Strategia jaro por Tutmondaj Voĉoj

La gvida skipo de Global Voices en Coyoacán, Meksiko, kun la meksika kontribuanto Juan Tadeo kaj la spertulo pri cifereca sekureco Gillo Cutrupi. Foto : Jeremy Carke.

La gvida skipo de Global Voices en Coyoacán, Meksiko, kun la meksika kontribuanto Juan Tadeo kaj la spertulo pri cifereca sekureco Gillo Cutrupi. Foto: Jeremy Carke.

Pasintmonate la kerna teamo de Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] kunvenis en kvartaga seminario en Meksikurbo. Ni kutime renkontiĝas unu fojon jare, sed la lasta fojo, kiam ni povis kunvenigi ĉiujn, estis januaro 2015 post la GV-pintkunveno en Cebuo, la Filipinoj. Kvankam ni jam plene efike laboras en nia virtuala skipo, nenio povas anstataŭi kelkajn tagojn vizaĝ-al-vizaĝajn por diskutadi pri malfacilaj problemoj, elpensi novajn ideojn kaj ellabori planojn por projektoj.

Neniu planada sesio estas kompleta sen nubo da koloraj gluslipoj sur muro!

Neniu planada sesio estas kompleta sen nubo da koloraj gluslipoj sur muro!

Nia renkontiĝo en Meksikurbo enfokusiĝis al revado kaj strategia planado, ĉar 2017 promesas esti decida jaro en la estonteco de Global Voices. Ni alfrontas multiĝon de minacoj al la ideo de vero en novaĵoj kaj informoj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo. Tio estas akcelata tendenco, kiun ni observadis kaj kontraŭbataladis ekde nia fondiĝo antaŭ pli ol jardeko. Samtempe retaj interparoloj nun okazas ĉefe en sociaj retoj ordigitaj per algoritma filtrado de artikoloj kaj voĉoj, kreante filtrilojn por niaj realoj, kiuj povas impresi totalisme. Estas bedaŭrinde, sed ne surprize scii, ekzemple, ke la Interreto en Mjanmaro nun estas plejparte en Facebook [Fejsbuko], kaj ke en multaj komunumoj la aplikada tavolo estas la sola parto de la interreto, kiun homoj spertas.

Kompreneble la ideo, ke reta spaco iam estis libera kaj malferma, ĉiam estas suspektinda en komunumoj kutimiĝintaj al ampleksaj registaraj filtrado kaj gvatado. Tio estas vera ankaŭ tie, kie multaj el ni loĝas kaj laboras, ekzemple en Ĉinio, Barejno aŭ sub registaroj, kiuj lasttempe kondutas agreseme, kiel en Turkio.

La defioj, kiujn ni renkontis, kiam ni grupiĝis kiel komunumo, restas same grandaj kiel tiam, sed ilia naturo ŝanĝiĝis. Ni havas malpli da videbleco kaj eble malpli da konscio pri la entreprenoj de ciferecaj amaskomunikiloj, kiuj peras niajn pensojn. Ni povas vidi tiun ŝanĝon en la maniero, kiel legantoj rilatas al ni. Ekzemple pintoj en reta trafiko en Global Voices kutime sekvas okazaĵojn en reala vivo. Kiam tertremo okazis en la provinco Siĉuano en Ĉinio en 2008, ni sciis, ke intereso pri niaj artikoloj estas ligita al la propravoĉa dokumentado, kiun ĉinaj civitanoj kundividis rete, kaj kiun ni tradukis kaj analizis. En 2011 nia kresko en reta trafiko estis rekte ligita al nia raportado pri la arabaj ribeloj kaj la japanaj tertremo kaj cunamo, kaj tra la tuta tempo ni povis vidi periodajn pintojn en reta trafiko ligitajn al mondaj okazaĵoj — naturaj katastrofoj, politikaj ribeloj kaj ŝanĝoj, protestoj kaj konfliktoj.

Sed dum la lastaj jaroj ni vidis ŝanĝon en atento kaj rilatiĝo. Nun trafikaj pintoj akordas ankaŭ kun retaj fenomenoj, kiuj estas malligitaj aŭ forte interperataj de retaj fenomenoj. Ili estas atentataj okazaĵoj prefere ol efektivaj okazaĵoj — kreitaj kaj influitaj de algoritmoj. Ekzemplo estas la efiko de incita pepaĵo de Donald Trump, kiu ricevas pli da tempo kaj atento pere de amaskomunikilaj fluoj ol aliaj pli gravaj temoj, kiuj eble okazis en la sama tempo. Tiuj fundamentaj okazaĵoj eble eskapas la konscion de vasta publiko, ĉar artikoloj pri ili ne ricevas, intence aŭ hazarde, la algoritman favoron donitan al pli simpla, sensacia artikolo.

La reta trafiko de Global Voices de 2008 ĝis 2011. La pintoj koincidas kun efektivaj kurantaj eventoj.

La reta trafiko de Global Voices de 2008 ĝis 2011. La pintoj koincidas kun efektivaj kurantaj eventoj.

Ni en Global Voices neniam trovis, ke la debato inter reta skeptikismo kaj reta utopiismo estas interesa aŭ utila. Ni enfokusiĝas unue al la ofte senorda areno de homaj interago kaj komunikado, kaj rekonas ke teknologioj estas iloj desegnitaj kaj konstruitaj kun trajtoj, kiuj povas utili aŭ malutili al homaj interesoj. Kompreneble, estas malfacile antaŭdiri la moralajn efikojn de la plejmulto de teknologioj. Dum eblas desegni teknologiojn surbaze de principoj kiel malfermiteco, transpontado aŭ kunsentado, kies intenco, kompreneble, estas neniam sufiĉa en si mem por garantii profiton al individuoj, komunumoj aŭ publikoj. La simpla kialo estas, ke ni ne ĉiuj konsentas, kiujn valorojn subtenu niaj socioj.

Dirinte tion, ni akre konscias, ke valoroj ligitaj kun merkatoj kaj registara regado ĉiam pli dominas la interreton kaj poŝtelefonajn retojn. Iuj kredas, ke tiuj valoroj estas motoroj de homa progreso; la interesoj de merkatoj kaj registaroj estas ne nepre samaj. Tamen, iliaj interesoj estas interplektitaj en la deziro kompreni, katalogi kaj ordigi homajn aktivecojn, kun la rezulto, ke multe da nia enreta vivo estas senĉese observata kaj gvatata de socikomunikilaj firmaoj, de triapartiaj aplikaĵoj kaj reklamantoj, kaj registaraj agentoj. Registaroj en tro multaj landoj konscias kaj penas bridi enretan komunikadon, klopodante administri, kontroli kaj regi siajn loĝantarojn, ĉu kiel parto de strategio de organizita aŭtoritatismo, aŭ ĉu por sekvi spurojn de popolgrupoj, kiujn ili malfidas. Ili tro ofte konsideras la tutan ideon de civitanaj komunikiloj — de la cifereca tavolo de komunikado, kiu akompanas kaj pligrandigas niajn vivojn — kiel minacon al ordo, kaj kiel minacon al la multaj potencoleviloj regataj de registaroj, reguligantaj oligarkiojn, reĝimojn aŭ etnajn, religiajn aŭ ekonomiajn plimultojn.

Konsekvence, produktado de niaspecaj artikoloj fariĝis pli komplika, riska kaj foje simple danĝera. La kontribuantoj en Bangladeŝo, Etiopio, Sirio, Barejno, Makedonio, Maroko, Venezuelo, Kubo kaj multaj aliaj landoj ricevis personajn minacojn en 2016. Iuj individuoj decidis ĉesigi verkadon aŭ kontribuon al Global Voices kaj aliaj retaj komunikiloj pro timo pri sia sekureco. Aliaj preferis memcenzuri sin, aŭ en kelkaj okazoj, translokiĝi al aliaj landoj.

Ni antaŭvidas, ke tiuj specoj de minacoj daŭros en la estonteco. Ni ne havas iluziojn, ke la aro de taktikoj disponeblaj por subpremi paroladon en tro multaj landoj estas varia kaj efektiva — de kampanjoj de misinformado, kiuj distordas kaj konfuzas, kiel la nuna histerio pri falsaj novaĵoj, ĝis minacoj al sistemoj kiel DDOS-atakoj; al pli rektaj formoj de premado kiel malŝirmado, enrompo kaj ŝtelo de personaj informoj; al sufokaj leĝoj kutime uzataj por silentigi aŭ enkarcerigi; al fizika perforto kaj mortigo.

Eniri kaj partopreni en la pli kaj pli kontraŭstaran, malamikan arenon de publika parolado nun impresas multajn senkuraĝige, eĉ minace. Kaj ni eĉ scias, ke tiuj, kiuj atakas, povas mem fariĝi celoj en la sekvonta ciklo de malico. La ĉina modelo de la retserĉado pere de homoj anstataŭ maŝino, nomata homkarna serĉilo (人肉搜索, Rénròu Sōusuǒ) estas aplikebla al ni ĉiuj. La ideo pri la popolamaso denove ŝanĝiĝas reen al la pratempa difino aplikita en la 19-a kaj 20-a jarcentoj por priskribi niajn pli mallumajn, pli perfortajn memojn envolvitajn en grupa dinamiko. En tiu kunteksto, komunumoj de apogo kaj praktiko, kiuj luktas por principoj kaj normoj por reta parolado, estas pli viglaj ol iam antaŭe.

Tiu penso rekondukas min al niaj konversacioj en Meksikurbo. Ni pasigis multan tempon parolante pri lingvo — pri vortoj, kiuj povus kapti la esencon de la ekzistokialo de Global Voices. Post multaj provoj ni elpensis simplan, energiplenan skizon de principodeklaro, kiu estas, mi esperas, la deirpunkto por ajna strategio, kaj eble iel, estas strategio en si mem. Ĝi tekstas jene:

We acknowledge and celebrate that individual attention and human connection are central to building bridges across countries and languages, regardless of origin, standing, or access to power.

Ni agnoskas kaj deklaras, ke atento al individuo kaj homaj rilatoj estas esencaj por konstrui pontojn inter landoj kaj lingvoj senkonsidere de origino, pozicio aŭ aliro al potenco.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.