Post 31 jaroj lumo revenis al Ĉernobilo

[La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 19-an de aprilo 2017.]

Polaj aventuristoj eniris en la urbon Pripjat en la fermita zono de Ĉernobilo kaj ŝaltis lumojn por la unua fojo post la nuklea katastrofo en 1986 ĉe la nuklea centralo de Ĉernobilo.

Polaj aventuristoj eniris la urbon Pripjat en la fermita zono de Ĉernobilo kaj ŝaltis lumojn por la unua fojo post la nuklea katastrofo en 1986 ĉe la nuklea centralo de Ĉernobilo. Foto el la fejsbuka paĝo de Napromieniowani.pl.

La 26-an de aprilo 1986 okazis fandiĝo de reaktorkerno ĉe la nuklea centralo de Ĉernobilo en la norda parto de Ukrainio, kaj rezulte radioaktivaj substancoj estis elĵetitaj en la aeron, kaj centoj da miloj ― se ne milionoj ― da homoj en Ukrainio, Belorusio, Rusio kaj aliloke en Orienta Eŭropo elmetiĝis al ekstreme altaj dozoj da radiado.

Efikoj de la radioaktivaj postlasaĵoj ankoraŭ sentiĝas: pli ol 500 000 homoj en Belorusio, la lando plej trafita de la katastrofo, havas tiroidajn problemojn devenantajn el la radiado de Ĉernobilo, kaj pli ol 2 milionoj da homoj loĝas en landpartoj kun la granda risko de malpuriĝo.

Lastsemajne, antaŭvespere de la 31-a datreveno de la katastrofo, grupo de polaj aventuristoj decidis ŝalti lumojn denove en Pripjat, radioaktiva fantomurbo situanta tri mejlojn for de la reaktoro de Ĉernobilo. Pripjat estis evakuita post la fandiĝo de la reaktorkerno kaj de tiam forlasita ― kaj tamen ĝi fariĝis la centro de la katastrof-turisma industrio, kiu kreskis en la fermita zono de Ĉernobilo.

Lumoj venis al lernejo en Pripjat.

Lumoj venis al lernejo en Pripjat.

Uzante generatorojn, la poloj sukcesis elektrizi kelkajn konstruaĵojn en Pripjat kaj lumigis la forlasitan urbon por la unua fojo en pli ol tri jardekoj. La aventuristoj afiŝis fotojn en sia fejsbuka paĝo de Napromieniowani.pl.

Ĉi tiu artikolo estis ĝisdatigita por doni propran fonton al la fotoj. Ili estis origine afiŝitaj en Napromieniowani.pl kaj republikigitaj ĉi tie kun permeso.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.