pozitivaj kaj negativaj emocioj, kio donis al ĉi tiuj nacioj aparte altajn “emociajn” poentojn.