Misio de palestina viro – fari urban agrikulturon pli daŭrigebla

 

Ĉi tiu afiŝo de Todd Reubold estis origine publikigita ĉe Ensia.com, revuo reliefiganta la internaciajn aktualajn solvojn por la naturmedio, kaj estas republikigita ĉi tie kiel parto de interkonsento pri kundivido de enhavoj.

Ĉirkaŭ la mondo urba agrikulturo ludas rolon en nutrado de kreskanta tutmonda loĝantaro de Mezameriko ĝis Mezoriento.

La filmeto supra prezentas Said Salim Abu Naser, proponanton de daŭrigebla agrikulturo, loĝanta kaj laboranta en la urbo Gaza, Palestino, laŭ la mediteranea marbordo.

Abu Naser kreis 200 kvadratajn metrojn da malgranda kultivejo, uzante akvokultivan sistemon kaj mempreparitan organikan pestosubpreman solvaĵon konsistantan el ajlo, pipro, sapo ktp.

Ĉiujare li produktas proksimume 3500 kilogramojn da nutraĵoj – sufiĉe por nutri 30 homojn. Eble estas pli grave, tamen, ke lia urba kultivejo povas esti modelo por tiuj, kiuj esperas kreskigi nutraĵojn daŭrigeble en malgranda skalo.

Ĉi tiu filmeto estis planita, filmita kaj redaktita por Enisa fare de Yasser Abu Wazna, sendependa filmfaristo loĝanta en la palestinaj teritorioj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.