Advokatoj de zambia entreprenisto peticias ke GoDaddy forigu novaĵretejon

[La originalo de ĉi tiu afiŝo publikigita la 7-an de aŭgusto 2015]

Retejo de civitana komunikilo Zambia Reports alfrontas leĝan minacon de loka entreprenisto Rajan Mahtani, kiu peticias, ke GoDaddy, retejgastiga firmao, forigu Zambia Reports el sia servilo.

Laŭ Zambian Watchdog, rivala retejo, Zambia Reports jam estas akuzita pro publikigo de kalumniaj artikoloj pri Dr. Mahtani, kiu estas la fondinto de Finance Bank, unu el la plej grandaj bankoj de Zambio, kaj de serio de aliaj entreprenoj.

Letero laŭdire skribita de uson-bazitaj advokatoj de Rajan Mahtani al GoDaddy.

Letero laŭdire skribita de uson-bazitaj advokatoj de Rajan Mahtani al GoDaddy. Uzata kun permeso de Zambian Watchdog.

La usonaj advokatoj petas GoDaddy ĉesi gastigi la retejon de Zambia Reports kaj forigi ĝian enhavon el la serviloj de GoDaddy.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.