Vjetnamio: Kial oni ne starigu manĝbastonetojn en rizbovlon

Vjetnamaj maljunuloj terurite reagos, se vi starigos rekte viajn manĝbastonetojn en vian rizbovlon. Foto el la flickr-paĝo de Quinn Dombrowski, laŭ la permesilo de Krea Komunaĵo.

Vjetnamaj maljunuloj terurite reagos, se vi starigos rekte manĝbastonetojn en rizbovlon. Foto el la flickr-paĝo de Quinn Dombrowski, laŭ la permesilo de Krea Komunaĵo.

Ĉi tiu artikolo verkita de Vinh Trần estas prenita el Loa, sendependa novaĵretejo kun podkasto elsendanta rakontojn pri Vjetnamio, kaj estas republikigita de Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] laŭ interkonsento pri kundivido de enhavoj. 

Ĉu oni iam riproĉe frapis vian manon, kiam vi starigis rekte manĝbastonetojn en vian rizbovlon en Vjetnamio? Kio entute okazas? Ni esploru ĉi tiun kaj aliajn superstiĉojn popularajn en Vjetnamio.

1. La nigra kato

Nigraj katoj aŭguras malbonon en multaj partoj de la mondo, kaj por vjetnamoj, la malbona ŝanco ekestas, kiam la kato envenas en vian domon.

Ni aŭdis de profesoro Hoàng Mai Nguyễn la kaŝitan historieton.

Profesoro Nguyễn diras, ke ĉi tiu superstiĉo havas sian radikon en la kredo, ke kiam iu forpasos kaj kato eniros la domon, saltos sur la ĉerkon, la forpasinto levos sin rekte. Evidente, ĉi tio devenas de rakonto transdonita de generacio al generacio sen scienca pruvo. Sed ĉar neniu volas, ke tia afero okazu, homoj ĉiel klopodos antaŭeviti ĉi tiun situacion.

2. Neniam fotiĝu homoj en nepara nombro

Ĉu vi iam en vjetnama geedziĝa ceremonio rimarkis, ke se homoj kolektiĝintaj por komuna foto estas en nepara nombro, iu alia ensaltas en la grupon? Nu, ankaŭ ĉi tiu kutimo havas sian “logikon.”

Laŭ vjetnama superstiĉo, tiu mortos la unua, kiu estas fotita en la centro de nepara nombro da homoj. Precipe, kiam en foto estas nur tri homoj, tiu en la centro eble mortos la unua kaj, se tiu ne mortos, tiam ĉiuj tri homoj suferos malbonŝancon.

Ankaŭ ĉi-foje, estas neniu scienca pruvo, sed… kiu kuraĝus tion fari?

3. Manĝbastonetoj rekte starigitaj en rizbovlo

Vjetnamaj maljunuloj terurite reagos, se vi rekte starigos viajn manĝbastonetojn en vian rizbovlon. Kio okazas?

Iu diras, ke la kialo estas, ke ĝi similas al incensbovlo, en kiu staras incensbastonetoj.

Profesoro Nguyễn diras, ke ne ĉar incensbovlo mem estas malbonŝanca, sed ĉar ĝi ofte estas uzata dum ceremonioj por rememori forpasintojn, tial ĝi ofte ligiĝas al morto en la familio. Laŭ ŝi, ne troviĝas pruvo, ke starigi manĝbastonetojn en rizbovlon kaŭzas malbonŝancon, sed la studento Lan Bùi diras, ke ŝi evitas meti siajn manĝbastonetojn ĉi-maniere pro respekto al aliaj.

I don’t personally know if the superstition can bring misfortune but I still avoid it because I consider it as bad manners. It’s a kind of a form of respect for me.

Mi persone ne scias, ĉu la superstiĉo alportos al mi misfortunon, sed mi daŭre evitas tiun agon, ĉar mi pensas, ke ĝi estas malbona konduto. Tio estas unu formo de respekto por mi.

Vi nun posedas koncizan analizon pri tri superstiĉoj popularaj en Vjetnamio. Ĉu pro respekto, ĉu por eviti riskon de malbonŝanco, probable vi nun povas iom pli saĝe elekti ĉu alkroĉiĝi al superstiĉoj aŭ ne.

Lernu pli pri vjetnamaj superstiĉoj aŭskultante ĉi tiun podkaston:

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.