12 vizaĝoj de ugandaj virinoj

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 11-an de marto 2017.]

Uganda virino, kiu volas fariĝi bela kaj amika kun naturo. Foto farita de Spencer Montero, uzata kun permeso.

Uganda virino, kiu volas fariĝi bela kaj amika kun naturo. Foto farita de Spencer Montero, uzata kun permeso.

En la Internacia Virina Tago, la 8-an de marto 2017, la retejo “This is Uganda” [Ĉi tio estas Ugando] lanĉis kampanjon por ekspozicii diversajn vizaĝojn de ugandaj virinoj. Uzante la krad-etikedon #SheRunsUg  [Ŝi-Mastrumas-Ugandon], ĝi ekspoziciis 87 fotojn, kiuj komprenigis ĉiutagan vivon de ugandaj virinoj.

This is Uganda” estas podio de talentaj verkistoj el Ugando, firme decidintaj rakonti pri Ugando kaj por ugandanoj kun la celo senvualigi universalajn stereotipojn, kiuj malklarigas rakontojn pri la lando.

Laŭ la popolnombrado farita de la Statistika Buroo de Ugando en 2014, la virinoj konsistigis 51% de la tuta loĝantaro de la lando, dum la viroj konsistigis malpli ol duonon de la totala laboristaro.

Jen kelkaj fotoj, kiuj estis ekspoziciitaj en Tvitero por celebri la tagon por ugandaj virinoj.

La ĉiutaga peno:

Jen la uganda virino. 22

Tiu, kiu spitas stereotipon:

Jen la uganda virino. 23

La virino en la sansektoro:

Jen la uganda virino. 18 (Foto farita de Uganda's Finest)

La nuna prezidanto de la parlamento, Rebecca Kadaga. Ŝi rompis la vitran plafonon, kiam ŝi fariĝis la unua virina prezidanto de la uganda parlamento en majo 2011.

Jen la uganda virino. 4

Phionah Mutesi, kiu naskiĝis en unu el la plej grandaj slumoj en Ugando, fariĝis la pinta ŝakĉampiono de Ugando. Ŝia rakonto estas la temo de la usona filmo The Queen of Katwe [La reĝino de Katwe].

Jen la uganda virino. 7

La instruisto:

Jen la uganda virino. 29

La patrino:

Jen la uganda virino. 39 (Foto farita de Seyhan Arik)

Jen la uganda virino. 44 (Foto farita de p.a.c.e onlus)

La policano:

Jen la uganda virino. 50 (Foto farita de Kibuubi Media)

La individuisto:

Jen la uganda virino. 42 (Foto farita de Prossy Babirye)

La natura belulino:

Jen la uganda virino. 37 (Foto farita de Spencer Montero)

Kaj fine, la virino, kiu alte tenas la standardon de Ugando:

Jen la uganda virino. 1

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.